Al la enhavo

Kial gravas ĉu ni kredas je la ekzisto de dio aŭ ne?

de codesito, 2013-junio-06

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2013-junio-06 23:42:15

Kial gravas ĉu ni kredas je la ekzisto de dio aŭ ne?
Ŝajnas ke tio estas grava por multaj kaj mi ŝatus scii la kialojn.

mihxil (Montri la profilon) 2013-junio-07 06:33:31

codesito:Kial gravas ĉu ni kredas je la ekzisto de dio aŭ ne?
Ŝajnas ke tio estas grava por multaj kaj mi ŝatus scii la kialojn.
Mi pensas ke ĝenerale estas bona ideo ke oniaj kredoj plejeble koheras kun realo.

ghibulo (Montri la profilon) 2013-junio-07 12:25:20

mihxil:Mi pensas ke ĝenerale estas bona ideo ke oniaj kredoj plejeble koheras kun realo.
Tio ne estas preciza respondo al la temo, sed vi pravas.... Nun ni devas nur trovi iun, kiu scias kia estas vere nia realo. Eble niaj posteuloj mokos niajn imagojn pri realo, simile kvazaŭ ni neakceptas serioze opiniojn pri universo de mezepoko.

Laŭ mi, estas tre grava, kia opinio pri realo oni havas, ĉar tio povas influi oniajn agojn.
  • Se mi opinias, ke mia morto estas fino de ĉiu por mi, tiam mi povas vidi mian konsciencon kvazaŭ malkomforta baro, kion mi devas ignori por atingi pli sukceson. Kial turmentiĝi, ke mi malutilis iun por atingi mian sukceson, miajn 50 jarojn estas ĉion, kion mi havas, post mia morto mi havos nenion kaj post lia morto li ankaŭ nesuferos de mia malutilo al li. Mi estis pli sukcesa, li malpli, kaj tio estas motoro de evolucio, ĉu ne? okulumo.gif
  • Se mi opinias, ke Dio pretigis por mi planon, kio ne finos kun mia morto, tiam mi povas facile vidi mian konsciencon ne kvazaŭ malkomforta baro, sed kvazaŭ kompaso por mia viviro.
Sed por tio ne necese oni devas kredi je Dio. Multe da homoj (ekzample Budhanoj) ne kredas je Dio, sed kredas je reinkarnacio + vipako kaj ilia kredo funkcias simile, ĉar ili ankaŭ vidas supervivan planon.

Memevidente estas multe da Ateistoj, kiuj obeas ilian konsciencon malgraŭ tion, ke ili kelkiam ne povas tiom profiti, kiom ili profitus sen ĝin. Tio ne estas pro lia 'kredo', sed malgraŭ ĝin. De evolucia starmaniero ilia konscienco malhelpas ilian pli grandan sukceson okulumo.gif

efilzeo (Montri la profilon) 2013-junio-07 12:34:44

Ofte la religia opinio de personoj montras ilian mondbildon, kaj tio estas gravega informo. El la ĝeneralo ĉiu.

alonsososo (Montri la profilon) 2013-junio-07 13:56:07

Statistike homoj kiuj kredas je la ekzisto de dio ja vivas pli longe ol la aliaj. Kaj se oni ŝatas la vivon tio estus grava.

novatago (Montri la profilon) 2013-junio-07 15:29:25

La demando estas multe pli interesa ol unue povus ŝajni. Laŭ mi certe ne estas grava afero kredi aŭ ne je dio.

Laŭ aliaj estas grava ne pro tiu fakto mem, sed ĉar tiuj erare pensas ke kredi je dio, aŭ nepre kondukas aniĝi al religio, aŭ nepre estas sekvo de jam esti religiano. Ĉar laŭ tiuj, religioj malbonas, kredi je dio malbonas. Sed kiel mi jam diris estas eraro pensi ke kredi je dio estas sekvo de religio aŭ kondukas al religio, eĉ se tio ofte okazis ĝis nun.

