Til indholdet

viando kaj sano

af mathieubriere, 17. jun. 2013

Meddelelser: 26

Sprog: Esperanto

asdfghjk (Vise profilen) 18. jun. 2013 18.06.30

Kiuj diras ke ne manĝi viandon povas esti malbone por la korpo pro la foresto de vitamino B12 kaj laktozo, mi diras al ili ke por akiri laktozon oni povas manĝi sekajn fruktojn kaj por akiri vitaminon B12 oni povas manĝi la fruktojn kaj la vegetaĵojn sen lavi ilin, ĉar ĉi tiu vitamino estas en la grundo kaj trasdoniĝas al la alimentoj ekde la grundo. Bedaŭrinde, la malbona uzo de la grundo aktuale estas destruanta ĉi tiun vitaminon de la grundo. Ankaŭ oni povas manĝi vitaminan komplementon de B12

mathieubriere (Vise profilen) 18. jun. 2013 19.30.06

Ossian27:Mi pensas ke "la ekonomisto" estas britana magazino. Ĉu ĝi ne estas?
Vi pravas, "la ekonomisto" estas britana! Bonvolu senkulpigi min.
Mi tute ne manĝas viandon pro la sufero de la bestoj dum iliaj vivoj. Mi multe interesiĝas pri tiu temo, do, kiam mi legis artikolon pri viando mi decidis traduki ĝin eĉ se ĝi ne temas aparte pri besta sufero .
Ŝajnas ke usonanoj vere tro manĝas da viando... Mi ne scias kial, ĉu usonaj esperantistoj povus klarigi tion?

mathieubriere (Vise profilen) 18. jun. 2013 19.35.07

Kirilo81:
ja ankaŭ tre multaj homoj daŭre fumas, kvankam la damaĝo estas eĉ pli granda kaj la utilo, male al viando, nula.
Fumi ne utilas, tute prave. Sed estas plezuro por kelkaj kaj dependenco por multaj, ĉu ne? Same kiel alcoholo fakte...

Kirilo81 (Vise profilen) 19. jun. 2013 08.59.20

asdfghjk:Kiuj diras ke ne manĝi viandon povas esti malbone por la korpo pro la foresto de vitamino B12 kaj laktozo, mi diras al ili ke por akiri laktozon oni povas manĝi sekajn fruktojn kaj por akiri vitaminon B12 oni povas manĝi la fruktojn kaj la vegetaĵojn sen lavi ilin, ĉar ĉi tiu vitamino estas en la grundo kaj trasdoniĝas al la alimentoj ekde la grundo. Bedaŭrinde, la malbona uzo de la grundo aktuale estas destruanta ĉi tiun vitaminon de la grundo. Ankaŭ oni povas manĝi vitaminan komplementon de B12
Mi nenie legis, ke oni bezonas laktozon. Fakte ja ĉ. 60-80% de la plenkreskaj homoj (preskaŭ ĉiuj homoj ekster Eŭropo) ne povas ĝin digesti, do ĝi ne povas esti tiom nepra.

Rilate la vitaminon B12 veganoj ja devus suferi mankon, sed fakte ĝis nun oni ne povis diagnozi eĉ unu okazon de avitaminozo ĉe homo pro ties veganismo. Oni ne povas tion klarigi ĝis nun, sed veganoj, vegetaranoj kaj viandomanĝantoj havas la saman elcentaĵon de B12-mankomalsanoj.

raffadalbo (Vise profilen) 19. jun. 2013 20.19.34

Mi trovas la veganojn tro ekstremaj, sed mi aprobas la vegetarulojn.
Tamen, mi ankaŭ konsentas kun:

goli:mi manĝos viandon, ĉar ĝi estas bongusta
Do, kiel kunmeti du asertojn tiel kontraŭajn?

Mi prenis simplan decidon: mi manĝas viandon, sed ne kutime - averaĝe unufoje dum du-tri tagoj.

Ne estas filozofe forte - sed praktike.

