viando kaj sano
de mathieubriere, 17 iunie 2013
Contribuții/Mesaje: 26
Limbă: Esperanto
asdfghjk (Arată profil) 18 iunie 2013, 18:06:30
mathieubriere (Arată profil) 18 iunie 2013, 19:30:06
Ossian27:Mi pensas ke "la ekonomisto" estas britana magazino. Ĉu ĝi ne estas?Vi pravas, "la ekonomisto" estas britana! Bonvolu senkulpigi min.
Mi tute ne manĝas viandon pro la sufero de la bestoj dum iliaj vivoj. Mi multe interesiĝas pri tiu temo, do, kiam mi legis artikolon pri viando mi decidis traduki ĝin eĉ se ĝi ne temas aparte pri besta sufero .
Ŝajnas ke usonanoj vere tro manĝas da viando... Mi ne scias kial, ĉu usonaj esperantistoj povus klarigi tion?
mathieubriere (Arată profil) 18 iunie 2013, 19:35:07
Kirilo81:Fumi ne utilas, tute prave. Sed estas plezuro por kelkaj kaj dependenco por multaj, ĉu ne? Same kiel alcoholo fakte...
ja ankaŭ tre multaj homoj daŭre fumas, kvankam la damaĝo estas eĉ pli granda kaj la utilo, male al viando, nula.
Kirilo81 (Arată profil) 19 iunie 2013, 08:59:20
asdfghjk:Kiuj diras ke ne manĝi viandon povas esti malbone por la korpo pro la foresto de vitamino B12 kaj laktozo, mi diras al ili ke por akiri laktozon oni povas manĝi sekajn fruktojn kaj por akiri vitaminon B12 oni povas manĝi la fruktojn kaj la vegetaĵojn sen lavi ilin, ĉar ĉi tiu vitamino estas en la grundo kaj trasdoniĝas al la alimentoj ekde la grundo. Bedaŭrinde, la malbona uzo de la grundo aktuale estas destruanta ĉi tiun vitaminon de la grundo. Ankaŭ oni povas manĝi vitaminan komplementon de B12Mi nenie legis, ke oni bezonas laktozon. Fakte ja ĉ. 60-80% de la plenkreskaj homoj (preskaŭ ĉiuj homoj ekster Eŭropo) ne povas ĝin digesti, do ĝi ne povas esti tiom nepra.
Rilate la vitaminon B12 veganoj ja devus suferi mankon, sed fakte ĝis nun oni ne povis diagnozi eĉ unu okazon de avitaminozo ĉe homo pro ties veganismo. Oni ne povas tion klarigi ĝis nun, sed veganoj, vegetaranoj kaj viandomanĝantoj havas la saman elcentaĵon de B12-mankomalsanoj.
raffadalbo (Arată profil) 19 iunie 2013, 20:19:34
Tamen, mi ankaŭ konsentas kun:
goli:mi manĝos viandon, ĉar ĝi estas bongustaDo, kiel kunmeti du asertojn tiel kontraŭajn?
Mi prenis simplan decidon: mi manĝas viandon, sed ne kutime - averaĝe unufoje dum du-tri tagoj.
Ne estas filozofe forte - sed praktike.
Kion vi opinias pri tio?
dobri (Arată profil) 19 iunie 2013, 20:37:35
raffadalbo:Kion vi opinias pri tio?Mi konsentas kun vi. Se mi havas viandon, tiam mi manĝas ĝin, se mia edzino proponos al mi senviandan manĝaĵon, tiam mi ankaŭ manĝas ĝin.
Mi tute ne zorgas pri diversaj opinioj rilate senvianda manĝado.
Kirilo81 (Arată profil) 20 iunie 2013, 09:19:25
raffadalbo:Mi trovas la veganojn tro ekstremaj, sed mi aprobas la vegetarulojn.Mi ne komprenas, kio estas ekstrema en la sinteno (provi) rezigni pri bestaj produktoj, precipe se oni scias, sub kiaj kondiĉoj ili kutime estas produktataj.
Aliflanke, el etika vidpunkto la diferenco inter vegetaranoj kaj viandmanĝantoj estas malgranda, miaopinie.
efilzeo (Arată profil) 20 iunie 2013, 09:58:42
Kirilo81:Mi ne scias pri lakto ĉar ĝi ne multe plaĉas al mi sed ĉeestas multaj ovoj bonproduktataj. Mi manĝas multajn ovojn kaj de miaj kokinoj kaj de aliaj.
Aliflanke, el etika vidpunkto la diferenco inter vegetaranoj kaj viandmanĝantoj estas malgranda, miaopinie.
Nur bezonas kontroli la unuan numbron sur la ovo (en Eŭropo, mi ne scias aliloke).
0 = kokinoj vivantaj bonege
1 = kokinoj vivantaj bone
2 = kokinoj vivantaj sen kaĝoj sed fermitaj en kabanegoj.
3 = kokinoj vivantaj en kaĝoj.
yyaann (Arată profil) 20 iunie 2013, 10:02:47
Kirilo81:Eble kio aspektas ekstrema, tio estas la ŝanĝo en la manĝkutimoj, kiun ŝajnas postuli senbestaĵismiĝo, almenaŭ el bestaĵmanĝemula vidpunkto.raffadalbo:Mi trovas la veganojn tro ekstremaj, sed mi aprobas la vegetarulojn.Mi ne komprenas, kio estas ekstrema en la sinteno (provi) rezigni pri bestaj produktoj, precipe se oni scias, sub kiaj kondiĉoj ili kutime estas produktataj.
Kirilo81 (Arată profil) 20 iunie 2013, 10:27:30
efilzeo:Mi ne scias pri lakto ĉar ĝi ne multe plaĉas al mi sed ĉeestas multaj ovoj bonproduktataj. Mi manĝas multajn ovojn kaj de miaj kokinoj kaj de aliaj.Nu, "bonege" estas difino fleksebla: Ankaŭ kokoj* en biologia produktado de ovoj vivas en grupo de, se mi bone memoras, ĝis 399 bestoj. Tio estas dekoble pli ol en la naturo. Do eĉ la sigelo "biologia/ekologia" ofte ne garantias bonan vivon al la bestoj.
Nur bezonas kontroli la unuan numbron sur la ovo (en Eŭropo, mi ne scias aliloke).
0 = kokinoj vivantaj bonege
1 = kokinoj vivantaj bone
2 = kokinoj vivantaj sen kaĝoj sed fermitaj en kabanegoj.
3 = kokinoj vivantaj en kaĝoj.
*Aŭ pli precze kokinoj, la virkokojn oni ja tuj post la eloviĝo mortigas - ĝuste pro tio mi parolas pri malgranda etika diferenco inter viandmanĝantoj kaj vegetaranoj, ankaŭ por ĉi-lastaj bestoj suferas (bovidoj forprenataj al siaj patrinoj) aŭ mortas (virkokidoj).
Sed mi ne plu argumentu, mi ja neniun volas varbi. Ĉiu faru sian decidon, se nur sur bazo de la faktoj.