Al la enhavo

Al kiu kulturo aŭ lando vi dezirus aparteni?

de codesito, 2013-aprilo-29

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-majo-19 01:01:35

Por tiuj kiuj volas vivi en Usono, mi povas raporti unuamane ke ne ne ne estas kiel vi imagas! La vivo ĉi-tie estas tre malfacila kaj tute ne prestiĝa. NE estas la lando de filmsteletoj kaj rokkantistoj kiel vi imagas. Estas pli ol 310 000 000 usonanoj kaj eble 30 famaj uloj inter ni. Oni vidas ilin en la filmoj kaj la televido ofte - la samaj - dum certa tempo kaj poste la vasta loĝantaro tedas je ili kaj ili malaperas. Fakte, ili eble vivas komfortajn vivojn - ne kiel mi -sed ili ne plu famas - oni forgesas ilin. La "normalaj" usonanoj, kiel mi, luktas ĉiun tagon por supervivi. Ni rigardas ĉiun cendon kaj ni ne aŭdacas tro eldoni. Mi revis pri la UK en Islando sed mi tute ne povas pagi la vojaĝon - do mi revas. Mi ŝatus revidi amikojn en Eŭropo sed mi ne havas la monon por iri - kaj mi ege laboris dum mia tuta vivo. La usonanoj de angla deveno sin taksas pli valoraj ol ni de "enmigrintaj" devenoj. Estas multa rasismo ĉi-tie, homofobio, etnofobio, ktp. Se vi ne kredas min, venu, jes, venu, ni havas gastoĉambron por vi. Vere! Mi montros al vi Usonon. Tiam vi havos aliajn ideojn kie vivi, al kiu lando aparteni.

aleksejj (Montri la profilon) 2013-majo-19 08:43:48

Mi volus vivi en Uzbekio, en la loko kie mi iam naskiĝis.

Benjamino (Montri la profilon) 2013-majo-19 11:14:26

mi jam tedas de mia propra kulturo kaj lando... kial alia kulturo aŭ lando estus malsama?

landoj estas bonaj tiel, ke ili helpas gardi, sekurigi kaj faciligi la vivojn de la diversaj enloĝantoj. mi alie fajfas pri naciismo kaj "landa kulturo." mia kulturo ne estas tiu de mia "lando" (dank' al dio). aliflanke, kulturo estas bona tiel, ke ĝi donas al la homoj komunan kadron de mitoj, proverboj, ideoj, vortoj, ktp. mi alie fajfas pri "kultura supereco," "kultura purismo," ktp.

laŭ mia sperto, kiam mi ne feliĉas kun mia propra lando aŭ kulturo, tio eble temas pri pli profunda malakcepto de la cirkonstancaro. mi plej eble, do, ne estos feliĉa kun iu ajn lando aŭ kulturo krom tiuj, en kiuj mi ne devas efektive loĝi. alivorte, interhoma rilatado estas problemo...

palaman (Montri la profilon) 2013-majo-27 18:16:18

Mi elektus Bizancion ĉe la kvina aŭ sesa jarcento.
Sed eĉ pli mi preferus Judujon ĉe la komenco de la unua jarcento !

Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-27 21:41:19

La kulturon kiun mi volus aparteni estas la nederlanda. Nederlandanoj ŝajnas al mi respektema popolo kiu akceptas vivostilojn kiujn ne tiel evoluiĝintaj popoloj ne povas toleri. Ankaŭ ne estas tiel malvarma kiel Skandinavio ridulo.gif

brw1 (Montri la profilon) 2013-majo-29 06:24:37

Mi volas aparteni en la kulturoj de Francan, Hispanan, Grekan, Kaj Tute lingvo ke il studos en la jarojn venotan.

brw1 (Montri la profilon) 2013-majo-29 06:33:10

robbkvasnak:Por tiuj kiuj volas vivi en Usono, mi povas raporti unuamane ke ne ne ne estas kiel vi imagas! La vivo ĉi-tie estas tre malfacila kaj tute ne prestiĝa. NE estas la lando de filmsteletoj kaj rokkantistoj kiel vi imagas. Estas pli ol 310 000 000 usonanoj kaj eble 30 famaj uloj inter ni. Oni vidas ilin en la filmoj kaj la televido ofte - la samaj - dum certa tempo kaj poste la vasta loĝantaro tedas je ili kaj ili malaperas. Fakte, ili eble vivas komfortajn vivojn - ne kiel mi -sed ili ne plu famas - oni forgesas ilin. La "normalaj" usonanoj, kiel mi, luktas ĉiun tagon por supervivi. Ni rigardas ĉiun cendon kaj ni ne aŭdacas tro eldoni. Mi revis pri la UK en Islando sed mi tute ne povas pagi la vojaĝon - do mi revas. Mi ŝatus revidi amikojn en Eŭropo sed mi ne havas la monon por iri - kaj mi ege laboris dum mia tuta vivo. La usonanoj de angla deveno sin taksas pli valoraj ol ni de "enmigrintaj" devenoj. Estas multa rasismo ĉi-tie, homofobio, etnofobio, ktp. Se vi ne kredas min, venu, jes, venu, ni havas gastoĉambron por vi. Vere! Mi montros al vi Usonon. Tiam vi havos aliajn ideojn kie vivi, al kiu lando aparteni.
Bedaŭrinde ĝi estas la vero. Mi estas Usonano kun simula historio. Mi amas iri kiel la Francanoj diris "Partout" Ĉie en Esperanto mem historio.

Abusonhhoson (Montri la profilon) 2013-majo-29 08:07:11

Germanio.

swalf (Montri la profilon) 2013-junio-02 13:09:10

Mi pensas ke remalkovri italan kulturon bone igus Italujon tre belan lokon kie vivi. Sed nun mia kara Italujo malrapide nuliĝas sub la kapitalismo kaj malbona edukado de la uloj.

Se mi devus elekti aliajn civitanecojn, mi eble elekti la Norvegian, la Suoman, la Islandan pro la beleco de la landoj kaj de la uloj; mi eble elekti la Urugvajan, la Argentinan pro la latinida kielo de montriĝi kaj (specife en la Urugvaujo) la nova politiko de José Mujica kiu klopodas eliri el la kapitalisma spiralo.

Reen al la supro