Naar de inhoud

[Hispana] Kiel prononci "ll" kaj "g"

door Dakila_Sidhi, 21 juni 2013

Berichten: 9

Taal: Esperanto

Dakila_Sidhi (Profiel tonen) 21 juni 2013 12:33:38

Saluton karaj samideanoj ridulo.gif

Mi eklernis mem-stude la Hispanan sed mi ne jam ellernis la prononcado. Do kiel oni ĝuste prononcas ĉi tiujn literojn?

Kiel oni prononcas la literon “ll”? Ĉu mi rajtas nur prononci ĝin kiel la esperanta “j”? Ĉu ĝi estas kiel “ĝ”? Eble kiel “lj”? Ĉar por la filipinaj vortoj kiuj devenas de la Hispana, ili prononciĝas kiel “llj”, ekzemple “silla” estas prononcata kiel “sil-lja”.

Kio se “g”? Nun mi prononcas ĝin kiel la esperanta “ĥ”. Ĉu ili samas? Kiel malsamas? Kiel ĝuste prononci ilin?

Antaŭdankon

novatago (Profiel tonen) 21 juni 2013 13:24:31

Dakila_Sidhi:Kiel oni prononcas la literon “ll”? Ĉu mi rajtas nur prononci ĝin kiel la esperanta “j”? Ĉu ĝi estas kiel “ĝ”? Eble kiel “lj”? Ĉar por la filipinaj vortoj kiuj devenas de la Hispana, ili prononciĝas kiel “llj”, ekzemple “silla” estas prononcata kiel “sil-lja”.

Kio se “g”? Nun mi prononcas ĝin kiel la esperanta “ĥ”. Ĉu ili samas? Kiel malsamas? Kiel ĝuste prononci ilin?

Antaŭdankon
La literon g en la hispana estas elparolata kiel Esperanta "ĥ" en ge kaj gi, sed en ga gue gui go gu güe kaj güi estas elparolata kiel en Esperanto estas ga ge gi go gu gŭe kaj gŭi.

La litero "ll" estas tre simila al la Esperanta "j". Tamen la Esperanta "j" estas mallonga i kaj la hispana "ll" ne estas ĝuste tio. Oni povas diri ke se oni elparolas esperante "ja" oni devas fari kvazaŭ "j" kaj "a" estus sendependaj sonoj. Tamen, en la hispana "lla" ne estas tiu sendependeco, same kiel, ekzemple, ne estas inter la konsonanto kaj la vokalo en "pa", "da", "ba" kaj similaj.

Mi pensas ke se vi praktikas dirante "jajajajajaja..." tre rapide, vi aŭdos, kaj sentos kiel oni devas elparoli "lla"-n en la hispana.

Neniam elparolu "ll" kiel Esperanta "ĝ".

Ĝis, Novatago.

Polyglot (Profiel tonen) 21 juni 2013 13:55:07

Mi estas sudamerika (Urugvajo) kaj mi prononcas "ll" kiel esperanta "ĵ". Ĝi ne estas eraro, ĝi estas alia prononcmaniero ridulo.gif En Argentino, oni prononcas "ll" kiel "ŝ". Sed la korekta prononco en neŭtrala hispana lingvo estas kiel "j".

x1004 (Profiel tonen) 21 juni 2013 15:19:25

Polyglot:Mi estas sudamerika (Urugvajo) kaj mi prononcas "ll" kiel esperanta "ĵ". Ĝi ne estas eraro, ĝi estas alia prononcmaniero ridulo.gif En Argentino, oni prononcas "ll" kiel "ŝ". Sed la korekta prononco en neŭtrala hispana lingvo estas kiel "j".
Do, "la silla" vi prononcas "la ŝiĵa"? Tre interese.

Amike
J.W.

Dakila_Sidhi (Profiel tonen) 22 juni 2013 03:12:16

Dankon Novatago.
Do kiel mi komprenis pro via ekspliko, la "ll" estas sama kun la esperanta "j" kaj angla "y" se ili estas elparolita pli longa. Ĉu ne?
Kaj la "g" ja estas sama kun la esperanta "ĥ", sed esperanta "g" en aliaj literumoj.

skryptor (Profiel tonen) 22 juni 2013 04:08:36

La prononco de la hispana ŝanĝas en la diversaj regionoj. Mi rekomendas serĉi en la Vikipedio pri la hispana lingvo kaj la prononco.

Mi pensas ke la sono de hispana ll estas iom pli "forta" ol la esperanta j. Per ĉi tiu signo oni priskribas la sonon laŭ la internacia fonetika alfabeto: /ʝ/.

Jen vi povas legi pri la hispana fonologio:

Vikipedia artikolo pri la hispana lingvo (hispane)

Dakila_Sidhi (Profiel tonen) 22 juni 2013 07:46:32

Polyglot:Mi estas sudamerika (Urugvajo) kaj mi prononcas "ll" kiel esperanta "ĵ". Ĝi ne estas eraro, ĝi estas alia prononcmaniero ridulo.gif En Argentino, oni prononcas "ll" kiel "ŝ". Sed la korekta prononco en neŭtrala hispana lingvo estas kiel "j".
skryptor:La prononco de la hispana ŝanĝas en la diversaj regionoj. Mi rekomendas serĉi en la Vikipedio pri la hispana lingvo kaj la prononco.
Jes lingvoj havas dialektajn diferencojn. Sed ĉiuj ankoraŭ ĝustas ĉar tiu nur signifas ke ili malsamas, ne malĝustas.
Almenaŭ estas la norma lingvo por ĉiuj da parolantoj ĝuste kompreni unu la aliajn.

skryptor:Mi pensas ke la sono de hispana ll estas iom pli "forta" ol la esperanta j. Per ĉi tiu signo oni priskribas la sonon laŭ la internacia fonetika alfabeto: /ʝ/.
Jen vi povas legi pri la hispana fonologio:
Vikipedia artikolo pri la hispana lingvo (hispane)
Hhmm do ĉu la malsameco estas pli ol nur la longeco?

novatago (Profiel tonen) 22 juni 2013 08:52:53

Dakila_Sidhi:Hhmm do ĉu la malsameco estas pli ol nur la longeco?
Mi komprenas ke vi volas havi tre bonan elparolon de la hispana. Sed mi dirus ke post la eksplikoj jam donitaj, nur helpos al vi aŭskulti la hispanan lingvon. La gugla tradukilo legas laŭtvoĉe kaj elparolas ĝuste la "elle"-on.

En Hispanio, estas riogiono aŭ eble regionoj, kie oni elparolas ĝin, tute same al Esperanta "j". Do, ne tropensu la aferon, la malsameco estas tre tre malgranda, simple aŭskultu la lingvon.

Fakte, la angla vorto "yes", se mi ne eraras, sonas same al Esperanta "jes". Mi ĉiam diris en ambaŭ lingvoj "lles" kaj neniu mortigis min. Almenaŭ, ĝis nun.

Ĝis, Novatago.

Heliogabalus (Profiel tonen) 28 juni 2013 03:07:32

x1004:
Polyglot:Mi estas sudamerika (Urugvajo) kaj mi prononcas "ll" kiel esperanta "ĵ". Ĝi ne estas eraro, ĝi estas alia prononcmaniero ridulo.gif En Argentino, oni prononcas "ll" kiel "ŝ". Sed la korekta prononco en neŭtrala hispana lingvo estas kiel "j".
Do, "la silla" vi prononcas "la ŝiĵa"? Tre interese.

Amike
J.W.
Fakte, ili prononcas "la siĵa", mi prononcas preskaŭ kiel: "la sija"

Terug naar boven