Ujumbe: 20
Lugha: Esperanto
JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2013 3:22:30 alasiri
Ankaŭ, ĉu la kleriko uzos siajn sorĉadojn limigitajn por sanigi la vunditan vulpon?
Ni vidos.
JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2013 4:29:49 alasiri
Tiam, Sanĉalo senarmigas la militkoboldon, dum liaj luiĝistoj tenas ĝin. Li malvole sanigas la militkoboldon ankaŭ. Tamen, la militkoboldo perdis tro da sango, kaj ĝi estas tre malforta.
Dum ĉi tiu tempo, giganta skolopendro mordas Josifon. Liaj luiĝistoj mortigas ĝin, sed Josifo estas jam venenita. Li vivos, sed li devas reveni al la vilaĝo por ripozi.
Sahaquiel (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2013 1:27:13 asubuhi
Eksterludo: Vi devas atendi plu! Ne ĉiuj el ni rigardas ĉiutage la forumon, kaj kiam vi vekas multaj ekdormas xD
JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2013 5:46:51 asubuhi
Sahaquiel, ĉi tiu fadeno estas nur rakonto de ludado, kio okazas aliloke. Tamen, se vi volus, mi komencus novan fadenon ĉi tie por vi ludi. Vi povus nomi vian rolulon, kaj lui viajn proprajn luiĝistojn, ktp. Se vi volas, nur diru!

JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2013 5:38:40 asubuhi
Kion ili faros sekve?
JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2013 2:54:29 alasiri
...tiam monstro atakas lin.
El de la arbo, "tacelverm" (krifodrako) saltas sur Sanĉalon! La granda monstro havas la kapon kaj antaŭbrakojn de drako, kaj la subkorpon de serpento!
Almenaŭ, Sanĉalo ne estas surprizita.
Mi ne pensas, ke la batalo estos tro malfacila, sed la monstro ŝajnas timinda, do Valdersono eble malŝparos ŝargon de lia "vergo por fulmo".
JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 17 Aprili 2013 7:43:45 alasiri
La krifdrako trafis Sanĉalon forte. Ĝi krifis kaj mordis lin, kaj encirkligis lin per ĝia longa vosto, kaj premis lin ĝis preskaŭ lia morto.
Tamen, liaj kamaradoj tranĉis la monstron terure, kaj Ĝiano palisumis ĝin tra la buŝon kaj sur la grandan arbon per sago.
Poste, ili trovas la muskon, tamen ili ankaŭ trovas multajn trezorojn en la branĉoj. Ili trovas bonegan parfarkon, kaj belan pelton, kaj eburan braceleton. Ili devas elprenas ĉi tiujn trezorojn de mortintaj korpoj, sed la valoro estas pli ol 5,000 da ormoneroj.
JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 19 Aprili 2013 7:28:30 alasiri
Matene, la militkoboldo gvidas la aventurularon al la dometo de la sorĉistino. La dometo estas malgranda, kaj la maldensejo ŝajnas timige. Strangaj figuroj de pajlo staras ĉirkaŭ la dometo, kvazaŭ ili gardas la mizeran strukturon...
JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 3 Mei 2013 8:57:25 alasiri
Dum la sekva mateno, la aventurularo mortigis du kolerajn lupojn, kaj aliris al detruita strukturo. Ili serĉis en kelkaj ĉambroj, mortigis du dormadajn lupojn, kaj renkontis la grandan lupaĉon "Grizpelto"-n. Grizpelto ne volis doni al la aventurularo la apartajn fungojn, kiuj estis apud Grizpelto en la ĉambro, do la aventurularo atakis ĝin. Sanĉalo ĵetis plian ensorĉon, kiu nomiĝas "komando", kaj sorĉe komandis la lupaĉon, "DORMU!". La lupaĉo tuj dormis, kaj la aventurularo murdis ĝin.
Dumtempe, la militkoboldo ŝtelis la ĉevalon de Valdersono, do Valdersono devis marŝi al la urbeto.
Per la aferoj, kiujn ili trovis, la malsanegeco foriĝis.
Bedaŭrinde, la luiĝisto "Ĉango" de Sanĉalo eksiĝis, kaj la luiĝisto "Ĝunko" de Valdersono malkontentiĝis.
Mi ne scias, kio okazos sekve.
JDnDorks (Wasifu wa mtumiaji) 17 Mei 2013 4:18:17 alasiri
La aventurularo pretigas sin, kaj veturas apud la rivero fonten. Je la dua tago, ili estas embuskitaj per kadavraĵemaj rampantoj. La pikiloj de la rampantoj rigidigas multe da aventuruloj, kaj ili manĝas du gardistojn , antaŭ ol la aventurularo povas mortigi la monstrojn.
Dum la sekvaj tagoj, ili evitas kelkajn aliajn monstrojn.
Finfine, ili alvenas ĉe la "Palaco de la Vent-drakoj". Ili ripozas tie dum mallonga tempo, kiam stranga viro invitas ilin, por renkonti la senjoron de la palaco. La aventurularo konsentas, kaj sekvas la viron al la palaco.
Interne, la palaco estas iom malluma, kaj la gardistoj de la palaco restas en la ombroj. La senjoro ankaŭ restas en ombroj, kaj li surhavas vualon sur lia vizaĝo.