Kion vi opinias pri tio? ridulo.gif

dobri (Vise profilen) 19. jun. 2013 20.37.35

raffadalbo:Kion vi opinias pri tio? ridulo.gif
Mi konsentas kun vi. Se mi havas viandon, tiam mi manĝas ĝin, se mia edzino proponos al mi senviandan manĝaĵon, tiam mi ankaŭ manĝas ĝin.
Mi tute ne zorgas pri diversaj opinioj rilate senvianda manĝado.

Kirilo81 (Vise profilen) 20. jun. 2013 09.19.25

raffadalbo:Mi trovas la veganojn tro ekstremaj, sed mi aprobas la vegetarulojn.
Mi ne komprenas, kio estas ekstrema en la sinteno (provi) rezigni pri bestaj produktoj, precipe se oni scias, sub kiaj kondiĉoj ili kutime estas produktataj.
Aliflanke, el etika vidpunkto la diferenco inter vegetaranoj kaj viandmanĝantoj estas malgranda, miaopinie.

efilzeo (Vise profilen) 20. jun. 2013 09.58.42

Kirilo81:
Aliflanke, el etika vidpunkto la diferenco inter vegetaranoj kaj viandmanĝantoj estas malgranda, miaopinie.
Mi ne scias pri lakto ĉar ĝi ne multe plaĉas al mi sed ĉeestas multaj ovoj bonproduktataj. Mi manĝas multajn ovojn kaj de miaj kokinoj kaj de aliaj.

Nur bezonas kontroli la unuan numbron sur la ovo (en Eŭropo, mi ne scias aliloke).

0 = kokinoj vivantaj bonege
1 = kokinoj vivantaj bone
2 = kokinoj vivantaj sen kaĝoj sed fermitaj en kabanegoj.
3 = kokinoj vivantaj en kaĝoj.

yyaann (Vise profilen) 20. jun. 2013 10.02.47

Kirilo81:
raffadalbo:Mi trovas la veganojn tro ekstremaj, sed mi aprobas la vegetarulojn.
Mi ne komprenas, kio estas ekstrema en la sinteno (provi) rezigni pri bestaj produktoj, precipe se oni scias, sub kiaj kondiĉoj ili kutime estas produktataj.
Eble kio aspektas ekstrema, tio estas la ŝanĝo en la manĝkutimoj, kiun ŝajnas postuli senbestaĵismiĝo, almenaŭ el bestaĵmanĝemula vidpunkto.

Kirilo81 (Vise profilen) 20. jun. 2013 10.27.30

efilzeo:Mi ne scias pri lakto ĉar ĝi ne multe plaĉas al mi sed ĉeestas multaj ovoj bonproduktataj. Mi manĝas multajn ovojn kaj de miaj kokinoj kaj de aliaj.

Nur bezonas kontroli la unuan numbron sur la ovo (en Eŭropo, mi ne scias aliloke).

0 = kokinoj vivantaj bonege
1 = kokinoj vivantaj bone
2 = kokinoj vivantaj sen kaĝoj sed fermitaj en kabanegoj.
3 = kokinoj vivantaj en kaĝoj.
Nu, "bonege" estas difino fleksebla: Ankaŭ kokoj* en biologia produktado de ovoj vivas en grupo de, se mi bone memoras, ĝis 399 bestoj. Tio estas dekoble pli ol en la naturo. Do eĉ la sigelo "biologia/ekologia" ofte ne garantias bonan vivon al la bestoj.

*Aŭ pli precze kokinoj, la virkokojn oni ja tuj post la eloviĝo mortigas - ĝuste pro tio mi parolas pri malgranda etika diferenco inter viandmanĝantoj kaj vegetaranoj, ankaŭ por ĉi-lastaj bestoj suferas (bovidoj forprenataj al siaj patrinoj) aŭ mortas (virkokidoj).

Sed mi ne plu argumentu, mi ja neniun volas varbi. Ĉiu faru sian decidon, se nur sur bazo de la faktoj.

Tilbage til start