去目錄頁

"Rapido"

从 LaStranga, 2013年6月18日

讯息: 4

语言: Esperanto

LaStranga (显示个人资料) 2013年6月18日下午9:17:38

Mi ne komprenas kial "rapido" estas unu vorto. Ĉu ĝi malsama de "rapideco"?

"Facileco" ne "facilo".
"Moleco" ne "molo".

Pro kio la vortaro diras "rapido" estas korekta?

Benjamino (显示个人资料) 2013年6月18日下午9:21:55

ĉar tian sencon oni jam kutimas uzi kaj koni. nia lingvo ne estas tute logika, nur relative facila.

redakto: laŭ ReVo, rapido signifas precizan fizikan kvanton de rapideco, kiu pli ĝenerale signifas kvaliton de io rapida. laŭ mia malgranda sperto tamen, la du vortoj estas interŝanĝeblaj.

Francestral (显示个人资料) 2013年6月18日下午9:31:23

Rapido kaj rapideco ne estas samsignifaj.
Rapido povas esti granda aŭ malgranda.
Rapideco estas granda rapido.

Vidu PMEG 38.2.8. EC --- Mezuroj.

LaStranga (显示个人资料) 2013年6月18日下午9:36:40

Francestral:Rapido kaj rapideco ne estas samsignifaj.
Rapido povas esti granda aŭ malgranda.
Rapideco estas granda rapido.

Vidu PMEG 38.2.8. EC --- Mezuroj.
Dankon! Kaj dankon al Ben ankaŭ por respondis.

回到上端