La kapitalismo detruas la homon
de baibaibibi, 2013-majo-08
Mesaĝoj: 34
Lingvo: Esperanto
Djino (Montri la profilon) 2013-majo-12 20:42:20
baibaibibi:Estas interese ke ĉiuj kiuj plendas pri la komunismo estas malnovaj kapitalistoj (okcidentanoj), neniu orienteuropano atakis la teruran sovetan komunismon en la fadeno. do plendas homoj kiuj ne suferis ĝin. Fakte, neniu orienteŭropano partoprenis en la fadeno kaj tio estas eĉ pli stranga, ĉu ne?- Mi ne plendis pri nenion
- la kapitalismo ne estas propre oksidenta. Kiel la feŭdismo, ĝi estas normala kaj universala evoluado en la klasbatalo.
baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-12 20:47:59
dobri:Dankegon pro via partopreno! Mi ŝatus scii kia estas la transformo de homoj el komunismo al kapitalismo, kiaj vi estis psikologie antaŭe kaj kiaj nun. Se iu orienteŭropano povus respondi li estus tre afabla.baibaibibi:Do, ankaŭ vi ne estas orienteŭropano? Vi tute forgesis aldoni almenaŭ landon al via profilo!Djino:Oni ne devas konfuzi la vera komunismo (la "diktatoreco de la proletaro", kiu neniam ekzistis kiel efektiva ismo) kaj la burokratia ismo de plana ekonomio kiu ekzistis en sovetunio (la "diktatoreco de la partio", kie la popolo ne havis la povon), ke Trotski kvalifikis de "degenerita"...Estas interese ke ĉiuj kiuj plendas pri la komunismo estas malnovaj kapitalistoj (okcidentanoj), neniu orienteuropano atakis la teruran sovetan komunismon en la fadeno. do plendas homoj kiuj ne suferis ĝin. Fakte, neniu orienteŭropano partoprenis en la fadeno kaj tio estas eĉ pli stranga, ĉu ne?
Por skribi opinion de orienteŭropano: mi persone ne havis grandajn problemojn kun diktatoreco de la partio, ĉar mi vivis trankvile. Tio signifas, ke mi oficiale konsentis kun registara politiko, kvankam mia propra opinio estis ofte alia. Tamen mi ne volis esti arestita pro politika kialo.
Plu mi plene konsentas kun Djino, ke la diktatorecon de la proletaro mi fakte neniam travivis, ĉar ĝi simple nenie ekzistis. Laŭ filozofia vidpunkto ĝi ŝajnas al mi pli konvena ol simpla kapitalismo, ĉar vera komunismo ne detruus homojn. Sed tio estas nur teorio.
Ne, mi ne estas orienteŭropano, mi estas okcidenteŭropano, sed mi volas malprogrami mian menson pri nacieco. Mi volas pensi ke mi estas senpatriulo, tiel mi povas flugi supren en mia imago kaj vidi la mondon alimaniere.
baibaibibi (Montri la profilon) 2013-majo-13 13:26:10
swalf (Montri la profilon) 2013-majo-14 19:39:56
La kapitalisma sistemo estas la kialo de la nuna monda situacio, de la malŝparita tero, de la centoj da milionoj da uloj kiuj ne povas vivi vivindan vivon kaj suferas pro permesi al ni fortunaj uloj "okcidentan stilon de vivo".
Ni devas pruvi foriri el tia sistemo paŝo-post-paŝo-e kaj konigi la popolon pri la fakto ke aliaj vivo ekster la kapitalismo estas ne nur ebla sed ankaŭ necesa, fundamenta pri nia estonteco.