Al kiu kulturo aŭ lando vi dezirus aparteni?
fra codesito,2013 4 29
Meldinger: 29
Språk: Esperanto
robbkvasnak (Å vise profilen) 2013 5 19 01:01:35
aleksejj (Å vise profilen) 2013 5 19 08:43:48
Benjamino (Å vise profilen) 2013 5 19 11:14:26
landoj estas bonaj tiel, ke ili helpas gardi, sekurigi kaj faciligi la vivojn de la diversaj enloĝantoj. mi alie fajfas pri naciismo kaj "landa kulturo." mia kulturo ne estas tiu de mia "lando" (dank' al dio). aliflanke, kulturo estas bona tiel, ke ĝi donas al la homoj komunan kadron de mitoj, proverboj, ideoj, vortoj, ktp. mi alie fajfas pri "kultura supereco," "kultura purismo," ktp.
laŭ mia sperto, kiam mi ne feliĉas kun mia propra lando aŭ kulturo, tio eble temas pri pli profunda malakcepto de la cirkonstancaro. mi plej eble, do, ne estos feliĉa kun iu ajn lando aŭ kulturo krom tiuj, en kiuj mi ne devas efektive loĝi. alivorte, interhoma rilatado estas problemo...
palaman (Å vise profilen) 2013 5 27 18:16:18
Sed eĉ pli mi preferus Judujon ĉe la komenco de la unua jarcento !
Vilinilo (Å vise profilen) 2013 5 27 21:41:19
brw1 (Å vise profilen) 2013 5 29 06:24:37
brw1 (Å vise profilen) 2013 5 29 06:33:10
robbkvasnak:Por tiuj kiuj volas vivi en Usono, mi povas raporti unuamane ke ne ne ne estas kiel vi imagas! La vivo ĉi-tie estas tre malfacila kaj tute ne prestiĝa. NE estas la lando de filmsteletoj kaj rokkantistoj kiel vi imagas. Estas pli ol 310 000 000 usonanoj kaj eble 30 famaj uloj inter ni. Oni vidas ilin en la filmoj kaj la televido ofte - la samaj - dum certa tempo kaj poste la vasta loĝantaro tedas je ili kaj ili malaperas. Fakte, ili eble vivas komfortajn vivojn - ne kiel mi -sed ili ne plu famas - oni forgesas ilin. La "normalaj" usonanoj, kiel mi, luktas ĉiun tagon por supervivi. Ni rigardas ĉiun cendon kaj ni ne aŭdacas tro eldoni. Mi revis pri la UK en Islando sed mi tute ne povas pagi la vojaĝon - do mi revas. Mi ŝatus revidi amikojn en Eŭropo sed mi ne havas la monon por iri - kaj mi ege laboris dum mia tuta vivo. La usonanoj de angla deveno sin taksas pli valoraj ol ni de "enmigrintaj" devenoj. Estas multa rasismo ĉi-tie, homofobio, etnofobio, ktp. Se vi ne kredas min, venu, jes, venu, ni havas gastoĉambron por vi. Vere! Mi montros al vi Usonon. Tiam vi havos aliajn ideojn kie vivi, al kiu lando aparteni.Bedaŭrinde ĝi estas la vero. Mi estas Usonano kun simula historio. Mi amas iri kiel la Francanoj diris "Partout" Ĉie en Esperanto mem historio.
Abusonhhoson (Å vise profilen) 2013 5 29 08:07:11
swalf (Å vise profilen) 2013 6 2 13:09:10
Se mi devus elekti aliajn civitanecojn, mi eble elekti la Norvegian, la Suoman, la Islandan pro la beleco de la landoj kaj de la uloj; mi eble elekti la Urugvajan, la Argentinan pro la latinida kielo de montriĝi kaj (specife en la Urugvaujo) la nova politiko de José Mujica kiu klopodas eliri el la kapitalisma spiralo.