Więcej

Edziĝi / -iniĝi

od HaleBopp, 30 czerwca 2013

Wpisy: 26

Język: Esperanto

HaleBopp (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 08:39:59

Saluton!

Mi nuntempe legas "Kredu min sinjorino" de C. Rossetti. Paĝon 58-59, oni povas legi tiun frazon (kiu okazas dum ŝerca diskuto inter kolportistoj kaj vendistoj) :

"Ĉu vi aŭdis, ke prostituitino foje edziĝis al bazarulo kaj li sukcesis treni ŝin malsupren ĝis sia propra nivelo?"

Mi ne komprenas kial ĉi tie la verkisto ne uzis la vorton "edziniĝis". Ĉu estas eraro? aŭ ĉu mi nenion komprenis?

Dankon pro viaj klarigoj.

Kirilo81 (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 10:47:47

Certe nur simpla eraro.

yyaann (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 11:30:25

Eble. Sed ankaŭ eblas, ke li elektis sian vorton konscie, ĉar li konsideras, ke -in- estas bezonata nur kiam la ineco de la priparolata persono estas ne memkomprenebla kaj krome menciinda.

Tjeri (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 12:22:41

En la universala vortaro de la fundamento: edz'iĝ' se marier | marry | heirathen | жениться | żenić się.
Tial, mi supozas, iuj povas konsideri, ke la vorto ne nepre rilatas al viro. (Kvankam mi komprenas nur la anglan kaj la francan)

efilzeo (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 13:27:02

Laŭ mi ne bezonis aldoni "in" al "edziĝi" ĉar estis jam evidenta ke la subjekto estis virino.

darkweasel (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 14:47:52

Tjeri:(Kvankam mi komprenas nur la anglan kaj la francan)
Ankaŭ la germanlingva vorto estas sekse neŭtrala.

HaleBopp (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 16:18:14

Laŭ la vortaro "Edziĝi = Iĝi edzo", do tio ne estas neŭtra.

Francestral (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 16:22:37

HaleBopp:Mi ne komprenas kial ĉi tie la verkisto ne uzis la vorton "edziniĝis". Ĉu estas eraro?
Jes.

yyaann:Eble. Sed ankaŭ eblas, ke li elektis sian vorton konscie, ĉar li konsideras, ke -in- estas bezonata nur kiam la ineco de la priparolata persono estas ne memkomprenebla kaj krome menciinda.
Sed, laŭ tiu vidpunkto, oni ankaŭ povus diri:
-ke virino povus *patriĝi*, kaj
-ke mia onklino estus la *frato* de iu el miaj gepatroj.

Tio estus iĉismo.

robbkvasnak (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 18:01:18

Ĉiu lingvo, ĉiu kulturo kunportas kun si la kofrojn de pli fruaj tempoj. Ni ne mezuru modernan esperanton kontraŭ lingvaĵo (ne lingvo) de 1887! Ni vivas en nova tempo (Kio poste estos estinta tempo). La normoj ŝanĝiĝas - kulturaj formoj ŝanĝiĝas. Mi estas viro kaj mia laŭleĝa edzo estas viro. Ni ambaŭ estas viroj. Iam tio ne eblis. Ankoraŭ tio ne eblas ĉie. La kanadanoj ŝanĝis siajn vortarojn antaŭ jaroj kiam ili enkondukis samseksan nupton tiel ke nupto estas kunligo de du personoj - do, ne nur de unu viro kun unu virino. Se ni devas ŝanĝi morfologiajn formojn de esperanto por mordernigi ĝin, ke ni faru! Kiam Zamenhof unue prezentis la lingvon ne ekzistis aviadiloj aŭ poŝtelefonoj - sed oni aldoni tiojn sen ventrodoloroj. Ke la akademio decidu ĉu edzo devas esti viro aŭ ne - ĉu oni enkonduku -iĉ- aŭ ne. Edmar estas mia edzo kaj mi lia. Ekde la 2a de aŭgusto de 2011 la lando Brazilo rekonas nin kiel kunuloj dotataj kun ĉiuj leĝoj kioj protektas geedzajn kunulojn de la lando Brazilo. Por tio mi amas Brazilon. En mia koro mi estas pli brazila ol usona, la lando kies pasporton mi portas.

Kirilo81 (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 18:52:40

Tjeri:En la universala vortaro de la fundamento: edz'iĝ' se marier | marry | heirathen | жениться | żenić się.
Tial, mi supozas, iuj povas konsideri, ke la vorto ne nepre rilatas al viro. (Kvankam mi komprenas nur la anglan kaj la francan)
La pola kaj la rusa versioj klare rilatas nur al viroj (laŭvorte "sin edzinizi" ), por virinoj ekzistas aliaj esprimoj (pola wyjść za mąż).

La radiko edz' estas nepre jam vira kiel vir'reĝ', ĝi same ne povas esti uzata neŭtrale.

Parenteze, la ekzisto de samseksaj edziĝoj/edziniĝoj ne havas konsekvencojn por la lingvouzo, krom ke oni ne plu povas uzi la ĝeneralajn esprimon geedziĝo por ili.

Wróć do góry