Al la enhavo

Ni devas sekvi neniun guruon aŭ profeton. Ni devas esti liberaj.

de baibaibibi, 2013-aprilo-12

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

Sunjo (Montri la profilon) 2013-aprilo-28 18:21:48

palaman:...
Baibaibibi mem evidente estas profeto, kiu alvokas nin sekvi lian novan filozofion, ...
kompare al (la dua afiŝo je la tria paĝo de tiu ĉi fadeno)
baibaibibi:
Mi devas peti ke neniu akceptu la influon de baibaibibi nek de iu ajn, ...

hebda999 (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 11:17:58

mihxil:
hebda999:(kiam vi senpune ŝtelas, mortigas aŭ turmentas la aliajn).
Vi ne nomu senbaze aliajn ŝtelistoj, murdistoj kaj turmentantoj. Tio ja sufiĉe klare estas insulto. Baibaibibi neniel indikis ke li ŝtelus mordus aŭ turmentus. (fakte male al vi, kiu rifuzis malaprobi murdon).
Mi scias, ke tio estas tre malfacila por vi, sed de tempo al tempo provu almenaŭ kompreni la sencon de mesaĝo, ne nur la vortojn, ĉar vi skribas sensencaĵojn.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 18:41:43

hebda999: Mi scias, ke tio estas tre malfacila por vi, sed de tempo al tempo provu almenaŭ kompreni la sencon de mesaĝo, ne nur la vortojn, ĉar vi skribas sensencaĵojn.
La sencon de via mesaĝo montru ĝiaj vortoj. Tio ne klaris, do mi provis provoki vin pli klare esprimi vin. Vi ekzemple uzis la vorton 'peko', vorto kun iom da religiaj kunsencoj. Do, kion vi celis?

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 09:43:24

Ni ankaŭ devus eviti esti influataj de "nia propra doloro", ni ĉiuj suferis/as sed ni devas eviti ke tiu doloro influu nin, ni devas eviti la memkompaton. Kelkfoje, nia plej granda malamiko estas ni mem.

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-01 14:51:11

Fine, ni devas eviti esti influataj de nia propra pensado, tiel aperos kio ni vere estas, homoj puraj kiel infanoj, sen la malpuraĵoj de manipulata menso kaj ĝiaj pensoj. Kaj alia menso, libera kaj pura, gvidos nin.

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-01 20:18:58

baibaibibi:Fine, ni devas eviti esti influataj de nia propra pensado,
Kiel influi sin mem senchavas? Ŝajnas al mi ke influado ĉiam okazas inter du malsamaj entoj. Aŭ eble mi demandu kio, krom nia propra pensado, ni laŭ vi estas?

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-01 23:03:06

mihxil:
baibaibibi:Fine, ni devas eviti esti influataj de nia propra pensado,
Kiel influi sin mem senchavas? Ŝajnas al mi ke influado ĉiam okazas inter du malsamaj entoj. Aŭ eble mi demandu kio, krom nia propra pensado, ni laŭ vi estas?
Vere, mi estas uzante la fadenon por mia propra interna laboro, eble ne ĉion kion mi diras estas vera aŭ pruvebla.

Nia pensado estas forte manipulata de ĉiaj influoj, multaj el ili detruaj, kaj se ni povus pensi malpli tio estus progreso. Mi pensas ke nia troa pensado nur povas kaŭzi psikan konflikton, tiu konflikto ĉesus per natura meditado kiu permesus ne pensi, sed samtempe esti plene aktivaj. La kapablo krei, inventi... Naskas en la menso kalma, trankvila, ne en tiu plena je pensoj.

Reen al la supro