Tästä sisältöön

Kiel oni elparolu "Vaŝington"?

Francestral :lta, 30. maaliskuuta 2013

Viestejä: 16

Kieli: Esperanto

Alcebíades (Näytä profiilli) 6. huhtikuuta 2013 15.31.15

Salutojn, karaj Gesamideanoj! Kiam mi ekkonis Esperanton, mi ŝategis la informon pri tio, ke Esperanto estas fonetika! Pro tio, mi tiam pli laŭdis la geniecon de Zamenhof. Tial mi insistas pri la fo-ne-ti-ke-co, kaj agnoskas mian tiuteman fanatikecon!
Pro ĉio tio, mi aŭdacas proponi, ke oni klopodu skribi tiajn nomojn surbase de la prononcoj en la koncerna loka lingvo, kiel, ekzemple, Brazilo (Brasil), Saŭnpaŭlo (São Paulo), Niŭjorko (New York), Ŭoŝin-tono (Washinton), Ŭelin-tono(Wellington), Alsebia-dez (Alcebíades, mia nomo) ktp.
Iu diris, ke la plej bona solvo por ia problemo estas tiu pli simpla!
Mi pardonpetas al geamantoj de la malfaciliganta etimologio, kiu ne kongruas kun la facileco de Esperanto!

Olsho (Näytä profiilli) 9. huhtikuuta 2013 11.04.51

Kirilo81:
Olsho:Estas vere helpa informo kaj mi jesas al la lastaj ekzemploj: Ŭakajama / Vakajamo kaj Ŭinĉestr / Vinĉestro sonas simile, do mi preferus la esperantigitan formon. Sed rilate al Ŭoŝingtn / Vaŝingtono - tie mankas al mi la "o"; do Voŝingtono sonus pli bone por mi. Estas simile al la angla "to wash", kiu, laŭ mia fonetiko estus "voŝ" kaj ne "vaŝ", ĉu?
Ĝis la!
Esperanto ĉiam strebis (precipe en siaj fruaj jaroj) al kompromiso inter elparolo kaj la originala skribo, kiu ofte estas pli internacia ol la elparolo. Ĝuste por tio ja ekzistas la supersignoj, aliokaze oni ja povus konstrui fonetikan alfabeton sen ^, sed kiom rekoneblaj estus "awto", "xipo", "qielo"...?
Saluton Kirilo,
kaj pardonu, sed tion mi ne komprenas. Ne estis demando pri la supersignoj.
Krome, se mi simple forigus ilin, por mi viaj ekzemploj legus: auto, sipo kaj cielo – de kie venas la „w“, „x“ kaj „q“?

Olsho (Näytä profiilli) 9. huhtikuuta 2013 11.08.50

Altebrilas:
Vaŝingtono / Ŭoŝingtono/ Voŝingtono, ktp.
Mi opinias, ke por eviti tiajn konfuzaĵojn kaj disputojn, internaciaj organizoj JAM decidis uzi lokan ortografion por propraj nomoj, kiam tio eblas.
Saluton Altebrilas,
do, laŭ vi, Washington restas Washington?
Aŭ ĉu ekzistas "listo" pri internacie akceptitaj lando- aŭ propraj nomoj en Esperanto?

kefga_x (Näytä profiilli) 9. huhtikuuta 2013 12.20.33

Olsho:
Kirilo81:[aliokaze oni ja povus konstrui fonetikan alfabeton sen ^, sed kiom rekoneblaj estus "awto", "xipo", "qielo"...?/quote]Krome, se mi simple forigus ilin, por mi viaj ekzemploj legus: auto, sipo kaj cielo – de kie venas la „w“, „x“ kaj „q“?
Li donis alternativon por skribi ĉepelitajn literojn. En lia ekzemplo, w = ŭ, x = ŝ, q = ĉ.

Fenris_kcf (Näytä profiilli) 9. huhtikuuta 2013 21.40.56

La ng en "Vaŝingtono" apenaŭ prononceblas kiel [n] aŭ [ɳ] pro la sekvanta t. Anstataŭ ĝi plej ofte prononcitas kiel [ŋ]; mi elparolas "Washington" kiel [wɒʃɪŋtən].

Kirilo81:... aliokaze oni ja povus konstrui fonetikan alfabeton sen ^, sed kiom rekoneblaj estus "awto", "xipo", "qielo"...?
Verdire mi preferus tion (ne nepre vian version, sed la principon)
(vidu fadenon pri transskribado)

Altebrilas (Näytä profiilli) 12. huhtikuuta 2013 20.17.22

Olsho:
Altebrilas:
Vaŝingtono / Ŭoŝingtono/ Voŝingtono, ktp.
Mi opinias, ke por eviti tiajn konfuzaĵojn kaj disputojn, internaciaj organizoj JAM decidis uzi lokan ortografion por propraj nomoj, kiam tio eblas.
Saluton Altebrilas,
do, laŭ vi, Washington restas Washington?
Aŭ ĉu ekzistas "listo" pri internacie akceptitaj lando- aŭ propraj nomoj en Esperanto?
Por mi, esperantigitaj propraj nomoj havas la saman statuton kiel kromnomoj aŭ karesnomoj. Ili taŭgas por neformala komunikado. Ili utilas, kiam temas pri famkonataj homoj aŭ lokoj, kaj por fari derivaĵoj: Ĉampanja vino, Vindozeca, Skajpumi, ktp.

Sed por oficiala komunikado aŭ kaze de dubo pri la mond-scio de la publiko, oni uzu internacian oficialan nomon: la loĝantoj de Washington, DC prefere al Vashingtonanoj.

Takaisin ylös