Alia eraro estas pensi ke tiu, kiu kredas je dio nepre estas stulta kredemulo. Tiu ideo pravas tiom, kiom pensi ke ĉiu ateisto estas inteligenta, ĉar tiu pensmaniero "koheras" al realo. Mi pensas ke multaj el tiuj, kiuj kredas je dio, estas kredemuloj ĉar simple akceptis tion, kion aliuloj rakontis al ili. Tamen eĉ kiam tio oftege okazis, tio ne sufiĉas por juĝi iun stulta, ĉar fakte ofte tio estis iom inteligenta strategio por esti akceptata de la ĉirkaŭa komunumo. Aliflanke, mi ne povus konsideri iun intelegenta se juĝas tiel aliajn personojn, kaj ĉefe se tiu eĉ ne demandas al kredanto, kial li kredas. Ideoj de ateisto oftege estas antaŭjuĝaj. Mi konstatis ĝin ne malofte. Mi ne vidas loko por kohero al realo en antaŭjuĝoj. Kompreneble, ne kredi je dio, neniel garantias koheri al realo. Amuza penso en ĉi tia mondo.

Por fini mi diras ke religioj perforte gajnis sian malbonan famon por si, kaj la sinteno de ekstremistoj estas tute problema. Tamen, tiu sinteno ne estas ekskluziva de religioj. Ĝi ankaŭ ekzistas en aliaj pensmanieroj de politikaj partioj, ateistoj, k.t.p.. Do, eblas supozi ke la problemo ne estas ĉu kredi aŭ ne je dio, ĉu esti aŭ ne religiano, ĉu havi aŭ ne alian vivofilozofion. La problemo estas la ekstremista sinteno: Ĉiam.

Ĝis, Novatago.

cellus (Montri la profilon) 2013-junio-08 09:50:35

Oni povas doni du respondojn al tiu demando. La unua dependas de nia imago pri dio, se ni kredas pri iu aŭ ne.

Se ni kredas je la granda klako aŭ ke Dio kreis la universon, ne estas interesa, tiom longe ke ni ne havas iun imagon pri tio ke Dio ekzistas kaj povas esti movita de niaj preĝoj, ol se ni alifllanke kredas, ke ni, kiel fina, sukceso de la evoluo havas la rajton decidi pri aliaj estaĵoj, ne tiel sukcesaj.

Por mi la imago ke homoj povas iel efiki je Dio estas ridinda, precipe se oni supozas ke menciita Dio estas ĉionpova kaj jam decidis ĉion.

Plej terura estas situacio, kiam homoj kredas ke ili faras la dezirojn de Dio. La historio estas plenplena je pruvoj pri la teruraj sekvoj de tiaj imagoj.

La plej bona situacio estas kiam oni povas juĝi homon kiel homon kaj ne devas cerbumi ĉu la homo estas kredanto aŭ ne, apartenas al tiu religio aŭ alia.

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2013-junio-08 10:04:17

Ĉar multaj homoj pensas ke nur iliaj propraj kredoj estas la veraj, kaj do ili pensas ke aliaj kredoj estas stultaj.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-08 10:35:55

Por mi ne gravas, sed estas problemo, ke multaj homoj, por kiuj tio gravas, volas ĉiel, eĉ perforte igi ali- aŭ nekredantojn ekkredi je ila (i)d(eolog)io.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-junio-08 11:15:30

Dakila_Sidhi:Ĉar multaj homoj pensas ke nur iliaj propraj kredoj estas la veraj, kaj do ili pensas ke aliaj kredoj estas stultaj.
Verdire, tio estas grava parto de la temo.

Se mi kredas ke io (io ajn, pri religio aŭ pri alia temo) estas vera - kaj vi kredas ke ĝi estas malvera...
---> ne eblas ke mi diras ke vi pravas
---> eblas ke mi diras ke vi ne estas stultulo

Do, la kredantoj ne povas pravigi la nekredantojn sed povas taksi ilin nestultaj. Kaj, inverse, la nekredantoj ne povas taksi la kredantojn pravaj, sed povas taksi ilin nestultaj.

Tio estas, laŭ mi, la koro de la tolero.

Reen al la supro