メッセージ: 12
言語: Esperanto
vizietto86 (プロフィールを表示) 2013年7月1日 21:03:41
mi estas komencanta esperantisto, do mi petas, pardonu min se mi eraras ! Laŭ mi, Esperanto estas lingvo pli preciza ol la franca. Ofte unu sola vorto en la franca eblas havi diversajn signifojn.
Tiu-ĉi ekzemplo estas tipa :
"Algèbre" estas kaj la subfako de matematiko, kiu zorgas pri algebraj strukturoj (kiel grupo, ringo ktp), kaj speco de algebra strukturo (ringo, kiu estas samtempe vektora spaco).
Esperante oni uzas la du vortojn algebro kaj alĝebro.
Simile ekzistas ankaŭ la paroj germana/ĝermana, senso/senco.
Ĉu vi konas aliajn ekzemplojn ? Ĉu ekzistas listo de tielaj paroj ? Estus tre utile por lernantoj !
Amike,
Matthieu (プロフィールを表示) 2013年7月1日 22:56:35
vizietto86 (プロフィールを表示) 2013年7月2日 6:49:10
fajrkapo (プロフィールを表示) 2013年7月2日 7:03:20
vizietto86 (プロフィールを表示) 2013年7月2日 7:24:00
fajrkapo:Ĝi ne enhavas je studanto ---- studento...Ĉu vi povas klarigi la malsamecon ?
Mi dankas vin !
fajrkapo (プロフィールを表示) 2013年7月2日 7:45:32
vizietto86:Stud-anto estas tiu kiu studas, ajn homo kiu studas ion.fajrkapo:Ĝi ne enhavas je studanto ---- studento...Ĉu vi povas klarigi la malsamecon ?
Mi dankas vin !
Studento estas konkreta vorto por lernanto en supera lernejo (universitato).
Ĉiu studento estas ankaŭ studanto, sed ne ĉiu studanto estas studento (nur universitatanoj aŭ universitatuloj).
x1004 (プロフィールを表示) 2013年7月2日 7:49:16
vizietto86:studento = persono, kiu studas ĉe la universato.fajrkapo:Ĝi ne enhavas je studanto ---- studento...Ĉu vi povas klarigi la malsamecon ?
Mi dankas vin !
studanto= persono, kiu studas (eble mem) iun fakon, kiu lernas.
Mi estas studanto de Esperanto = mi lernas Esperanton
Mi estas studento de fiziko = mi lernas fizikon ĉe la universitato, fakte mi povas ne lerni fizikon, mi nur estas studento.
fajrkapo (プロフィールを表示) 2013年7月2日 7:57:56

fajrkapo (プロフィールを表示) 2013年7月2日 10:19:28
vizietto86 (プロフィールを表示) 2013年7月2日 22:18:27
fajrkapo:Ankaŭ ne ĝi enhavas la faman paron konsenti-kunsenti, kiu okazigis polemikan diskuton en iu malnova fadeno.Kaj tio, kio signifas ? Mi ne trovas la vorton "kunsenti" en la vortaro...