Al la enhavo

Novaj vortoj

de fstphane, 2013-marto-12

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-marto-18 03:59:00

Parto de la interna ideo estas ke Esperantistoj strebus konservi la facilan naturon de Esperanto. Sed, kiel vi diris, ĉiu unuopulo ne povas scii tiujn vortojn, kiuj plejbonas, kaj ĉu ni kreus neologismojn por iuj konceptoj aŭ ne. Do, ni devas fidi la saĝon de la uzantaro. Post jarcento de ĉi tiu, Esperanto ankoraŭ facilas. Mi ne ĉagreniĝas.

fstphane (Montri la profilon) 2013-marto-18 17:28:14

Releginte atente la fadenon, mi tre dankas vin pro viaj komentoj, rimarkoj, kritikoj, kaj konsiloj.
Kiam mi lanĉis la fadenon, mi sole donis al vi kelkajn ekzemplojn. Mi povintus certe citi multe pli. Ŝajnas, ke ĉiu volu aldoni siajn proprajn vortojn tiuj, kiuj kutimas ĉiutage uzi. Tiel baldaŭ, esperantistoj ne havos unu sola vortaro, sed ja 2,3,4,5 volumojn.
Ĉu tiuj vortoj estas, utilaj, nepre necesaj? Ĉu estas vere internaciaj vortoj? Povus ja esti. Verfakte, mi ne scias. Post ĉio, ni ripetu tion denove, Esperanto estas vivanta lingvo, kaj same kiel ia ajn lingvo, vortoj estas aldonitaj, kaj aliaj malaperos (arĥaismo).
Miaflanke sendube, mi uzos ilin je bezono, ĉar, kompreniĝadi estas la unua rolo de ĉiu lingvo.
Sed fine, mi volus ĉesigi, recitante la mesaĝon de "antoniomoya", por tiuj, kiuj ne jam legis ĝin.

antoniomoya:Kiel diris trafe majstron Claude Piron, "mi preferas kombini elementojn el la baza provizo, kiam tio eblas por esprimi la koncernan ideon, ol uzi vortojn transprenitajn el nacilingvo." "Eblas esprimi kompleksajn konceptojn per kombino de limigita nombro da eroj." "Ju pli ni uzas vortojn ne formitajn el la baza radikaro, des pli ni aldonas monatojn kaj jarojn da lernado aŭ da lingva malkomforto al kunhomoj, kiuj, eĉ estante plej kleraj en la propra kulturo, ne havas rimedon diveni, pri kio temas niaj greklatinaĵoj." "Ni prenu la vorton "aŭtodidakte", ekzemple, kian avantaĝon ĝi havas rilate al "memlerne" aŭ "meminstrue"? Ĝi estas pli longa, pli peza, kaj signifas ekzakte la samon: "aŭto" estas la greka formo de "mem" kaj "didakt" la greka formo de "instru". Kial paroli greke, se eblas sin esprimi en esperanto?"

"La lingvo deziras eleganti, ne elefanti, ne dikiĝi tiagrade, ke ĝi tra-mamutu al si la vojon estontecen." (La bona lingvo).

Amike.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-marto-18 19:16:57

RiotNrrd:Voĉdonu por radikoj per via uzado; gvidu per ekzemplo, kaj respektu la malajn voĉdonojn de aliuloj. Se vi (kiel mi) preferas malsanulejon al hospitalo, uzu malsanulejon. Sed, se iu ajn uzas hospitalon, ne pretekstu ke vi ne konas la signifon. Sed, kiam vi respondas, nur uzu malsanulejon.
Mi tute konsentas kun vi, RiotNrrd. Tio estas ekzakte kion mi faras, kaj kuraĝigas aliajn fari... por konservi la facilecon de Esperanto.

Amike.

Sxak (Montri la profilon) 2013-marto-22 05:19:39

Ja floras la malmorto-art’
Sur ĉi insulo mara,
Ĉar dolĉa estas unu part’,
Alia – malamara.
Tie modela parlament’
Diskutas en malbolo:
Okazas foje malsilent’,
Kaj foje – malparolo.
Kaj kiam en la malmaten’
Malluno malaŭroras,
Malvek’ maliras kun malpen’
Kaj oni maldeĵoras.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-marto-22 08:25:23

Mi iam imagis sistemon por planigi la diversajn dialektojn de esperanto (baza, literatura, faka, loka kaj logika) inter kiuj baza esperanto strebos konservi la vortkvanton de la fundamenta, per ekvilibro inter aldonoj kaj forigoj.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-marto-25 03:20:58

Sakx - tre malhida poemeto!!!

