Ĉu ankaŭ vi ŝatus legi tagan retgazeton en Esperanto?
од lobo_xx, 12. април 2013.
Поруке: 31
Језик: Esperanto
lobo_xx (Погледати профил) 14. април 2013. 15.59.02
Smarties:Absolute - tio ja estus iel specifa 'esperanta' flanko, krom la lingvo mem; ĉar plej verŝajne Esperantistoj pli interesiĝas pri temoj ĉar (kaj ne eĉ) se temas pri tiaj de malplimultoj.
Kaj oni ankaŭ povus paroli pri aĵoj kiu oni kutime ne parolas (aŭ ne aŭdas), ekzemple la aliaj popoloj : estas interesa kaj interesinda.
Smarties:Tio iom dependas ankaŭ de la rezultoj de ĉi tiu fadeno. Ĉar ĝi eksciu al mi la bezonon kaj la atendojn de interesataj eblaj legantoj. La sekva paŝo estos ekstarigi fondoiniciaton; kaj poste la teĥinka realigo, kaj la organizado de la kontribuantoj. Sume, mi taksas ke bezonas ĉ 3-4 monatoj ĝis la unua eldonado...
Krome, oni povus imagi ĝin dum ĉiam, kaj neniam fari ĝin. Do kiam vi ekos ?
Ĝis, lobo
Smarties (Погледати профил) 14. април 2013. 19.36.58
lobo_xx:Se mi diris tiu, estas ĉar plu la tempo fluos, plu la projekto misaperos. Mi scias ke ne farus nune, tamen ĝi ne devas esti tro retardita.Smarties:Absolute - tio ja estus iel specifa 'esperanta' flanko, krom la lingvo mem; ĉar plej verŝajne Esperantistoj pli interesiĝas pri temoj ĉar (kaj ne eĉ) se temas pri tiaj de malplimultoj.
Kaj oni ankaŭ povus paroli pri aĵoj kiu oni kutime ne parolas (aŭ ne aŭdas), ekzemple la aliaj popoloj : estas interesa kaj interesinda.
Smarties:Tio iom dependas ankaŭ de la rezultoj de ĉi tiu fadeno. Ĉar ĝi eksciu al mi la bezonon kaj la atendojn de interesataj eblaj legantoj. La sekva paŝo estos ekstarigi fondoiniciaton; kaj poste la teĥinka realigo, kaj la organizado de la kontribuantoj. Sume, mi taksas ke bezonas ĉ 3-4 monatoj ĝis la unua eldonado...
Krome, oni povus imagi ĝin dum ĉiam, kaj neniam fari ĝin. Do kiam vi ekos ?
Ĝis, lobo
Unua eldono ĉe 3-4 monatoj, do kiam la dua ? Mi timegas (ŝajne mi auntaŭvidas) ke la gazeto ne plus estos por eldoni la kvinan.
Pli bone estas eldoni etajn gazetojn semajnone (ĉiam regule) kaj plibonigi per la tempo, kun la rimarkoj de la leganoj, ol fari dum multe da tempo egan gazeton kiu la legano ne ŝatus, do devi refari tiu, ktp. : la projekto malekus kaj la projektanoj forirus. (mi anis subtekstfaranaro (anaro kiu faras subtekston) kun ~16 anoj kaj tiu okazis kaj la anaro mortis. Do mi resonas same pro via projekto ankaŭ estas anaro de anoj kiu farus tiu senpage por distri pro tiu plaĉas ilin)
Mi vidas ke mi estis malklara, do la resumo :
Ne egaj eldonoj poste ega tempo.
Anstataŭ : Etaj eldonoj poste eta tempo kiu kreskos enflue.
Ĝis !
lobo_xx (Погледати профил) 15. април 2013. 11.27.26
Smarties:Saluton Smarties,
Mi vidas ke mi estis malklara, do la resumo :
Ne egaj eldonoj poste ega tempo.
Anstataŭ : Etaj eldonoj poste eta tempo kiu kreskos enflue.
