去目錄頁

Vortoj kun malaj signifoj

Matthieu, 2013年4月4日

讯息: 5

语言: Esperanto

Matthieu (显示个人资料) 2013年4月4日下午12:09:39

En la franca lingvo ekzistas vortoj, kiuj havas plurajn malajn sencojn, ekzemple:
  • apprendre (lerni/instrui),
  • hôte (gasto/gastiganto),
  • louer (lui/luigi),
  • personne (persono/neniu),
  • tout à l’heure (antaŭ nelonge/post nelonge).
Verŝajne tiaj vortoj estas troveblaj en multaj lingvoj. En la hindia lingvo mi trovis interesan vorton: कल (kal), kiu signifas “hieraŭ” aŭ “morgaŭ” laŭ la kunteksto. Ĉu vi povus mencii ekzemplojn de tiaj vortoj en via lingvo?

troyshadow (显示个人资料) 2013年4月4日下午2:14:00

viaj ekzemploj sxajne ne tute malecas,do en la rusa ekzistas similaj vortoj kaj frazoj:
учить-lerni kaj instrui
одолжить-prunto- preni kaj doni
на днях,на неделе-en pasinta aux venonta semajno
казаться-aspekti kaj sxajni

troyshadow (显示个人资料) 2013年4月4日下午2:14:12

ankaux ekzistas iom da vortoj,kies signifo dependas de akcento,do ili ne distinas skribe:
большая-povas signifi granda ino aux pli granda,cxu estas akcentita unua aux dua silabo;ekzistas multe de tiaj vortoj;la tiuj ne malaj estas sed legante oni ne povas tuj kompreni kiu el la dua formoj estas uzitaj

Smarties (显示个人资料) 2013年4月5日下午4:46:47

Mutusen:En la franca lingvo ekzistas vortoj, kiuj havas plurajn malajn sencojn, ekzemple:
  • apprendre (lerni/instrui),
  • hôte (gasto/gastiganto),
  • louer (lui/luigi),
  • personne (persono/neniu),
  • tout à l’heure (antaŭ nelonge/post nelonge).
Verŝajne tiaj vortoj estas troveblaj en multaj lingvoj. En la hindia lingvo mi trovis interesan vorton: कल (kal), kiu signifas “hieraŭ” aŭ “morgaŭ” laŭ la kunteksto. Ĉu vi povus mencii ekzemplojn de tiaj vortoj en via lingvo?
Ĉefe, pri la francaj malaj vortoj, devatas je malbona uzado de la negativo.

Ekzemple, antaŭ por diri "Mi vidas neniun", oni diris "mi ne vidas iu" (france : Je ne vois personne), kaj plu post plu oni forgesis la "ne", kiu faras "mi vidas iu" (france : Je vois personne) je la signifo de "mi vidas neniu".

zengtao (显示个人资料) 2013年4月7日上午5:43:45

En ĉina lingvo troviĝas multaj vortoj kiuj havas plurajn signifojn , ŝajnas la leterojn kaj vortojn en okcidentaj lingvoj. letero estas unu elemento en viaj lingvoj , tamen 字 kion ni nomas elementon , vorto estas kombineta de letero , nomas 词。 example, 面 estas unu letero en ĉina lingvo, 面条=nudelo, 面粉=pudro, 面子=vizaĝo, 上面=supra,下面=malsupra,面具=masko ......jen estas tre malsama al okcidentaj lingvo, la numero de ĉinaj vortoj estas pli ol okcidentatj vortoj, kaj kelkaj esperantistoj el ĉinio faras novajn vortojn en esperanto nun tempe.

回到上端