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 12:45:35

RiotNrrd:Esperanto komenciĝis kun malpli ol 1000 radikoj.

Ĉiu radiko aldonis post 1887 estas tial "neoligismo", iomgrade. Kiom da radikoj havas ni nun? 15000? 20000? 30000? Kial ni ĉesus nun? La plejpartego de Esperantaj radikoj estas neologismoj.

La lingvo kreskiĝas daŭre. Simple ne uzu la vortojn kiuj ne plaĉas al vi, kaj, se ĉiuj aliaj ankaŭ ne uzas ilin, la malbonaj neologismoj malaperos.

Kaj la bonaj restos.

Voĉdonu por radikoj per via uzado; gvidu per ekzemplo, kaj respektu la malajn voĉdonojn de aliuloj. Se vi (kiel mi) preferas malsanulejon al hospitalo, uzu malsanulejon. Sed, se iu ajn uzas hospitalon, ne pretekstu ke vi ne konas la signifon. Sed, kiam vi respondas, nur uzu malsanulejon.
Tio ĉi estas tre interesa.
Aliflanke, mi ĉiam demandis min kial estas malsanulejo kaj ne simple malsanejo same ol malliberejo, kiu ne estas malliberulejo...
Same la vorto horilo anstataŭ horloĝo, aŭ novvortismo anstataŭ neologismo, maloriento anstataŭ okcidento, samsignifaĵo anstataŭ sinonimo...ktp, ktp, ktp..
Estas alia fadeno sam-enhava, kaj samtempa kiel tiu ĉi: povas Eo funkcii sen neologismoj?
Mi opinias ke ne, jam estas malfrue por tio, eble estis maleviteble, kaj homa menso necesas lingvon pli malpli komplikan, aŭ almenaŭ varian.
Mi pensas ke sinonimoj-samsignifaĵoj-samsignifvortoj, povas esti bona ĝis iu limo, kaj ili riĉigas lingvon.

Lingvo ne povas esti malferma::*, kaj necesas fremdpruntojn, aŭ ian kielo fari ĝin pli diversa aŭ varia. Homa menso kapablas bonvenigi aŭ ĉirkunpreni grandan vortaron sen ia problemo, kaj tio ne devas esti zorgo por la lingvo, sed ja sia reguleco kaj komprenebleco (ĝiaj bazaj reguloj), kiuj ja estas fiksaj aŭ firmaj en Esperanto, tio estas kio vere gravas por fari ĝin tuthomstudiebla kaj alirebla.

::*Kie estas malferma mi volis diri ferma...

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-01 09:39:50

Saluton al ĉiuj,
Antaŭ du jaroj mi Esperantistiĝis danke al ĝia magio.
Nekredeble, ni povas paroli lingvon per menskonceptoj, kiuj estas la radikoj, kaj ne per vortoj!
Mi tuj klarigos mian penson.
Per la koncepto “Bov/”, mi povas krei vortojn kiel “virbovo, bovino, bovejo...”; jen kio estas magia !

Sed ofte kiam mi legis tiajn artikolojn pri Esperanto, mi pensas ke iuj forgesas aŭ ne ekkonscias pri la meĥanismo de Esperanto. Aŭ eble tio estas nur la rekoltaĵo de mia cerbo.
Nu, kiam jam ekzistas koncepto, kial krei unu plian alian?
Ekzemple jam ekzistas la radiko mol/, kial krei dur/?
“Malmola” memsufiĉas
Se oni kreas dur/, do ni povus krei vorton “maldura” por “mola“, sed kio estas intersinda per tio rimedo?

Plie, tiu vorfarado jam ekzistas en alia lingvoj, kaj mi scias ke vi scias tion.
Angle ekzistas dis- aŭ un-
disappointed, discontented, disgruntled, displeased... unfulfilled, ungratified, unhappy, unsatisfied
France,
maladresse malaise malapprise maldonne malchance malcommode malentendu malfaçon malfaisant malformation malhabile malhonnête malheureux malintentionné malmené malodorant maltraiter malveillant malversation

Kaj neniu estas ŝokita pro tio al la parolantoj de tiuj lingvoj.

