Al la enhavo

Ni devas sekvi neniun guruon aŭ profeton. Ni devas esti liberaj.

de baibaibibi, 2013-aprilo-12

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aprilo-15 20:57:00

vidas vandenis:Multaj ateistoj ĉi tie prezentiĝas kiel guruoj aŭ profetoj- ili ĉion scias, ĉion komprenas, ĉion kritikas kaj eksplikas. Kaj, kompreneble, vokas sekvi ilin. Sed, se "ni devas esti liberaj"- ĉi tie oni povas rigardi demagogion kaj hipokritecon.
Mi devas peti ke neniu akceptu la influon de baibaibibi nek de iu ajn, kvankam mi scias ke estas malfacile en la mondo de la propagando ne esti influita, tamen ĝi estas la vojo al libereco, ni ĉesu esti pupoj en la manoj de iu ajn.

Miland (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 07:51:20

mihxil:..absurdan..
Miaopinie, debatoj ne konvinkos tiuj, kiuj ne volas kredi.
mihxil:ĉiu ekzemplo de tio estas en viaj okuloj ia pruvo de ĝia pravo.
Certe eblas, ke mi fariĝis simpatiulo pro tiaj rakontoj. Tamen miamemore Kardinalon Newman diris, "Ni havas kialojn (por kredi), sed ili ne devigas la menson."

Miland (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 08:03:54

ghibulo: Estas multe personoj, kiu estis morale transformitaj per kristanaro kaj estas ankaŭ multe personoj, kiu estis morale transformitaj per meditadoj (modela ekzamplo estas Budho mem)
Laŭraporte, la Zena majsto Zenkei Ŝibajama diris, kaj nur malgranda minoritato atingas la sperton de Budho. Miaopinie, do, homoj kiel D.T. Suzuki aŭ Gerta Ital ne estas multaj.

Pri la plimulto, eble interesos vin la libro fare de Esther Baker, I was once a Buddhist nun 'Mi iam estis budha monaĥino'. Jen germanlingva reklamo pri ŝia libro.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 09:39:39

Miland:Miaopinie, debatoj ne konvinkos tiuj, kiuj ne volas kredi.
Bone, vi agnoskas ke religio ne havas bonan kazon, kaj oni nur povas esti religia se oni volas esti. Ĝi do ne havas konekton kun realo, sed sole kun onia volo. Estas do tiel kiel mi diradas: temas pri fantazio, kaj oni same bone povas kredi je Sankta Nikolao. Ankaŭ io tre volinda cetere, ĉar li alportas donacojn ĉiujare.

Miland (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 09:56:24

mihxil:
Miland:Miaopinie, debatoj ne konvinkos tiuj, kiuj ne volas kredi.
Bone, vi agnoskas ke religio ne havas bonan kazon, kaj oni nur povas esti religia se oni volas esti.
Necesas du personoj por rilato. Fido miakomprene estas kerno de rilato kun Dio, do la libera volo de homo necesas, sed ne sufiĉas.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 10:11:06

Miland:Necesas du personoj por rilato.
Evidente unu persono kaj ties fantazio jam sufiĉas.

Miland (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 12:41:54

mihxil:
Miland:Necesas du personoj por rilato.
Evidente unu persono kaj ties fantazio jam sufiĉas.
Se jes, la aŭtoroj, kiujn mi priskribis ne elturnus el siaj fantazioj. Temas do ankaŭ pri la alia persono. Jen ekzemplo: Esther Baker kaj aliaj gemonaĥoj vidis filmon pri Jackie Pullinger. Sed ne ĉiuj reagis same. Unu monaĥo diris, ke la filmo estis malŝparo de tempo. Sed la filmo forte efikis S-inon Baker.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 12:55:57

Miland:
mihxil:
Miland:Necesas du personoj por rilato.
Evidente unu persono kaj ties fantazio jam sufiĉas.
Se jes, la aŭtoroj, kiujn mi priskribis ne elturnus el siaj fantazioj. Temas do ankaŭ pri la alia persono.
Mi ne vidas la logikan konekton (implicita de via 'do' ), inter tiuj viaj du frazoj. Nek mi vidas la logikan vojojn al tiu 'se jes'. Estas evidente ke eblas havi rilaton kun fantazio. Estas ja multaj homoj kiuj havas rilaton kun Dio, kaj tiu evidente estas fantaziaĵo.

Eĉ se vi ne konsentus kun tio, ne estas tiel ke mi asertis ke ĉiuj homoj estas samaj, kaj ankoraŭ estas eble ke diversaj homoj reagas diverse.

Restas du ebloj. Aŭ mi tute ne komprenas kion vi volas montri, aŭ tio kion vi volas diri simple ne estas tre kohera.

Miland (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 13:40:13

mihxil:Aŭ mi tute ne komprenas kion vi volas montri, aŭ tio kion vi volas diri simple ne estas tre kohera.
Mi ne reklamas, ke mi havis sperton de Dio - mi estas nur simpatiulo al movadoj, kies anoj mi volas kredi vere spertis lin. Mi do lasu pli da diskuto al aliaj. Bonŝancon!

Miland (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 13:46:47

* Bv. forigi *

Reen al la supro