Al la enhavo

Al kiu kulturo aŭ lando vi dezirus aparteni?

de codesito, 2013-aprilo-29

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 11:09:32

Al kiu kulturo aŭ lando, kiu ne estas la via, vi dezirus aparteni?

codesito (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 12:45:16

Mi estas hispano sed el ĉiam mi ŝategas rusion, ĝian historion, kulturon kaj kuraĝajn virojn kaj virinojn.
https://www.youtube.com/watch?v=wsTsjp0Knfc

Hispanio (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 14:31:56

Islandon multe ŝatas mi, pro ĝiaj lingvo, pejzaĝoj kaj urboj.

cellus (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 15:16:15

La demando estas interesa. Kun esperanto kiel lingvo en ĉiu lando mi havus eleekton. Nun mi povus nur imagi algternativon je la grado en kiu mi scipovas aliajn lingvonjn. Mi tre ŝatas Pollandon. Ĝi havas interesajn homojn kaj interesan politikon. Sed mi dubas ke mi volus ŝanĝi mian civitanecon. Nur se la sveda montriĝus tre malbona, mi ŝanĝus ĝin. En la plej bona mondo mi elektas tiun landon kiu traktas min bone.

dobri (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 17:59:17

Mi dezirus aparteni al iu kulturo kun belsona lingvo, ekzemple al la itala.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 19:09:09

Mi plej ŝatus vivi en lando kie la komuna lingvo estus Esperanto sed ĉiuj civitanoj estus prae el alia lando kaj kulturo. Mi ege ŝatas - ja amas - Esperantan kulturon kaj Esperantan etoson. Foje estas malfacile vere interkomuniki kun aliaj landanoj malgraŭ nia lingvo sed se ĉiuj estas bonvolaj sucesas.

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 21:00:39

Mi venas el Finnlando. Mi dezirus aparteni al Aŭstrio, ĉar mi jam estis tie per interŝanĝostudento, kaj tre ŝatis la landon. Alia lando kien mi ŝatus aparteni, estas Svedio, ĉar tio similas multe kun Finnlando kaj oni povas vojaĝi facile al Finnlando.

MoutOp (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 06:22:28

Mi volus esti el Marso!

BartexXx310 (Montri la profilon) 2013-majo-01 17:28:51

Mi volus apa??rtteni al usono aŭ aŭstralio

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-01 20:10:31

BartexXx310:Mi volus apa??rtteni al usono aŭ aŭstralio
Mi volus aparteni al lando kie la homoj ridas kaj kisas anstataŭ al lando kie ili konkuras aŭ minacas.

Kaj mi ankaŭ ŝatus apart teni al usono.

Reen al la supro