Meldinger: 33
Språk: Esperanto
Mimich6120 (Å vise profilen) 2017 12 1 10:08:32
Kial ne fari la komencaĵon "otri-" el la hispana samsignifa adjektivo "otro" / "otra"
otriu(jn) = aliulo / iu alia (afero)
otria(jn) = alispeca, alieca
otries = de alia (persono), aliula
otrio(jn) = io alia
otrie(n) = aliloke(n)
otriam = alifoje, aliokaze
otriel = alie, alimaniere
otrial =alikaŭze, ial alia
otriom (da) = alikvante; alia kvanto (da)
"otri-" povas stari por la ideo de "ali-" , samkiel "ĉi-" kaj "neni-" staras por la ideo de "tut-" kaj "ne" respektive.
Kaj "otri-" havas kvar literojn samkiel "neni-".
Kion vi pensas pri ĝi?
Metsis (Å vise profilen) 2017 12 1 12:22:50
Priparolante la tabelvortojn mi havas etan problemon kun la prefikso "ĉi-". Kune kun tabelvorto la prefikso montras iun tutaĵan, ekz. io (nespecifika) → ĉio (la tutaj). Kune kun aliaj vortoj la prefikso montras iun specifikan, ekz. matene (dum iu ajn mateno) → ĉi-matene (la hodiaŭa mateno). La sencoj ŝajnas al mi kontraŭaj.
DuckFiasco (Å vise profilen) 2017 12 1 15:18:21
(Prefikse pri la tabelvorto, oni povas kompreneble diri ĉiumatene)
Metsis (Å vise profilen) 2017 12 3 18:00:41
Meldingen er skjult.
Metsis (Å vise profilen) 2017 12 3 18:04:26
sudanglo (Å vise profilen) 2017 12 4 12:46:28
nornen (Å vise profilen) 2017 12 4 19:54:12
sudanglo:Ies perdo, alies gajno - tiel ĉiam estis kaj neniam estos aliel.Tre amuza kaj interesa ideo.
Estas du eblecoj:
A) ali- estas tabelvorto.
Se estus tiel, ĝi havus ĉiujn tabelvortajn formojn:
Kies gajno estis tio? Tio estis alies gajno.
Kiel vi faris tion? Mi faris tion aliel.
Kiam vi faros tion? Mi faros tion aliam.
Kie vi faros tion? Mi faros tion alie.
Kien vi iros? Mi iros alien.
Kial vi faris tion? Mi faris tion alial.
Kiom vi laboris? Mi laboris aliom.
Kio estas tio? Tio estas alio.
Kiu estas tiu homo? Tiu homo estas aliu.
Tamen ali- sendube ne estas tabelvorto. Do restas la dua ebleco.
B) ali- ne estas tabelvorto kaj iaj vortoj povas preni la tabelvortajn formojn.
Kies plej bona amiko estas la hundo? La hundo estas la plej bona amiko homes.
Kiel vi kuras? Mi kuras rapidel.
Kiam vi kuras? Mi kuras matenam.
Kie vi estas? Mi estas ĝardene.
Kien vi iras? Mi iras Parizen.
Kial vi krias? Mi krias ĝojal.
Kiom vi laboris? Mi laboris sufiĉom.
Kio okazas? Akcidento okazas.
Kiu venas? Amiku venas.
Tre amuza.
thyrolf (Å vise profilen) 2017 12 5 06:32:13
malies
malial?
hihihi
Metsis (Å vise profilen) 2017 12 5 08:50:46
nornen:Estas ankaŭ la tria ebleco:
Estas du eblecoj:
A) ali- estas tabelvorto.
Se estus tiel, ĝi havus ĉiujn tabelvortajn formojn:
Tamen ali- sendube ne estas tabelvorto. Do restas la dua ebleco.
B) ali- ne estas tabelvorto kaj iaj vortoj povas preni la tabelvortajn formojn.
Kelkaj vortoj havas kelkajn tabelvortajn formojn, ekz. alies. Aŭ ĉu esceptoj estas tute prohibititaj?
Kirilo81 (Å vise profilen) 2017 12 6 11:35:04
Metsis:Mi pensas, ke la evitoj de esceptoj estas unu el la bazoj de internacia planlingvo.
Estas ankaŭ la tria ebleco:
Kelkaj vortoj havas kelkajn tabelvortajn formojn, ekz. alies. Aŭ ĉu esceptoj estas tute prohibititaj?