Al la enhavo

La kapitalismo detruas la homon

de baibaibibi, 2013-majo-08

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-12 15:06:03

Mi dirus ke la afero ne estas kiu estas la sistemo, sed la bonvolo de la regantoj.
La kaŭzo de la ŝajna mildeco de la kapitalistoj antaŭ la falo de sovetunio ne estis ia speciala kapitalisma sistemo sed la timo al la socialismaj landoj. Post la falo de sovetunio ili ŝajnas timi nenion kaj ili povus perfekte detrui ĉion bonan kio estas en la mondo.

La afero estas: NE GRAVAS KIU ESTAS LA SISTEMO, SED KIO ESTAS EN LA KAPO KAJ EN LA KORO DE LA REGANTOJ. Mi ripetas, la valoroj de la kapitalismo, monavido, konkurecemo, deziro de protagonismo kaj povo, malŝato al la venkitoj, ktp. detruas la homon kaj faras lin iom post iom, sangavida besto, nenion bonan oni povas atendi de tiuj homoj kun homa aspekto sed kiuj perdis sian homecon. Homoj kiuj havas milojn da milionoj da dolaroj kaj bezonas amasbuĉadi por ŝteli iom da nafto ne povas esti mense sanaj. La viktimoj de la la kapitalismaj ideoj ne estas nur la malriĉuloj, sed ankaŭ la riĉuloj ĉar tiuj ideoj malebligas al ili ami, kompati, ĝui la vivon kiel simplaj homoj.

Sunjo (Montri la profilon) 2013-majo-12 15:24:44

baibaibibi:
La afero estas: NE GRAVAS KIU ESTAS LA SISTEMO, SED KIO ESTAS EN LA KAPO KAJ EN LA KORO DE LA REGANTOJ.
Mi loĝas en demokratia lando. Tial mi aldonus ke ankaŭ gravas kio estas en la kapoj kaj en la koroj de la civitanoj.
Mi opinias ke vi pravas ke strebi al riĉeco sen konsideri negativajn konsekvencojn detruas la homon. Laŭ mia opinio la plejmulto de la homoj ne estas tia. Kaj mi kredas ke bona edukado (ne nur temas pri scio sed ankaŭ pri moralo) estas unu de la plej gravaj aferoj de la homaro.

Ekzemple mi ne spertis tion (nek en la lernejo, nek de miaj gepatroj, ne eĉ en la amaskomunikiloj kiuj ŝajne nur havas la celon de stultigo de la popolo por ke ĝi estu pli facile regebla, kaj ne eĉ nun dum mi iomete studas ekonomikon):
baibaibibi:
... el nia infanaĝo oni instruis nin en la kapitalismaj landoj ke ni devas esti konkuremaj. Nia futbola teamo devas venki. ni devas fariĝi riĉaj, ne gravas se nia najbaro mortas pro malsato. Ni devas venki la aliajn en ŝporto, laboro, statuso, ktp. ktp.

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-12 15:53:34

Sunjo:

Vi devas vidi en la socio ke kio mi diras estas vera. La homoj amas multege pli la monon ol aliajn homojn. Ili deziregas aĵojn ulilajn aŭ senutilajn, ili mortigus unu la alian en la futbolaj matĉoj se ili povus, kaj kelkfoje ili faras, ktp. Kaj nia homeco suferas pro ĉio ĉi. Mi pensas ke kio mi diras estas vera kaj klare videbla. se vi volas mi povus serĉi en la reto paĝojn por ilustri kion mi diras, sed mi pensas ke estas tre evidenta.

