К содержанию

Saluton. Ĉu vi povas lasi min elekti la normalan lingvon?

от Benjamino, 12 июня 2013 г.

Сообщений: 43

Язык: Esperanto

Benjamino (Показать профиль) 12 июня 2013 г., 12:43:58

Miland:
Benjamino:
Miland:
Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..
Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!
Kaj kiom da hindoj aniĝas en tiu federacio?
Ligo al la listo (de lokaj klubestroj, mi supozas) troviĝas sur la ĉefpaĝo.
Ĉu Bengaluro havas kvin klubestrojn do? Ĝi devas havi tre aktivan movadon. Domaĝe ke mi ne scipovis Esperanton kiam mi loĝis tie...

Miland (Показать профиль) 12 июня 2013 г., 12:47:01

Benjamino:
Miland:
Benjamino:
Miland:
Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..
Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!
Kaj kiom da hindoj aniĝas en tiu federacio?
Ligo al la listo (de lokaj klubestroj, mi supozas) troviĝas sur la ĉefpaĝo.
Ĉu Bengaluro havas kvin klubestrojn do? Ĝi devas havi tre aktivan movadon.
Mi gratulas ilin!

erinja (Показать профиль) 12 июня 2013 г., 13:35:30

Benjamino:La problemo estas ke via ŝanĝo temas pri idealismo kaj ne pri praktiko. Ĝi temas pri via propra espero anstataŭ pri esperanto. La formo "-io" ja ankaŭ estas laŭfundamenta, ĉar ĝi estas oficialigita de Akademio kies ekziston klare antaŭdiris kaj permesis la Fundamento.
Bv. ne konfuziĝi inter "fundamenta" kaj "oficiala"

Oficialaj kaj fundamentaj radikoj ne temas pri la sama afero. Io povas fariĝi oficiala, sed io ne povas fariĝi fundamenta, krom se tio jam ekzistis en la Fundamento de Esperanto.

efilzeo (Показать профиль) 12 июня 2013 г., 15:15:46

Kiam vi parolas pri la Fundamento, ĉu vi nur aludas al ĝia vortaro? Ĉar la version kiun mi elŝutis ne parolas pri radikoj.

erinja (Показать профиль) 12 июня 2013 г., 17:03:04

Zamenhof mem ne uzis la vorton "radikoj", laŭ mi. Li parolas ĉiam pri vortoj (eĉ "eg" estus, laŭ li, vorto). Oni povus paroli laŭvole pri "vort-elementoj". Ĉiukaze, la vorto "radiko" estas konvena, sed oni anstataŭu ĝin per sia preferita vorto. En la retpaĝo de la Akademio, oni parolas pri "elementoj".

Ĉiukaze mia antaŭa komento plu validas - "fundamenta" ne estas sama afero kiel "oficiala". Estas multaj oficialaj vortoj kiuj troviĝas nenie en la Fundamento. Tiuj vortoj estas oficialaj sed ne fundamentaj. Oni povus tamen diri ke ĉiuj fundamentaj vortoj estas laŭdifine ankaŭ oficialaj.

-end- estas oficiala sufikso kiu ne estas fundamenta

plur/ estas radiko kiu estas oficiala sed ne fundamenta (porinforme, ĝi apartenas al la 4a oficiala aldono - do al la vortlisto kiu oficialiĝis en 1929)

efilzeo (Показать профиль) 12 июня 2013 г., 18:25:13

En la Fundamento esence mi nur legis pri la enda etiko de Esperantistoj. Ĉu eble ĉi tiuj aliaj aferoj estas en la Unua Libro?

JDnDorks (Показать профиль) 12 июня 2013 г., 18:40:23

Oijos:Kial aŭstralo ne venas de Aŭstralujo!?
Aŭstralio estas "novmunda" lando. Ĝi estis kolonio de angloj (kaj aliaj?), do ne estas ujo por nur unu speco.

Benjamino (Показать профиль) 12 июня 2013 г., 20:08:03

erinja:
Benjamino:La problemo estas ke via ŝanĝo temas pri idealismo kaj ne pri praktiko. Ĝi temas pri via propra espero anstataŭ pri esperanto. La formo "-io" ja ankaŭ estas laŭfundamenta, ĉar ĝi estas oficialigita de Akademio kies ekziston klare antaŭdiris kaj permesis la Fundamento.
Bv. ne konfuziĝi inter "fundamenta" kaj "oficiala"
Mi ne konfuziĝas, nur malkonsentas vian rezonadon. Mi diris ke la vortoj kiel "Francio" kaj "Italio" (ĉu radikoj finantaj en "-io", ĉu kunmetaĵoj kun novaj sufiksoj) estis *laŭ*fundamentaj- t.e. la Fundamento tute permesas ilian aldonon.

La Fundamento diras ke "ia aŭtoritata institucio" (t.e. Akademio) rajtas aldoni vortojn al la Universala Vortaro (kiu konsistigas parton de la Fundamento). Kvankam radikoj en la Fundamento ne tuŝeblas (t.e. ne forigeblas), la Akademio rajtas *aldoni* radikojn al ĝi, kaj jam faris tion naŭfoje en "Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro".

La Fundamento ankaŭ diras ke vortoj povas fariĝi arĥaikaj kaj fali el uzo, kaj tio jam estis preskaŭ okazinta kiam kontraŭinteligentulisma ekstremdekstra movado ekprovis reanimi iliajn kadavrojn pere de reagema interreta instruado, por ke la poemverkistoj ne detruu nian lingvon.

Chainy (Показать профиль) 13 июня 2013 г., 6:44:13

Benjamino:Por mi la paĝaro estas en stranga, arĥaika dialekto de Esperanto. Ekzemple landoj estas nomiĝintaj "Italujo"n, "Francujo"n, ktp.
Arĥaika dialekto? Vi certe troigas, ĉar ambaŭ formoj (-ujo, -io) estas vaste uzataj por landnomoj, kaj plej verŝajne ĉiam estos tiel. Vere ne indas diskuti pri tio ĉi.

erinja (Показать профиль) 13 июня 2013 г., 13:50:04

Benjamino:La Fundamento ankaŭ diras ke vortoj povas fariĝi arĥaikaj kaj fali el uzo, kaj tio jam estis preskaŭ okazinta kiam kontraŭinteligentulisma ekstremdekstra movado ekprovis reanimi iliajn kadavrojn pere de reagema interreta instruado, por ke la poemverkistoj ne detruu nian lingvon.
Ĉu laŭ vi la teamo de lernu.net estas do tiu "kontraŭinteligentulisma ekstremdekstra movado"?

ridego.gif ridego.gif ridego.gif

Наверх