Ĝis !
ankaŭ mi kutime ŝatas zen-maniera agado; kaj fidi al la evoluo paŝo post paŝo. Grandegaj kaj tro ambiciaj projektoj emas fiaski pro la tro granda komplekseco.
Realigi tiun gazeton unue bezonas enhavojn, kiuj estas kompare facile disponeblaj sed samptempe estas fidindaj - tial la uzo de agenteja fonto. Mi tute konsentas, ke ili eble ne estas sufiĉe interesaj porpozicii la gazeton en rimarkinda loko. Sed miaopinie sufiĉe por la komenco; kaj jam oferante tagfreŝajn temojn ebligante multajn komentadojn de la legantoj... Ankaŭ, komence neeblas publikigi 10-15 artikolojn tage (tamen tio estas la celo), sed nur 3-5 tage dum la unuaj semajnoj.
La laborintensa tasko de redakti memstare skribatajn raportojn kaj blogojn (= la forto te movada kaj iel gresradika fonto) komence okazos kompareble modeste, sed pli kaj pli vaste, ĉar ĝi bezonas pli da organizaj klopodoj, ĉu?
Amike, lobo
robbkvasnak (Погледати профил) 15. април 2013. 15.35.52
En 15-20 minutoj mi povus verki artikoleton ĉiun tagon pri El Nuevo Herald aŭ The New York Times. Tiel legantoj de nia nova E retgazeto havus superrigardon pri la ĵurnaloj de la mondo sen devi tralegi ĉiujn. Mi nun devas kuri al la universitato sed hodiaŭ vespere kiam mi havos pli da tempo mi donos pli detalan priskribon. Estus vikia formato de la tagaj novaĵoj kaj disvolviĝus ĉirkaŭ la mondo dum la tago alvenas al diversaj landoj kie loĝas Esperantistoj. Ni estus inter la plej informataj komunumoj de la mondo.
Altebrilas (Погледати профил) 16. април 2013. 09.29.46
1. Kiuj temoj interesas la esperantistoj? Lingvoj, kompreneble, sed kio alia? Monda politiko, sentoj de aliaj esperantistoj aŭ de esperantistaro kiel komunumo pri mondskalaj eventoj, sed kio alia? La posteulo de Ĉavez interesas la mondoj, sed ne la rezulto de balotoj en ĉiuj aliaj landoj. Kial? Ĉar ĝi havas signifon: ĉu fariĝos bloko de progresemaj landoj en Latinameriko, aŭ ĉu Usono kapablos malebligi tion? Tiu ekzemplo elvideblas, sed ĝenerale kiel decidi pri kiuj eventoj havas mondskalan signifon?
2. Alia demando estas cenzuro. Ĝi ekzistas en iuj landoj, kaj gazetoj povas esti malpermesata aŭ esperantistoj povas havi problemojn pro enhavo neakordigebla kun tiu cenzuro. Kiun politikon E-gazeto devas adopti tiurilate? Ĉu ĝi devas memcenzuri? Sed tiukaze, kiel averti la legantoj pri la temoj kiuj neniam estos traktataj?
Tio estas pripensinda, ĉar la informoj la plej interesaj estas tiuj, kiuj oni ne kutime povas legi ĉar tio koncernas cenzuritaj landoj. Kaj se oni volas, ke ĝiaj anoj kunlaboru, indas, ke ili faru tion sen malhelpo. Alikaze la gazeto spegulos nur la vidpunkton de riĉaj demokrataj landoj, t.e. okcidentaj.
