去目錄頁

Ĉu ekzistas verbo, kiu signifas "diri aŭ skribi"?

Francestral, 2013年4月8日

讯息: 16

语言: Esperanto

Francestral (显示个人资料) 2013年4月10日上午10:46:12

TatuLe:La sufikso -iv estas evitinda ĉar ĝi estas neoficiala.
La sufikso -iv estas en PIV.

novatago (显示个人资料) 2013年4月10日上午10:54:53

Francestral:
TatuLe:La sufikso -iv estas evitinda ĉar ĝi estas neoficiala.
La sufikso -iv estas en PIV.
La vorto mutulo, kies radiko estas fundamenta, ankaŭ estas en PIV kaj vi ne uzis ĝin. Kio ja strangas se oni atentas vian stragan vortaran obsedon.

Ĝis, Novatago.

Sahaquiel (显示个人资料) 2013年4月10日下午8:54:15

PIV ne estas oficiala organo, kaj ĝi enhavas multajn francaĵojn kaj anglaĵojn, eĉ neologismojn nebezonatajn. Estu atenta kiam vi ĝin rigardu, kontrolu aldone pli da vortaroj.

Kaj kiel klarigite, mutuloj ja parolas per la manoj. Sed eble vi volas diri «esprimi».

Francestral (显示个人资料) 2013年4月10日下午11:17:43

Sahaquiel:PIV ne estas oficiala organo
Kiel oni scias, ĉu io estas oficiala?

Rugxdoma (显示个人资料) 2013年4月27日下午2:36:51

novatago:Tamen, uzi "diri" tiukaze estas tute ĝusta. Ĉar mutulo (sed ankaŭ nemutuloj) parolas per gestoj. Memoru signolingvo estas lingvo, do se oni parolas aŭ scipovas tiun lingvon, oni kapablas diri aĵojn per tiu lingvon.
Mi mem uzas "diri" eĉ se estas evidente, ke temas pri skribo. En letero mi povus skribi "En via lasta letero vi diris ... Nun mi volas diri ...". Sed mi ne kredas ke oni povas uzi "diri" tiel, kiam la verko estas pli formala: "En la kontrakto la luanto diras ...".

Sahaquiel (显示个人资料) 2013年4月27日下午5:06:50

Francestral:
Sahaquiel:PIV ne estas oficiala organo
Kiel oni scias, ĉu io estas oficiala?
Jes, nur la verkoj de la Akademio de Esperanto estas oficialaj.

回到上端