Sunjo (Montri la profilon) 2013-majo-12 16:04:56

baibaibibi:
Vi devas vidi en la socio ke kio mi diras estas vera. La homoj amas multege pli la monon ol aliajn homojn. Ili deziregas aĵojn ulilajn aŭ senutilajn, ili mortigus unu la alian en la futbolaj matĉoj se ili povus, kaj kelkfoje ili faras, ktp. Kaj nia homeco suferas pro ĉio ĉi. Mi pensas ke kio mi diras estas vera kaj klare videbla. se vi volas mi povus serĉi en la reto paĝojn por ilustri kion mi diras, sed mi pensas ke estas tre evidenta.
Vi ne bezonas pruvi ion. Mi nur ankoraŭ ne komprenis kion vi celas. Ĉu vi deziras plendi, ĉu vi kredas ke la homaro jam estas perdita, ĉu vi deziras diskuti eblajn solvojn, ... ?

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-12 16:22:27

Mi nur volas ke la homoj konsciu ke la kapitalisma idearo, kiu estas tiel natura por ni kiel la aero, estas detruante nin, riĉulojn kaj malriĉulojn kaj se ni konscias pri la bruteco de niaj ideoj, tiu konscio liberigos nin kaj iom post iom la homaro ŝangos por bono, ne gravas kiu ekonomika sistemo ni uzos.

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-12 17:28:51

Sunjo, kio mi volas diri estas: ni ĉesu konkuri, ni amu, amu la birdojn, la florojn, laboru kun amo, ni kunlaboru, ni estas fratoj ne malamikoj. ni kreu retojn de amika kunlaborado. mi scias ke estas malfacile, sed mi pensas tio estas ebla, se ekzemple, la amaskomunikiloj sendus tiun mesaĝon al la socio, anstataŭ mesaĝojn de konkurado, monavido kaj detruo, la ŝanĝo okazus.

Sunjo (Montri la profilon) 2013-majo-12 17:43:05

baibaibibi:Sunjo, kio mi volas diri estas...
Kiel mi jam diris mi ne havas la samajn spertojn kiel vi. Kaj kvankam mi samopinias pri kelkaj de viaj eldiroj mi ne samopinias pri ĉio (mi kredas ke tio jam konkludeblas el tio kion mi skribis antaŭe).

Djino (Montri la profilon) 2013-majo-12 18:19:19

Oni ne devas konfuzi la vera komunismo (la "diktatoreco de la proletaro", kiu neniam ekzistis kiel efektiva ismo) kaj la burokratia ismo de plana ekonomio kiu ekzistis en sovetunio (la "diktatoreco de la partio", kie la popolo ne havis la povon), ke Trotski kvalifikis de "degenerita"...

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-12 18:37:57

Djino:Oni ne devas konfuzi la vera komunismo (la "diktatoreco de la proletaro", kiu neniam ekzistis kiel efektiva ismo) kaj la burokratia ismo de plana ekonomio kiu ekzistis en sovetunio (la "diktatoreco de la partio", kie la popolo ne havis la povon), ke Trotski kvalifikis de "degenerita"...
Estas interese ke ĉiuj kiuj plendas pri la komunismo estas malnovaj kapitalistoj (okcidentanoj), neniu orienteuropano atakis la teruran sovetan komunismon en la fadeno. do plendas homoj kiuj ne suferis ĝin. Fakte, neniu orienteŭropano partoprenis en la fadeno kaj tio estas eĉ pli stranga, ĉu ne?

dobri (Montri la profilon) 2013-majo-12 20:28:43

Do, ankaŭ vi ne estas orienteŭropano? Vi tute forgesis aldoni almenaŭ landon al via profilo!

Por skribi opinion de orienteŭropano: mi persone ne havis grandajn problemojn kun diktatoreco de la partio, ĉar mi vivis trankvile. Tio signifas, ke mi oficiale konsentis kun registara politiko, kvankam mia propra opinio estis ofte alia. Tamen mi ne volis esti arestita pro politika kialo.
Plu mi plene konsentas kun Djino, ke la diktatorecon de la proletaro mi fakte neniam travivis, ĉar ĝi simple nenie ekzistis. Laŭ filozofia vidpunkto ĝi ŝajnas al mi pli konvena ol simpla kapitalismo, ĉar vera komunismo ne detruus homojn. Sed tio estas nur teorio.

Reen al la supro