Ĉu ekzistas verbo, kiu signifas "diri aŭ skribi"?
od Francestral, 8. apríla 2013
Príspevky: 16
Jazyk: Esperanto
Francestral (Zobraziť profil) 8. apríla 2013 18:53:24
Ekzemple:
Ne diru aŭ skribu "ili estas verda" sen "j", ĉar ĝi estas kontraŭgramatika.
Chainy (Zobraziť profil) 8. apríla 2013 19:15:09
Francestral:Mi serĉas verbon, kiu povas anstataŭi "diri aŭ skribi", por plimallongigi kelkajn frazojn.Simple uzu unu aŭ la alian.
Francestral:Ne diru aŭ skribu "ili estas verda" sen "j", ĉar ĝi estas kontraŭgramatika.= Ne diru "ili estas verda" sen "j", ĉar TIO estas kontraŭgramatika.
kefga_x (Zobraziť profil) 8. apríla 2013 19:22:15
Ne uzu "ili estas verda"...
Francestral (Zobraziť profil) 8. apríla 2013 20:22:47
kefga_x:Kial ne simple uzi "uzi"?Mi tuj legis en PIV ekzemplojn de la verbo "uzi" kaj mi vidis, ke vi pravas. Dankon.
"PIV":la esprimo «estu timata» estas uzita tute bone
Francestral (Zobraziť profil) 8. apríla 2013 22:51:30
Ekzemple:
Oni povas diri aŭ skribi "kara paĉjo" al
Ĉu oni povas uzi la esprimon "uzi esprimon al iu"?
KoLonJaNo (Zobraziť profil) 9. apríla 2013 4:25:48
Francestral:Ekzemple:Mi uzus alian prepozicion:
Oni povas diri aŭ skribi "kara paĉjo" aloniasia patro.
Ĉu oni povas uzi la esprimon "uzi esprimon al iu"?
Oni povas uzi "kara paĉjo" pri | por | kun | ... sia patro.
Matene el Rejnlando,
Kolonjano
Sahaquiel (Zobraziť profil) 9. apríla 2013 21:15:36
Francestral (Zobraziť profil) 9. apríla 2013 23:30:49
Tiuokaze, ĉu ekzistas alia verbo pli taŭga ol "diri"?
TatuLe (Zobraziť profil) 10. apríla 2013 1:09:57
Francestral:Ĉu eblas uzi «La neparolivulo diris "Bonan tagon" kun siaj manoj»?Unue, mi volus korekti:
Tiuokaze, ĉu ekzistas alia verbo pli taŭga ol "diri"?
kun siaj manoj → per siaj manoj
neparolivulo → mutulo
(La sufikso -iv estas evitinda ĉar ĝi estas neoficiala. Krome, "mutulo" estas pli simpla maniero esprimi tiun aferon.)
En tiu frazo, oni ja povus uzi "diri", ĉar dank' al la frazparto "per siaj manoj" oni komprenas, ke ne temas pri elparolata diraĵo. Sed pli bona estus "signi", se temas pri signolingva diraĵo, aŭ "gesti".
En kelkaj ĉi tiaj frazoj, vi povas ja ankaŭ konsideri uzon de la verbo "esprimi".
novatago (Zobraziť profil) 10. apríla 2013 8:48:52
Francestral:Ĉu eblas uzi «La neparolivulo diris "Bonan tagon" kun siaj manoj»?Tatule jam bone respondis. Tamen, uzi "diri" tiukaze estas tute ĝusta. Ĉar mutulo (sed ankaŭ nemutuloj) parolas per gestoj. Memoru signolingvo estas lingvo, do se oni parolas aŭ scipovas tiun lingvon, oni kapablas diri aĵojn per tiu lingvon.
Tiuokaze, ĉu ekzistas alia verbo pli taŭga ol "diri"?
Ĝis, Novatago.