글: 8
언어: Esperanto
iodeo (프로필 보기) 2013년 5월 6일 오전 7:29:51
Mi estas komencanto kaj mi havas demandon pri akuzativo :
ĉu mi devus diri "mi amas vin, mia amintino" o "mi amas vin, mian amintinon" ?
Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 5월 6일 오전 8:39:03
Belmiro (프로필 보기) 2013년 5월 6일 오전 9:00:19
Kirilo81:Estu "mi amas vin, mian amintinon" (aŭ ĉu prefere "amatinon"? "amintino" estas virino, kiu amis iun), ĉar la dua parto de la objekto ludas la saman rolon en la frazo kiel "vin".Oni devas diri: mi amas vin, mia amatino (amata de mi)
Mi konsilas vin la uzado ( preskaŭ kiel ludilo) de WWW.tekstaro.com.
Belmiro
sudanglo (프로필 보기) 2013년 5월 6일 오전 9:46:44
Ĉu vi konas mian amikon, Profesoro Dupont?
Ĉu vi konas mian amikon, Profesoron Dupont?
Via demando estas pri la diferenco inter la du frazoj. Eble vi povas jam respondi mem.
Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 5월 6일 오전 10:31:47
Belmiro:Jes, se "mia amatino" estas rekta alvoko (pri kiu mi ne pensis, kiam mi legis ĝin) kaj ne priskribo de "vin".Kirilo81:Estu "mi amas vin, mian amintinon" (aŭ ĉu prefere "amatinon"? "amintino" estas virino, kiu amis iun), ĉar la dua parto de la objekto ludas la saman rolon en la frazo kiel "vin".Oni devas diri: mi amas vin, mia amatino (amata de mi)
Do ambaŭ eblas, depende de la celata interpreto.
noelekim (프로필 보기) 2013년 5월 7일 오전 5:07:01
iodeo:Saluton,Se oni povus diri "ho" antau la nomo de la alparolato - tio estas, se la nomo havas vokativan signifon - tiu nomo ne estas akuzativa kaj ne havas '..n'
Mi estas komencanto kaj mi havas demandon pri akuzativo :
ĉu mi devus diri "mi amas vin, mia amintino" o "mi amas vin, mian amintinon" ?
Kp. 'Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo'
Fundamento de Esperanto. Ekzercaro. §22
http://www.steloj.de/esperanto/fundamento/ekz_22.h...
iodeo (프로필 보기) 2013년 5월 10일 오전 6:29:10
Do, se mi bone komprenas, mi devus skribi "mi amas vin, mia amatino" por traduki "je t'aime, ma chérie (ou mon amour)"
Rugxdoma (프로필 보기) 2013년 5월 11일 오후 12:14:49
iodeo:Dankon por la respondoj !Eble gramatike la signifo de la franca frazo estas tiom vasta, ke ĝi enhavas ambaŭ tradukojn. Ĉu ĝi estas samsignifa al
Do, se mi bone komprenas, mi devus skribi "mi amas vin, mia amatino" por traduki "je t'aime, ma chérie (ou mon amour)"
1. "Mia amantino! Mi amas vin." aŭ
2. "Mi amas vin, kiu estas mia amantino."
Mi kredas, ke pragmate la unua donus pli bonan efekton.
Do: "Mi amas vin, mia amatino"