Al la enhavo

Ni devas sekvi neniun guruon aŭ profeton. Ni devas esti liberaj.

de baibaibibi, 2013-aprilo-12

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 06:42:20

Ni devas sekvi neniun guruon aŭ profeton. Se ni sekvas aliajn homojn, ni estas duonaj homoj kaj ni ne povas esti liberaj. Kvankam en momentoj de nia vivo ili povas helpi, ni devas tranĉi ĉian eksteran influon por povi esti veraj homoj, la spiritaj instruoj de aliaj homoj nur malhelpos al ni konekti kun la realo, kun la naturo, kun dio. Ne kredu la homojn kiuj diras: sekvu min, mi savos vin. forlasu ilin kaj vi vidos ke ĉio estas ene de vi.

Miland (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 07:21:29

* Bv. forigi *

le_chaz (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 07:23:11

AlfRoland (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 07:31:25

Vivo kaj Skriboj
Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’
nek semas, nek ion rikoltas
- kaj tamen ja nutras la Sinjor’!
Eliris sankta viro al sovaĝeja sin’,
sin tute laŭ tio aranĝis
Kaj diras la rakonto - ĉe dusemajna fin’
la korvoj ĝissate manĝis.

origina teksto:

Livet och skrifterna
En helig man han läste om korparna som så:
väl så eller skörda de intet
- Vår herre han föder dem ändå!
En helig man han gick sig i ödemarken ut
att rätta sig helt efter detta.
Och sagan den förtäljer - när fjorton dar var slut,
att korparna åto sig mätta.

Poemo de sveda poeto Nils Ferlin 1898-1961

Redakto: Ne estas mi kiu tradukis la poemon, ĝi troviĝas en kolekto nomata "Norda kantaro"

Redakto2: Sankta Luko 12:24
Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!

Miland (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 07:39:18

AlfRoland:Vivo kaj Skriboj
Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’..
Bona amuza traduko!

Vere ni ne konfuzu fidon kun aroganta supozo.

vincas (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 08:10:41

Sekvu min kaj vi estos eĉ pli liberaj ol estas nun ridulo.gif

codesito (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 08:47:03

vincas:Sekvu min kaj vi estos eĉ pli liberaj ol estas nun ridulo.gif
Se vi sekvas vincas, vi estos liaj sklavoj, pli bone elektu alian ulon.

vincas (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 08:59:51

codesito:
vincas:Sekvu min kaj vi estos eĉ pli liberaj ol estas nun ridulo.gif
Se vi sekvas vincas, vi estos liaj sklavoj, pli bone elektu alian ulon.
Vi nur provu ridulo.gif mi ne postulas ke vi min sekvu eterne.

vincas (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 09:01:29

codesito:
...vi estos liaj sklavoj, pli bone elektu alian ulon.
Vi volis diri sekvu min, codesiton ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2013-aprilo-12 10:56:30

* Bv. forigi *

Reen al la supro