ข้อความ 16
ภาษา: Esperanto
Francestral (แสดงโปรไฟล์) 10 เมษายน 2013, 10:46:12
TatuLe:La sufikso -iv estas evitinda ĉar ĝi estas neoficiala.La sufikso -iv estas en PIV.
novatago (แสดงโปรไฟล์) 10 เมษายน 2013, 10:54:53
Francestral:La vorto mutulo, kies radiko estas fundamenta, ankaŭ estas en PIV kaj vi ne uzis ĝin. Kio ja strangas se oni atentas vian stragan vortaran obsedon.TatuLe:La sufikso -iv estas evitinda ĉar ĝi estas neoficiala.La sufikso -iv estas en PIV.
Ĝis, Novatago.
Sahaquiel (แสดงโปรไฟล์) 10 เมษายน 2013, 20:54:15
Kaj kiel klarigite, mutuloj ja parolas per la manoj. Sed eble vi volas diri «esprimi».
Francestral (แสดงโปรไฟล์) 10 เมษายน 2013, 23:17:43
Sahaquiel:PIV ne estas oficiala organoKiel oni scias, ĉu io estas oficiala?
Rugxdoma (แสดงโปรไฟล์) 27 เมษายน 2013, 14:36:51
novatago:Tamen, uzi "diri" tiukaze estas tute ĝusta. Ĉar mutulo (sed ankaŭ nemutuloj) parolas per gestoj. Memoru signolingvo estas lingvo, do se oni parolas aŭ scipovas tiun lingvon, oni kapablas diri aĵojn per tiu lingvon.Mi mem uzas "diri" eĉ se estas evidente, ke temas pri skribo. En letero mi povus skribi "En via lasta letero vi diris ... Nun mi volas diri ...". Sed mi ne kredas ke oni povas uzi "diri" tiel, kiam la verko estas pli formala: "En la kontrakto la luanto diras ...".
Sahaquiel (แสดงโปรไฟล์) 27 เมษายน 2013, 17:06:50
Francestral:Jes, nur la verkoj de la Akademio de Esperanto estas oficialaj.Sahaquiel:PIV ne estas oficiala organoKiel oni scias, ĉu io estas oficiala?