Do, iel ni povas pensi ke radiko ne estas iu ajn vorto.
Certe Esperanto estas evoluanta lingvo, sed espereble ke ĝi evoluas per sia memmeĥanismo.
Ni ne bezonas tiajn radikojn kiel liv/, trist/, dur/ ĉar jam ekzistas la konceptoj gaj/, dekstr/, mol/...

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-01 09:40:41

Pri fakaj vortoj, mi ne komprenas ankaŭ kial oni uzas tiujn vortojn kiel kardiologio, pediatristo, kvankam oni povas facile diri korkuraciston, kaj infankuraciston.

La okcidenta medicina vortaro devenas el la greka ka la latina, kial la fakaj Esperantaj vortoj ne devenus el si mem?
kardiologio devanas al la greka kardio = koro kaj logos = elstudado
Kardiologio estas tiu, kiu elstudas la koron, sed li/ŝi ne estas precipe kuracisto, kvankam oni intencis priparoli kuraciston.
Do korkuracisto estas pli bona ol kardiologio.

Jen alia ekzemplo, pediatristo :
“Ped” devenas el la greka paîs = infano
“iatr” estas grek-sufikso por designi tiu, kiu resanigi alian.
Do pediatristo, ne taŭgas! Eble la akademio de esperanto povus kreii la sufikso “iatro”, por infaniatro, koriatro, pulmiatro, cerbiatro.
Sed tiu sufikso ne ekzistas, do plibone uzi kuraciston. infankuracisto, korkuracisto, pulmkuracisto....

Mia lasta ekzemplo pri fakaj vortoj,
Kiam mi ĵus estis komencantiĝis, mi subtenis PIV-on.
Nun tute ne!
Ĉar ene de PIV oni trovas tiajn strangajn aferojn kiel dispneon.
Tia fakvorto ne estas interesinda por Esperanto !
Ĉar dis- estas Ea-prefikso, do, kial montri la staton de spirmalfacilo per tiu vorto, kial tutsimple ne uzi missparo?!
PIV estas plenplena de tiaj vortoj, kaj espereble ke ni ne elĉerpos la fakvortaron el ĝi sen antaŭpripensi al tio.

Certe Esperanto estas ĉies lingvo, sed tio ne signifas ke ĉiuj el ni povas fari ĉion, kion ni volas ; sed ke ĉiuj el ni devas prizorgi Esperanton kiel komunaĵon.

Mi dankas vin pro via legado de mi, kaj espereble ke tiu artkolo ne estis tro teda ĉar ĝi ne enhavis multe da novvortojn.
Ĝis.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-majo-01 20:02:38

RiotNrrd skribis:
Esperanto komenciĝis kun malpli ol 1000 radikoj.

Ĉiu radiko aldonis post 1887 estas tial "neoligismo", iomgrade. Kiom da radikoj havas ni nun? 15000? 20000? 30000? Kial ni ĉesus nun? La plejpartego de Esperantaj radikoj estas neologismoj.
Tio tamen starigas demandon: Kial 1000 radikoj sufiĉis en 1887 kaj 20000 necesas hodiaŭ?

Pluraj respondoj estas proponindaj:

a) la mondo iĝis 20 foje pli komplika, kaj oni bezonas 20 foje pli da radikoj.
b) Zamenhof draste subtaksis la nombro de necesaj radikoj, kaj la lingvo evoluas al taŭga leksika grandeco (Tio implicas, ke la argumentoj de la unuaj esperantistoj estis nevole iomete fanfaronaj).
c) la mondo ŝanĝas, kaj ankaŭ la bezonataj vortoj. Se oni volas, ke Esperanto konservu la samajn kvalitojn, oni devas forĵeti eksmodajn radikojn. Alikaze, nova planlingvo kun la samaj principoj kiel esperanto, sed elektante pli modernaj radikoj estus 20 foje pli facila ol esperanto.
d) la naturo de esperanto ŝanĝis: Komence, ĝi estis simpligita interlingvo por faciligi komunikadon inter malsamlingvanoj en amika kunlabora kunteksto. Sed nun, ĝi iĝis lingvo kiel la aliaj, adaptita al literaturo, teatro, kanto, poezio, ktp., kaj ĝi estigis komunumon kiu travivis komunajn spertojn, donante al si la statuton de etna lingvo.

La respondo al tiu demando devas esti klara por ni se ni deziras, ke esperanto restu la plej bona solvo por la lingva problemo.

Reen al la supro