前往目錄

Al kiu kulturo aŭ lando vi dezirus aparteni?

貼文者: codesito, 2013年4月29日

訊息: 29

語言: Esperanto

codesito (顯示個人資料) 2013年4月29日上午11:09:32

Al kiu kulturo aŭ lando, kiu ne estas la via, vi dezirus aparteni?

codesito (顯示個人資料) 2013年4月29日下午12:45:16

Mi estas hispano sed el ĉiam mi ŝategas rusion, ĝian historion, kulturon kaj kuraĝajn virojn kaj virinojn.
https://www.youtube.com/watch?v=wsTsjp0Knfc

Hispanio (顯示個人資料) 2013年4月29日下午2:31:56

Islandon multe ŝatas mi, pro ĝiaj lingvo, pejzaĝoj kaj urboj.

cellus (顯示個人資料) 2013年4月29日下午3:16:15

La demando estas interesa. Kun esperanto kiel lingvo en ĉiu lando mi havus eleekton. Nun mi povus nur imagi algternativon je la grado en kiu mi scipovas aliajn lingvonjn. Mi tre ŝatas Pollandon. Ĝi havas interesajn homojn kaj interesan politikon. Sed mi dubas ke mi volus ŝanĝi mian civitanecon. Nur se la sveda montriĝus tre malbona, mi ŝanĝus ĝin. En la plej bona mondo mi elektas tiun landon kiu traktas min bone.

dobri (顯示個人資料) 2013年4月29日下午5:59:17

Mi dezirus aparteni al iu kulturo kun belsona lingvo, ekzemple al la itala.

robbkvasnak (顯示個人資料) 2013年4月29日下午7:09:09

Mi plej ŝatus vivi en lando kie la komuna lingvo estus Esperanto sed ĉiuj civitanoj estus prae el alia lando kaj kulturo. Mi ege ŝatas - ja amas - Esperantan kulturon kaj Esperantan etoson. Foje estas malfacile vere interkomuniki kun aliaj landanoj malgraŭ nia lingvo sed se ĉiuj estas bonvolaj sucesas.

Tumppi1991 (顯示個人資料) 2013年4月29日下午9:00:39

Mi venas el Finnlando. Mi dezirus aparteni al Aŭstrio, ĉar mi jam estis tie per interŝanĝostudento, kaj tre ŝatis la landon. Alia lando kien mi ŝatus aparteni, estas Svedio, ĉar tio similas multe kun Finnlando kaj oni povas vojaĝi facile al Finnlando.

MoutOp (顯示個人資料) 2013年4月30日上午6:22:28

Mi volus esti el Marso!

BartexXx310 (顯示個人資料) 2013年5月1日下午5:28:51

Mi volus apa??rtteni al usono aŭ aŭstralio

baibaibibi (顯示個人資料) 2013年5月1日下午8:10:31

BartexXx310:Mi volus apa??rtteni al usono aŭ aŭstralio
Mi volus aparteni al lando kie la homoj ridas kaj kisas anstataŭ al lando kie ili konkuras aŭ minacas.

Kaj mi ankaŭ ŝatus apart teni al usono.

回到上端