К содержанию

Kion vi manĝis?

от StephaSport, 7 ноября 2007 г.

Сообщений: 78

Язык: Esperanto

Mielo (Показать профиль) 18 ноября 2007 г., 19:25:08

white knight:Kara Mielo, via paprikaj terpomoj vere aspektas bonege! Mi ŝategus manĝi ilin.
Pro tio via falsa prepozicio estas pardonebla. rido.gif
Kia falsa prepozicio ???? shoko.gif

Mielo (Показать профиль) 18 ноября 2007 г., 19:28:36

stefanspaul:
Mielo:Ni vespermanĝis paprikan terpomon per kolbaso.
Ĉu mi povus havi la recepton?
Sendu al mia retpoŝt adreso: stef.paul ĉe gmx.de, mi petas!
Volonte ! rido.gif Tiu estas simpla hungara manĝajo. Kaj, eble, ke ni manĝas ĝin per forko kaj tranĉilo, sed ni manĝas ĝin per kolbaso kaj kukumsalato. sal.gif

Mi sendos la recepton morgaŭ, ĉu bone ?

Mielo (Показать профиль) 18 ноября 2007 г., 19:41:08

white knight:
Ĉu mi povus havi inviton al vespermanĝo
Mi certas, ke Mielo invitos vin. Ŝi estas bonkora knabino. rido.gif

Bonan vojaĝon! rideto.gif
Jes, jes rido.gif Se vi venos ĉi tien, mi kuiros al vi hungarajn manĝaĵon. Eble, poste vi devos malgrasiĝi. rido.gif

Semajfine, ĉe ni estis brasik-tagoj. Mi kuiris "toroskáposzta"-n. Mi ne povas traduki bone, eble ĝi estas "festenbrasiko".En ĝi estas acida brasiko, viando, cepo kaj papriko. Kaj ni manĝis ĝin(per forko kaj tranĉilo lango.gif ) per acida kremo.

Mielo (Показать профиль) 18 ноября 2007 г., 19:50:44

Hieraŭ ni manĝis "rakott kelkáposzta"-n. En ĝi estas krispa brasikon, rizo, muelviando, cepo, acida kremo. La akcesoraĵojn ni stufas kaj metas en la fajroimunan pladon kaj rostas en la bakujo.

stefanspaul (Показать профиль) 18 ноября 2007 г., 20:57:04

Mielo:Hieraŭ ni manĝis "rakott kelkáposzta"-n. En ĝi estas krispa brasikon, rizo, muelviando, cepo, acida kremo. La akcesoraĵojn ni stufas kaj metas en la fajroimunan pladon kaj rostas en la bakujo.
Halto! Halto! Mi mortas pro malsato!

Dankon por la recepto, Mielo!

Ĝis la!

Amike,
Stefan

Terurĉjo (Показать профиль) 18 ноября 2007 г., 22:42:32

manichica:Tagmanĝe mi havis fiŝo kun koknukso kaj rizo
kore,
cathy
Mi konas diversajn nuksojn, sed ne kokan.
Antaŭe mi opiniis, ke kokinoj donas ovojn, ne nuksojn. Ĉu kokoj donas nuksojn?
Eble, pro tio, ke mi estas urbano, mi malpravas.

Terurĉjo (Показать профиль) 18 ноября 2007 г., 23:00:44

Mielo:Kaj, eble, ke ni manĝas ĝin per forko kaj tranĉilo, sed ni manĝas ĝin per kolbaso kaj kukumsalato.
Mi ŝajne divenis, kiel oni manĝas per kolbaso hungare.
Oni detranĉas de kolbasa batono (aŭ bastono?) kelkajn rondetojn da kolbaso, kaj poste, elĉerpante manĝaĵon per tiuj rondetoj, oni manĝas. Laŭ mi, estas tre utila kaj bongustiga maniero, ĉu ne?

Malĝuste vi, onklo Fjodor, la buterpanon manĝas. Necesas teni ĝin tiel, ke kolbaso estu sube.

Terurĉjo (Показать профиль) 18 ноября 2007 г., 23:38:50

Mi ne ŝatas matenmanĝi, sed mi ne imagas komencon de tago sed trinki du aŭ tri tasojn da kafo por vigliĝi.
Por tagmanĝo mi preferas barĉon (la speco de betsupo kun terpomo kaj brasiko) aŭ diversajn supojn - pizan, fazeolan, pelmenan kaj simikajn. Post barĉo aŭ supo mi manĝas ion rostitan aŭ kiuritan - viandon, kokaĵon, terpomojn, pastaĵojn, kaĉojn. Fruktaj kompotoj estas miaj preferataj trinkaĵoj.
Neniam mi drinkas.

Mielo (Показать профиль) 20 ноября 2007 г., 18:44:46

Terurĉjo:
manichica:Tagmanĝe mi havis fiŝo kun koknukso kaj rizo
kore,
cathy
Mi konas diversajn nuksojn, sed ne kokan.
Antaŭe mi opiniis, ke kokinoj donas ovojn, ne nuksojn. Ĉu kokoj donas nuksojn?
Eble, pro tio, ke mi estas urbano, mi malpravas.
Mi pensas, ke Manichica skribis pri kokoso, pri kokosnukso, ĉu ne ? rido.gif

La kokoso estas danĝera, mia kokoso bumsis.

Mielo (Показать профиль) 20 ноября 2007 г., 18:55:50

Terurĉjo:Oni detranĉas de kolbasa batono (aŭ bastono?) kelkajn rondetojn da kolbaso, kaj poste, elĉerpante manĝaĵon per tiuj rondetoj, oni manĝas. Laŭ mi, estas tre utila kaj bongustiga maniero, ĉu ne?
Terurĉjo !!!!! lango.gif Ni manĝas ion per kolbaso, per pano, per salato, ktp.
Kaj per tranĉilo, per forko, per kulero. Kaj per mano(mane) kaj ne per piedo. rido.gif

Sed estas supo en pano.

Наверх