Skip to the content

Pri akuzativo

by iodeo, May 6, 2013

Messages: 8

Language: Esperanto

iodeo (User's profile) May 6, 2013, 7:29:51 AM

Saluton,

Mi estas komencanto kaj mi havas demandon pri akuzativo :

ĉu mi devus diri "mi amas vin, mia amintino" o "mi amas vin, mian amintinon" ?

Kirilo81 (User's profile) May 6, 2013, 8:39:03 AM

Estu "mi amas vin, mian amintinon" (aŭ ĉu prefere "amatinon"? "amintino" estas virino, kiu amis iun), ĉar la dua parto de la objekto ludas la saman rolon en la frazo kiel "vin".

Belmiro (User's profile) May 6, 2013, 9:00:19 AM

Kirilo81:Estu "mi amas vin, mian amintinon" (aŭ ĉu prefere "amatinon"? "amintino" estas virino, kiu amis iun), ĉar la dua parto de la objekto ludas la saman rolon en la frazo kiel "vin".
Oni devas diri: mi amas vin, mia amatino (amata de mi)

Mi konsilas vin la uzado ( preskaŭ kiel ludilo) de WWW.tekstaro.com.

Belmiro

sudanglo (User's profile) May 6, 2013, 9:46:44 AM

En Esperanto eblas

Ĉu vi konas mian amikon, Profesoro Dupont?

Ĉu vi konas mian amikon, Profesoron Dupont?

Via demando estas pri la diferenco inter la du frazoj. Eble vi povas jam respondi mem.

Kirilo81 (User's profile) May 6, 2013, 10:31:47 AM

Belmiro:
Kirilo81:Estu "mi amas vin, mian amintinon" (aŭ ĉu prefere "amatinon"? "amintino" estas virino, kiu amis iun), ĉar la dua parto de la objekto ludas la saman rolon en la frazo kiel "vin".
Oni devas diri: mi amas vin, mia amatino (amata de mi)
Jes, se "mia amatino" estas rekta alvoko (pri kiu mi ne pensis, kiam mi legis ĝin) kaj ne priskribo de "vin".
Do ambaŭ eblas, depende de la celata interpreto.

noelekim (User's profile) May 7, 2013, 5:07:01 AM

iodeo:Saluton,

Mi estas komencanto kaj mi havas demandon pri akuzativo :

ĉu mi devus diri "mi amas vin, mia amintino" o "mi amas vin, mian amintinon" ?
Se oni povus diri "ho" antau la nomo de la alparolato - tio estas, se la nomo havas vokativan signifon - tiu nomo ne estas akuzativa kaj ne havas '..n'

Kp. 'Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo'
Fundamento de Esperanto. Ekzercaro. §22
http://www.steloj.de/esperanto/fundamento/ekz_22.h...

iodeo (User's profile) May 10, 2013, 6:29:10 AM

Dankon por la respondoj !

Do, se mi bone komprenas, mi devus skribi "mi amas vin, mia amatino" por traduki "je t'aime, ma chérie (ou mon amour)"

Rugxdoma (User's profile) May 11, 2013, 12:14:49 PM

iodeo:Dankon por la respondoj !

Do, se mi bone komprenas, mi devus skribi "mi amas vin, mia amatino" por traduki "je t'aime, ma chérie (ou mon amour)"
Eble gramatike la signifo de la franca frazo estas tiom vasta, ke ĝi enhavas ambaŭ tradukojn. Ĉu ĝi estas samsignifa al
1. "Mia amantino! Mi amas vin." aŭ
2. "Mi amas vin, kiu estas mia amantino."
Mi kredas, ke pragmate la unua donus pli bonan efekton.
Do: "Mi amas vin, mia amatino"

Back to the top