"Rapido"
글쓴이: LaStranga, 2013년 6월 18일
글: 4
언어: Esperanto
LaStranga (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오후 9:17:38
"Facileco" ne "facilo".
"Moleco" ne "molo".
Pro kio la vortaro diras "rapido" estas korekta?
Benjamino (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오후 9:21:55
redakto: laŭ ReVo, rapido signifas precizan fizikan kvanton de rapideco, kiu pli ĝenerale signifas kvaliton de io rapida. laŭ mia malgranda sperto tamen, la du vortoj estas interŝanĝeblaj.
Francestral (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오후 9:31:23
Rapido povas esti granda aŭ malgranda.
Rapideco estas granda rapido.
Vidu PMEG 38.2.8. EC --- Mezuroj.
LaStranga (프로필 보기) 2013년 6월 18일 오후 9:36:40
Francestral:Rapido kaj rapideco ne estas samsignifaj.Dankon! Kaj dankon al Ben ankaŭ por respondis.
Rapido povas esti granda aŭ malgranda.
Rapideco estas granda rapido.
Vidu PMEG 38.2.8. EC --- Mezuroj.