viando kaj sano
от mathieubriere, 17 юни 2013
Съобщения: 26
Език: Esperanto
mathieubriere (Покажи профила) 17 юни 2013, 19:19:11
"Dubinda privilegio.
Manĝi viandon estas evitinda privilegio. En Usono, oni konsumas tion averaĝe duoble ol en Ĉinio kaj sesoble ol en Afriko. Sed, ĉu la Usonanoj pli bone sanas pro tio? Ne, se oni fidas freŝdatan studaĵon publikigita en la magazino "Times".
Vegetaranoj kaj vegetalismanoj havus malpli dudek procentojn da riskoj morti ol aliuloj, laŭ la usona medicina asocio.
Aliaj studaĵoj jam estis antaŭe elmontrinta ke viando kunligas sanajn problemojn -koratako, kancero- kiuj mortigus 1.3 milionoj da Usonanoj jare."
goli (Покажи профила) 17 юни 2013, 21:02:44
Oijos (Покажи профила) 17 юни 2013, 21:54:36
Benjamino (Покажи профила) 18 юни 2013, 00:32:30
Oijos:Se mia probableca elcento de morto malpliiĝas 20 %, ĝi ankoraŭ estas 100!!hahaha
Ossian27 (Покажи профила) 18 юни 2013, 02:44:40
darkweasel (Покажи профила) 18 юни 2013, 12:04:16
Oijos:Se mia probableca elcento de morto malpliiĝas 20 %, ĝi ankoraŭ estas 100!!Jes ja. Ĉu prefere havi longan, malagrablan, ĉar senviandan, vivon, aŭ malpli longan, pli agrablan vivon, en kiu oni manĝas viandon?
Evidente plej bone tiurilate statas tiuj, kiuj viandon ĉiuokaze ne trovas bongusta. Mi persone ne trovas plej multajn legomojn bongustaj.
Kirilo81 (Покажи профила) 18 юни 2013, 14:14:04
darkweasel:Ĉu prefere havi longan, malagrablan, ĉar senviandan, vivon, aŭ malpli longan, pli agrablan vivon, en kiu oni manĝas viandon?Ĉu ne gravas ankaŭ, ke la bestoj manĝotaj havas mallongan, tre malagrablan vivon?
Ĉiuokaze, ke viando estas malsalubra, ne estas novaĵo. La plimulto de la homoj simple ignoras tion, ja ankaŭ tre multaj homoj daŭre fumas, kvankam la damaĝo estas eĉ pli granda kaj la utilo, male al viando, nula.
darkweasel (Покажи профила) 18 юни 2013, 14:19:19
Kirilo81:Kelkaj tion havas, sed ja ekzistas ankaŭ ne-amasa bestotenado, en kiu la bestoj estas traktataj bone. Evidente kontraŭ amasa bestotenado indas fari leĝojn kaj alimaniere batali, ĉar tio ja estas kruela.
Ĉu ne gravas ankaŭ, ke la bestoj manĝotaj havas mallongan, tre malagrablan vivon?
Mi ne pensas, ke estas ĝenerale kruele manĝi viandon. Tia estas la naturo: iuj specioj manĝas aliajn, kial estu ni escepto kaj arte limigu niajn manĝaĵojn, kvankam niaj dentoj, stomako kaj gusto estas adaptitaj ankaŭ al bestomanĝado?
Kirilo81 (Покажи профила) 18 юни 2013, 15:04:00
darkweasel:Mi ne pensas, ke estas ĝenerale kruele manĝi viandon. Tia estas la naturo: iuj specioj manĝas aliajn, kial estu ni escepto kaj arte limigu niajn manĝaĵojn, kvankam niaj dentoj, stomako kaj gusto estas adaptitaj ankaŭ al bestomanĝado?Ĉar ni povas, alie ol bestoj, fari etikajn decidojn.
Tamen mi konsentas ĝenerale kun vi. Mi mem longe manĝis viandon, poste elektis vegetaran kaj finfine veganan vivmanierojn, sed neniel kondamnas nek malalte estimas homojn, kiuj elektis alie.
efilzeo (Покажи профила) 18 юни 2013, 16:31:22
Mi ne scias ĉu la motivo estas ĉi tiu, tamen mi ne plu manĝas viandon el ĉirkaŭ 7/8 monatoj kaj mi neniam vomis ĝis nun, mi sentas min ege pli malpeza kaj miaj analizoj estas perfektaj (neniam estis ĉi tia).