본문으로

viando kaj sano

글쓴이: mathieubriere, 2013년 6월 17일

글: 26

언어: Esperanto

mathieubriere (프로필 보기) 2013년 6월 17일 오후 7:19:11

Saluton al ĉiuj! Jen propra traduko de artikolo de "la ekonomisto", usona magazino, pri ligo inter viando kaj sano. Kion vi opinias pri tio?

"Dubinda privilegio.
Manĝi viandon estas evitinda privilegio. En Usono, oni konsumas tion averaĝe duoble ol en Ĉinio kaj sesoble ol en Afriko. Sed, ĉu la Usonanoj pli bone sanas pro tio? Ne, se oni fidas freŝdatan studaĵon publikigita en la magazino "Times".
Vegetaranoj kaj vegetalismanoj havus malpli dudek procentojn da riskoj morti ol aliuloj, laŭ la usona medicina asocio.
Aliaj studaĵoj jam estis antaŭe elmontrinta ke viando kunligas sanajn problemojn -koratako, kancero- kiuj mortigus 1.3 milionoj da Usonanoj jare."

goli (프로필 보기) 2013년 6월 17일 오후 9:02:44

Ĉiaokaze, mi manĝos viandon, ĉar ĝi estas bongusta ridulo.gif

Oijos (프로필 보기) 2013년 6월 17일 오후 9:54:36

Se mia probableca elcento de morto malpliiĝas 20 %, ĝi ankoraŭ estas 100!!

Benjamino (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 12:32:30

Oijos:Se mia probableca elcento de morto malpliiĝas 20 %, ĝi ankoraŭ estas 100!!
hahaha ridulo.gif

Ossian27 (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오전 2:44:40

Mi pensas ke "la ekonomisto" estas britana magazino. Ĉu ĝi ne estas?

darkweasel (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오후 12:04:16

Oijos:Se mia probableca elcento de morto malpliiĝas 20 %, ĝi ankoraŭ estas 100!!
Jes ja. Ĉu prefere havi longan, malagrablan, ĉar senviandan, vivon, aŭ malpli longan, pli agrablan vivon, en kiu oni manĝas viandon?

Evidente plej bone tiurilate statas tiuj, kiuj viandon ĉiuokaze ne trovas bongusta. Mi persone ne trovas plej multajn legomojn bongustaj.

Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오후 2:14:04

darkweasel:Ĉu prefere havi longan, malagrablan, ĉar senviandan, vivon, aŭ malpli longan, pli agrablan vivon, en kiu oni manĝas viandon?
Ĉu ne gravas ankaŭ, ke la bestoj manĝotaj havas mallongan, tre malagrablan vivon?

Ĉiuokaze, ke viando estas malsalubra, ne estas novaĵo. La plimulto de la homoj simple ignoras tion, ja ankaŭ tre multaj homoj daŭre fumas, kvankam la damaĝo estas eĉ pli granda kaj la utilo, male al viando, nula.

darkweasel (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오후 2:19:19

Kirilo81:
Ĉu ne gravas ankaŭ, ke la bestoj manĝotaj havas mallongan, tre malagrablan vivon?
Kelkaj tion havas, sed ja ekzistas ankaŭ ne-amasa bestotenado, en kiu la bestoj estas traktataj bone. Evidente kontraŭ amasa bestotenado indas fari leĝojn kaj alimaniere batali, ĉar tio ja estas kruela.

Mi ne pensas, ke estas ĝenerale kruele manĝi viandon. Tia estas la naturo: iuj specioj manĝas aliajn, kial estu ni escepto kaj arte limigu niajn manĝaĵojn, kvankam niaj dentoj, stomako kaj gusto estas adaptitaj ankaŭ al bestomanĝado?

Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오후 3:04:00

darkweasel:Mi ne pensas, ke estas ĝenerale kruele manĝi viandon. Tia estas la naturo: iuj specioj manĝas aliajn, kial estu ni escepto kaj arte limigu niajn manĝaĵojn, kvankam niaj dentoj, stomako kaj gusto estas adaptitaj ankaŭ al bestomanĝado?
Ĉar ni povas, alie ol bestoj, fari etikajn decidojn.
Tamen mi konsentas ĝenerale kun vi. Mi mem longe manĝis viandon, poste elektis vegetaran kaj finfine veganan vivmanierojn, sed neniel kondamnas nek malalte estimas homojn, kiuj elektis alie.

efilzeo (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오후 4:31:22

Mi ofte suferis kun mia stomako dum mia adolesko, mi ofte vomis kaj ofte malbone fartadis. Mi ne scias kial, sed mia stomako estas malpli forta ol la normo, ĉar kiam aliuloj vomas, ili ĝenerale post unu horo bonfartas, dum kiam mi vomas mi malbonfartas eĉ 6 aŭ 7 horoj.

Mi ne scias ĉu la motivo estas ĉi tiu, tamen mi ne plu manĝas viandon el ĉirkaŭ 7/8 monatoj kaj mi neniam vomis ĝis nun, mi sentas min ege pli malpeza kaj miaj analizoj estas perfektaj (neniam estis ĉi tia).

다시 위로