前往目錄

Ĉu ekzistas verbo, kiu signifas "diri aŭ skribi"?

貼文者: Francestral, 2013年4月8日

訊息: 16

語言: Esperanto

Francestral (顯示個人資料) 2013年4月8日下午6:53:24

Mi serĉas verbon, kiu povas anstataŭi "diri aŭ skribi", por plimallongigi kelkajn frazojn.

Ekzemple:
Ne diru aŭ skribu "ili estas verda" sen "j", ĉar ĝi estas kontraŭgramatika.

Chainy (顯示個人資料) 2013年4月8日下午7:15:09

Francestral:Mi serĉas verbon, kiu povas anstataŭi "diri aŭ skribi", por plimallongigi kelkajn frazojn.
Simple uzu unu aŭ la alian.

Francestral:Ne diru aŭ skribu "ili estas verda" sen "j", ĉar ĝi estas kontraŭgramatika.
= Ne diru "ili estas verda" sen "j", ĉar TIO estas kontraŭgramatika.

kefga_x (顯示個人資料) 2013年4月8日下午7:22:15

Kial ne simple uzi "uzi"?
Ne uzu "ili estas verda"...

Francestral (顯示個人資料) 2013年4月8日下午8:22:47

kefga_x:Kial ne simple uzi "uzi"?
Mi tuj legis en PIV ekzemplojn de la verbo "uzi" kaj mi vidis, ke vi pravas. Dankon.

"PIV":la esprimo «estu timata» estas uzita tute bone

Francestral (顯示個人資料) 2013年4月8日下午10:51:30

Fakte, mi ne scias, ĉu "uzi" ĉiam povas anstataŭi "diri aŭ skribi".

Ekzemple:
Oni povas diri aŭ skribi "kara paĉjo" al onia sia patro.

Ĉu oni povas uzi la esprimon "uzi esprimon al iu"?

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2013年4月9日上午4:25:48

Saluton!

Francestral:Ekzemple:
Oni povas diri aŭ skribi "kara paĉjo" al onia sia patro.

Ĉu oni povas uzi la esprimon "uzi esprimon al iu"?
Mi uzus alian prepozicion:

Oni povas uzi "kara paĉjo" pri | por | kun | ... sia patro.

Matene el Rejnlando,
Kolonjano

Sahaquiel (顯示個人資料) 2013年4月9日下午9:15:36

En Esperanto oni skribas kiel oni parolas. Tial en tiaj frazoj eblas nur diri «diri»

Francestral (顯示個人資料) 2013年4月9日下午11:30:49

Ĉu eblas uzi «La neparolivulo diris "Bonan tagon" kun per siaj manoj»?

Tiuokaze, ĉu ekzistas alia verbo pli taŭga ol "diri"?

TatuLe (顯示個人資料) 2013年4月10日上午1:09:57

Francestral:Ĉu eblas uzi «La neparolivulo diris "Bonan tagon" kun siaj manoj»?

Tiuokaze, ĉu ekzistas alia verbo pli taŭga ol "diri"?
Unue, mi volus korekti:

kun siaj manoj → per siaj manoj

neparolivulo → mutulo
(La sufikso -iv estas evitinda ĉar ĝi estas neoficiala. Krome, "mutulo" estas pli simpla maniero esprimi tiun aferon.)

En tiu frazo, oni ja povus uzi "diri", ĉar dank' al la frazparto "per siaj manoj" oni komprenas, ke ne temas pri elparolata diraĵo. Sed pli bona estus "signi", se temas pri signolingva diraĵo, aŭ "gesti".

En kelkaj ĉi tiaj frazoj, vi povas ja ankaŭ konsideri uzon de la verbo "esprimi".

novatago (顯示個人資料) 2013年4月10日上午8:48:52

Francestral:Ĉu eblas uzi «La neparolivulo diris "Bonan tagon" kun siaj manoj»?

Tiuokaze, ĉu ekzistas alia verbo pli taŭga ol "diri"?
Tatule jam bone respondis. Tamen, uzi "diri" tiukaze estas tute ĝusta. Ĉar mutulo (sed ankaŭ nemutuloj) parolas per gestoj. Memoru signolingvo estas lingvo, do se oni parolas aŭ scipovas tiun lingvon, oni kapablas diri aĵojn per tiu lingvon.

Ĝis, Novatago.

回到上端