lobo_xx (Погледати профил) 16. април 2013. 12.03.07
robbkvasnak:En 15-20 minutoj mi povus verki artikoleton ĉiun tagon pri El Nuevo Herald aŭ The New York Times. Tiel legantoj de nia nova E retgazeto havus superrigardon pri la ĵurnaloj de la mondo sen devi tralegi ĉiujn.Oh jes, bonege - 15-20 minutoj, tio estus preskaŭ la sama tempo kiu estus bezonata por traduki agentejajn novaĵojn; do tiurilate tute irebla vojo; kaj se troviĝas sufiĉajn kontribuantojn tretre plenĉarma! Unue leginte vian proponon, mi iom zorgis pri bildoj (jes: ili estas absolute nepraj por vigligi la paĝaron!), sed mi trovis multajn bildojn ĉe wikimedia (supozeble permesite uzeblaj). Tamen, kelkfoje pri tre aktualaj okazaĵoj mankus bildojn... kaj pro tio necesas uzi simbolajn bildojn.
robkvasnak:Mi nun devas kuri al la universitato sed hodiaŭ vespere kiam mi havos pli da tempo mi donos pli detalan priskribon.Mi scivolas kaj antaŭĝojas !
Ĝis tiam _^.^_ lobo
lobo_xx (Погледати профил) 16. април 2013. 13.04.28
...iel la ideo estigas pli kaj pli kompleksa.
Altebrilas:Eliras du demandoj: 1. Kiuj temoj interesas la esperantistoj? ... sed ĝenerale kiel decidi pri kiuj eventoj havas mondskalan signifon?Tiu, miaopinie, estus la tasko de la kontribuanta redaktoraro - kiu estus ju pli granda des pli bona. Rilate al robbkvasnak-ies propono la mondsignifaj novaĵoj estas respegulataj en la (naciaj) gazetoj...
Altebrilas:2. Alia demando estas cenzuro. ...Tute certe - kaj bedaŭrinde neevitebla, ĉu ne?
Altebrilas:...aŭ esperantistoj povas havi problemojn pro enhavo neakordigebla kun tiu cenzuro...En Aŭstrujo ekz la leĝo protektas la identecon de la redaktoroj kaj ĵurnalistoj (miascie); do la kontribuantoj el tiurilate malliberaj ŝtatoj devus anonime blogi kaj raporti. Certe la bazaj reguloj de altkvalita ĵurnalismo devas esti obeataj por protekti la gazeton mem. Certe kelkfoje certaj temoj eble estigus tre malvarmaj; oni nur vidu, kio okazis post usonaj gazetoj raportis pri (supoze) maljustaj aferoj en kelkaj ĉinaj estraroj...
Altebrilas:Alikaze la gazeto spegulos nur la vidpunkton de riĉaj demokrataj landoj, t.e. okcidentaj.Mi dirus, ke la gazeto spegulos la vidpunkton de liberemaj (verŝajne demokrataj, eble sed ne devige ankaŭ riĉaj) landoj.
Amike, lobo
robbkvasnak (Погледати профил) 16. април 2013. 15.19.13
Samtempe Uruguajo aprobis la samseksan nupton sed nur la hispanlingvaj ĵurnaloj ĉitie raportis pri tio. Kaj Kristina Kirschner ne estis invitata al la funebro de Thatcher, kio estis brita insulto kontraŭ Argentino en la mentoj de la argentinoj.
Oni diras ke Miami estas la lej norda urbo de sudameriko kaj eble oni iel pravis.
cspinola (Погледати профил) 16. април 2013. 22.54.45
Amike, Karlo.
raffadalbo (Погледати профил) 21. април 2013. 11.19.20
Vikipendio mencias "Komentoj" (svisa E-gazeto) kiu aperis ĉiutage, kvankam nur kun svisaj novaĵoj; sed nuntempe ĝi ne aperas plu.
Pri "Eventeo", la retligilo "eo.eventeo.net" menciata sur vikipedio ne pli funkcias. Vikipedio ne diras ke "Eventeo" aperis ĉiutage. Krome, "Eventeo" ne apartenas la liston de la gazetoj, sed la liston de la aĝentejoj.
Sendube troveblas retgazetoj kiuj ne "aperas" ĉiutage, sed ĝisdatiĝas daŭre. Ekzemple: la ĉina "http://esperanto.china.org.cn/".
Tiel estas ankaŭ "http://eo.wikinews.org/".