Saluton. Ĉu vi povas lasi min elekti la normalan lingvon?
af Benjamino, 12. jun. 2013
Meddelelser: 43
Sprog: Esperanto
Benjamino (Vise profilen) 12. jun. 2013 12.43.58
Miland:Ĉu Bengaluro havas kvin klubestrojn do? Ĝi devas havi tre aktivan movadon. Domaĝe ke mi ne scipovis Esperanton kiam mi loĝis tie...Benjamino:Ligo al la listo (de lokaj klubestroj, mi supozas) troviĝas sur la ĉefpaĝo.Miland:Kaj kiom da hindoj aniĝas en tiu federacio?Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!
Miland (Vise profilen) 12. jun. 2013 12.47.01
Benjamino:Mi gratulas ilin!Miland:Ĉu Bengaluro havas kvin klubestrojn do? Ĝi devas havi tre aktivan movadon.Benjamino:Ligo al la listo (de lokaj klubestroj, mi supozas) troviĝas sur la ĉefpaĝo.Miland:Kaj kiom da hindoj aniĝas en tiu federacio?Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!
erinja (Vise profilen) 12. jun. 2013 13.35.30
Benjamino:La problemo estas ke via ŝanĝo temas pri idealismo kaj ne pri praktiko. Ĝi temas pri via propra espero anstataŭ pri esperanto. La formo "-io" ja ankaŭ estas laŭfundamenta, ĉar ĝi estas oficialigita de Akademio kies ekziston klare antaŭdiris kaj permesis la Fundamento.Bv. ne konfuziĝi inter "fundamenta" kaj "oficiala"
Oficialaj kaj fundamentaj radikoj ne temas pri la sama afero. Io povas fariĝi oficiala, sed io ne povas fariĝi fundamenta, krom se tio jam ekzistis en la Fundamento de Esperanto.
efilzeo (Vise profilen) 12. jun. 2013 15.15.46
erinja (Vise profilen) 12. jun. 2013 17.03.04
Ĉiukaze mia antaŭa komento plu validas - "fundamenta" ne estas sama afero kiel "oficiala". Estas multaj oficialaj vortoj kiuj troviĝas nenie en la Fundamento. Tiuj vortoj estas oficialaj sed ne fundamentaj. Oni povus tamen diri ke ĉiuj fundamentaj vortoj estas laŭdifine ankaŭ oficialaj.
-end- estas oficiala sufikso kiu ne estas fundamenta
plur/ estas radiko kiu estas oficiala sed ne fundamenta (porinforme, ĝi apartenas al la 4a oficiala aldono - do al la vortlisto kiu oficialiĝis en 1929)
efilzeo (Vise profilen) 12. jun. 2013 18.25.13
JDnDorks (Vise profilen) 12. jun. 2013 18.40.23
Oijos:Kial aŭstralo ne venas de Aŭstralujo!?Aŭstralio estas "novmunda" lando. Ĝi estis kolonio de angloj (kaj aliaj?), do ne estas ujo por nur unu speco.
Benjamino (Vise profilen) 12. jun. 2013 20.08.03
erinja:Mi ne konfuziĝas, nur malkonsentas vian rezonadon. Mi diris ke la vortoj kiel "Francio" kaj "Italio" (ĉu radikoj finantaj en "-io", ĉu kunmetaĵoj kun novaj sufiksoj) estis *laŭ*fundamentaj- t.e. la Fundamento tute permesas ilian aldonon.Benjamino:La problemo estas ke via ŝanĝo temas pri idealismo kaj ne pri praktiko. Ĝi temas pri via propra espero anstataŭ pri esperanto. La formo "-io" ja ankaŭ estas laŭfundamenta, ĉar ĝi estas oficialigita de Akademio kies ekziston klare antaŭdiris kaj permesis la Fundamento.Bv. ne konfuziĝi inter "fundamenta" kaj "oficiala"
La Fundamento diras ke "ia aŭtoritata institucio" (t.e. Akademio) rajtas aldoni vortojn al la Universala Vortaro (kiu konsistigas parton de la Fundamento). Kvankam radikoj en la Fundamento ne tuŝeblas (t.e. ne forigeblas), la Akademio rajtas *aldoni* radikojn al ĝi, kaj jam faris tion naŭfoje en "Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro".
La Fundamento ankaŭ diras ke vortoj povas fariĝi arĥaikaj kaj fali el uzo, kaj tio jam estis preskaŭ okazinta kiam kontraŭinteligentulisma ekstremdekstra movado ekprovis reanimi iliajn kadavrojn pere de reagema interreta instruado, por ke la poemverkistoj ne detruu nian lingvon.
Chainy (Vise profilen) 13. jun. 2013 06.44.13
Benjamino:Por mi la paĝaro estas en stranga, arĥaika dialekto de Esperanto. Ekzemple landoj estas nomiĝintaj "Italujo"n, "Francujo"n, ktp.Arĥaika dialekto? Vi certe troigas, ĉar ambaŭ formoj (-ujo, -io) estas vaste uzataj por landnomoj, kaj plej verŝajne ĉiam estos tiel. Vere ne indas diskuti pri tio ĉi.
erinja (Vise profilen) 13. jun. 2013 13.50.04
Benjamino:La Fundamento ankaŭ diras ke vortoj povas fariĝi arĥaikaj kaj fali el uzo, kaj tio jam estis preskaŭ okazinta kiam kontraŭinteligentulisma ekstremdekstra movado ekprovis reanimi iliajn kadavrojn pere de reagema interreta instruado, por ke la poemverkistoj ne detruu nian lingvon.Ĉu laŭ vi la teamo de lernu.net estas do tiu "kontraŭinteligentulisma ekstremdekstra movado"?