目次へ

Kiel aliel? Kie alie?

efilzeo,2013年6月8日の

メッセージ: 33

言語: Esperanto

Mimich6120 (プロフィールを表示) 2017年12月1日 10:08:32

Mi pripensis pri ĝi kaj... oni povus proponi alian komencaĵon anstataŭ "ali-".

Kial ne fari la komencaĵon "otri-" el la hispana samsignifa adjektivo "otro" / "otra"

otriu(jn) = aliulo / iu alia (afero)
otria(jn) = alispeca, alieca
otries = de alia (persono), aliula
otrio(jn) = io alia
otrie(n) = aliloke(n)
otriam = alifoje, aliokaze
otriel = alie, alimaniere
otrial =alikaŭze, ial alia
otriom (da) = alikvante; alia kvanto (da)

"otri-" povas stari por la ideo de "ali-" , samkiel "ĉi-" kaj "neni-" staras por la ideo de "tut-" kaj "ne" respektive.
Kaj "otri-" havas kvar literojn samkiel "neni-".

Kion vi pensas pri ĝi?

Metsis (プロフィールを表示) 2017年12月1日 12:22:50

Oni bezonas aldoni nek "ali-" nek "otri-" en la tabelvortojn. Aliloke, alimaniere ktp. sufiĉas. Ne kompaktu tro multe

Priparolante la tabelvortojn mi havas etan problemon kun la prefikso "ĉi-". Kune kun tabelvorto la prefikso montras iun tutaĵan, ekz. io (nespecifika) → ĉio (la tutaj). Kune kun aliaj vortoj la prefikso montras iun specifikan, ekz. matene (dum iu ajn mateno) → ĉi-matene (la hodiaŭa mateno). La sencoj ŝajnas al mi kontraŭaj.

DuckFiasco (プロフィールを表示) 2017年12月1日 15:18:21

"ĉi" estas partikulo kiu ne akceptas finaĵojn kaj "ĉi-" estas tabelvorta bazo per kiu oni kreas serion de vortoj. Ili ne estas eĉ homonimoj ĉar la tabelvorta ĉi- neniam aperas senfinaĵe. Krome, troviĝas aliaj veraj homonimoj en Esperanto kiel en ĉiu lingvo ridulo.gif

(Prefikse pri la tabelvorto, oni povas kompreneble diri ĉiumatene)

Metsis (プロフィールを表示) 2017年12月3日 18:00:41

メッセージは隠されています

Metsis (プロフィールを表示) 2017年12月3日 18:04:26

Mi kreis novan fadenon pri "ĉi".

sudanglo (プロフィールを表示) 2017年12月4日 12:46:28

Ies perdo, alies gajno - tiel ĉiam estis kaj neniam estos aliel.

nornen (プロフィールを表示) 2017年12月4日 19:54:12

sudanglo:Ies perdo, alies gajno - tiel ĉiam estis kaj neniam estos aliel.
Tre amuza kaj interesa ideo.

Estas du eblecoj:
A) ali- estas tabelvorto.
Se estus tiel, ĝi havus ĉiujn tabelvortajn formojn:
Kies gajno estis tio? Tio estis alies gajno.
Kiel vi faris tion? Mi faris tion aliel.
Kiam vi faros tion? Mi faros tion aliam.
Kie vi faros tion? Mi faros tion alie.
Kien vi iros? Mi iros alien.
Kial vi faris tion? Mi faris tion alial.
Kiom vi laboris? Mi laboris aliom.
Kio estas tio? Tio estas alio.
Kiu estas tiu homo? Tiu homo estas aliu.

Tamen ali- sendube ne estas tabelvorto. Do restas la dua ebleco.

B) ali- ne estas tabelvorto kaj iaj vortoj povas preni la tabelvortajn formojn.
Kies plej bona amiko estas la hundo? La hundo estas la plej bona amiko homes.
Kiel vi kuras? Mi kuras rapidel.
Kiam vi kuras? Mi kuras matenam.
Kie vi estas? Mi estas ĝardene.
Kien vi iras? Mi iras Parizen.
Kial vi krias? Mi krias ĝojal.
Kiom vi laboris? Mi laboris sufiĉom.
Kio okazas? Akcidento okazas.
Kiu venas? Amiku venas.

Tre amuza.

thyrolf (プロフィールを表示) 2017年12月5日 6:32:13

maliam
malies
malial?

hihihi

Metsis (プロフィールを表示) 2017年12月5日 8:50:46

nornen:
Estas du eblecoj:
A) ali- estas tabelvorto.
Se estus tiel, ĝi havus ĉiujn tabelvortajn formojn:
Tamen ali- sendube ne estas tabelvorto. Do restas la dua ebleco.

B) ali- ne estas tabelvorto kaj iaj vortoj povas preni la tabelvortajn formojn.
Estas ankaŭ la tria ebleco:
Kelkaj vortoj havas kelkajn tabelvortajn formojn, ekz. alies. Aŭ ĉu esceptoj estas tute prohibititaj? ridulo.gif

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2017年12月6日 11:35:04

Metsis:
Estas ankaŭ la tria ebleco:
Kelkaj vortoj havas kelkajn tabelvortajn formojn, ekz. alies. Aŭ ĉu esceptoj estas tute prohibititaj? ridulo.gif
Mi pensas, ke la evitoj de esceptoj estas unu el la bazoj de internacia planlingvo. okulumo.gif

先頭にもどる