Skip to the content

Kion vi manĝis?

by StephaSport, November 7, 2007

Messages: 54

Language: Esperanto

Jasminka (User's profile) November 20, 2007, 10:20:01 PM

Terurĉjo:Ankaŭ mi ne scias, kiel nomi tiujn pelmenegojn, sed mi decidis ekvidi, ĉu ekzistas en Esperanto la vorto "manto".
Jasminka, vidu, kion mi trovis. Ĝi estas manto:
Mi scias! rideto.gif Ĝuste pro tio mi aldonis rusan nomon de la plado. rideto.gif Sed tamen estas amuze.

NORDULINO (User's profile) November 20, 2007, 11:51:49 PM

Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.
Kara Mielo! Se tion vi manĝas ekzemple estas terpompureo, ĉu vi ne manĝas ĝin KUN kolbaso anstataŭ PER? Amike Nordulino, kiu estas fiŝaĵomanĝanto.

billpatt1942 (User's profile) November 21, 2007, 6:20:09 PM

Hodiaŭ, ĉe oficejo, mi manĝis lunĉon. Jen: Sandviĉo kiu enhavis muelitajn arakidojn kaj marmeladon; du bolitajn ovojn; kaj tri pecojn da celerio. Ĝis nun, mi havas sed ne manĝis la bananon.

Mi eksciis kiel oni (kiel eble kara Mielo) mangus supon per kolbaso. Oni nur borus tra la kolbaso, krei pajlon. Tro vigle! okulumo.gif

Mielo (User's profile) November 21, 2007, 7:30:21 PM

Terurĉjo:
Mielo:Terurĉjo !!!!! lango.gif Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.
Kaj per tranĉilo, per forko, per kulero. Kaj per mano(mane) kaj ne per piedo. rido.gif
Sed estas supo en pano.
Se diri tute serioze, oni NUTRAS SIN per kolbaso, per pano aŭ per salato, dume oni manĝas kolbason, panon aŭ salaton!
Mielo, kara, vi sendube plenrajtas manĝi per kolbaso. zam2.gif
Terurĉjo !!! rido.gif Mi ne manĝas per kolbaso. Mi manĝas la terpomon ne sole, sed per kolbaso. Mi ne manĝas nur la terpomon, se mi manĝas ankaŭ kolbason. Ĉu estas bone ? Ĉu vi ne uzas jen tiel ruse jen tiel ?

Kara Terurĉjo, ĉu vi konas ankoraŭ tiajn simbolojn ? zam2.gif Kie mi povos trovi ilin ? Al mi plaĉas. rideto.gif

Mielo (User's profile) November 21, 2007, 7:35:03 PM

Terurĉjo:
Mielo:Kio estas la pelmena kaj la simika ?
Pelmenoj estas rusa popola manĝaĵo, multe simila al italaj ravioloj.
Ili fariĝas el pasto kaj muelita viando interne.
Simika estas mia eraro. Mi mistajpis la vorton "simika" anstataŭ "simila" kaj ne atentis pri erar-tajpita litero.
Dankon ! Ĉu ĝi estas simila al "gnochi" ? Kvankam, en la gnoĉi estas nenio.

Mielo (User's profile) November 21, 2007, 7:40:32 PM

NORDULINO:
Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.
Kara Mielo! Se tion vi manĝas ekzemple estas terpompureo, ĉu vi ne manĝas ĝin KUN kolbaso anstataŭ PER? Amike Nordulino, kiu estas fiŝaĵomanĝanto.
Saluton kara Nordulino ! rideto.gif
Ni uzas la prepozicion "kun" tiam, se ni faras ion kun iu, kun viva perosono, ĉu ne ?
La kolbaso ne estas ilo, sed ĝi estas kompletiga manĝajo. Mi bedaŭras, ke neniu komprenas min.

Mielo (User's profile) November 21, 2007, 7:51:34 PM

billpatt1942:Hodiaŭ, ĉe oficejo, mi manĝis lunĉon. Jen: Sandviĉo kiu enhavis muelitajn arakidojn kaj marmeladon; du bolitajn ovojn; kaj tri pecojn da celerio. Ĝis nun, mi havas sed ne manĝis la bananon.

Mi eksciis kiel oni (kiel eble kara Mielo) mangus supon per kolbaso. Oni nur borus tra la kolbaso, krei pajlon. Tro vigle! okulumo.gif
Kara Billpatt, vi manĝas sane.
Sed !!! Ne !!!! rido.gif Mi ne uzas kolbason anstataŭ manĝiloj.
Nu, mi rezignas. rido.gif

Mi uzas tiujn:

donmiguel (User's profile) November 22, 2007, 9:53:16 PM

mi manĝis tranĉaĵon de pano superbakita kun fromaĝo. (Mi ne volis preni lazanojn)

annadahlqvist (User's profile) November 23, 2007, 10:37:32 AM

mi manĝis panon kun "printempcepo", salo kaj linoleon. Mi ankaŭ manĝis "mussli"(vorto en esperanto?) kun sojmelko kaj trinkis kafon (kun "kardemumma/cardamon").

Mielo (User's profile) November 26, 2007, 5:37:10 AM

Hieraŭ ni manĝis gulaŝsupon kaj juglandan- kaj ĉokoladankrespon.

Back to the top