Kial gravas ĉu ni kredas je la ekzisto de dio aŭ ne?
de codesito, 2013-junio-06
Mesaĝoj: 33
Lingvo: Esperanto
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-junio-12 02:30:54
codesito:Kial gravas ĉu ni kredas je la ekzisto de dio aŭ ne?Se estas vere Dio, kiu kreis ĉiun kaj ĉion, do mi pensas ke la kredo aŭ fido je Lia ekzisto gravas. Ŝajnas tre stranga ignori iun, kiu estas ĉiam ĉeestanta kaj kiu vin amas. Ĉu nevivanta materio povas ŝanĝi sin en vivantan materion? Ĉu la bazaj kemiaj elementoj sin ligas kune por formi molekulojn de DNA kaj malsimplaj proteinoj sen la helpo de inteligenta estulo? Vivanta materio povas produkti pli da vivanta materio, sed estas efektive neniu atestaĵo, ke nevivanta materio povas aranĝi sin en vivantan materion sen la helpo de inteligenta estulo.
Ŝajnas ke tio estas grava por multaj kaj mi ŝatus scii la kialojn.
Mi neniam vidis ĝin okazi. Do, devas esti Dio, kiu estas nia Kreinto.
mihxil (Montri la profilon) 2013-junio-12 04:41:10
Stefano888:Ĉu nevivanta materio povas ŝanĝi sin en vivantan materion? Ĉu la bazaj kemiaj elementoj sin ligas kune por formi molekulojn de DNA kaj malsimplaj proteinoj sen la helpo de inteligenta estulo?Evidente jes, kaj jes, ĉar ni ja ekzistas. Sed tio ĉi jam ne estas la temo de la fadeno.
Stefano888:Vivanta materio povas produkti pli da vivanta materio, sed estas efektive neniu atestaĵo, ke nevivanta materio povas aranĝi sin en vivantan materion sen la helpo de inteligenta estulo.Ĉu vi vidis okazi ke Dio kreis la vivon? Mi supozas ke nek, do via konkludo estas nelogika kaj malracia, ĉar vi vidi okazi ion evidente tute ne rilatas, do kial vi eĉ mencias?
Mi neniam vidis ĝin okazi. Do, devas esti Dio, kiu estas nia Kreinto.
Cetere ekzistas diversaj hipotezoj kiel vivo povis ekesti sen helpo de inteligenta estulo. Tio ne estas tiom neimagebla kiom vi sugestas. Kvankam la sola ĝusta respondo je la demando 'kiel precize vivo komenciĝis?' estas nuntempe: 'ni ne scias'.
Miland (Montri la profilon) 2013-junio-12 08:07:37
codesito:Kial gravas ĉu ni kredas je la ekzisto de dio aŭ ne?Miaopinie tia kredo helpas kelkajn homojn deteni sin el malbonaj agoj. Tamen ĝi povas plimalbonigi aliajn. Kiel diris Pascal, homoj neniam faras la malbonon tiel volonte kaj feliĉe kiel kiam ili faras tion pro religia konvinko. Ĉu li ŝanĝus la menson, se li scius pri Sovetio aŭ Nord-Koreio, mi ne estas certa.
Eble ni provu serĉi la veron kaj sekvi nian propran konsciencon!