К содержанию

Kiel parolas la majstro Joda el STARWARS en via lingvo?

от troyshadow, 9 июля 2013 г.

Сообщений: 6

Язык: Esperanto

troyshadow (Показать профиль) 9 июля 2013 г., 14:43:38

Kiel la majstro Joda parolas en via lingvo?En rusa traduko liaj frazoj havas tre stranga vortordo,p.e. en "Revengxo de Sikhoj" unufoje li diras "tie cxi gxedaj pli sperta bezonatas?"(en la rusa "здесь джедай более опытный нужен")en la rusa la norma vortordo estus "tie cxi bezonatas pli sperta gxedajo".Tamen,la rusa havas liberan vortordon,tio sonas iame ne tre stranga.Do kiel Joda parolas en lingvoj kiuj havas nesxangxeblan vortordon?

iqlight (Показать профиль) 9 июля 2013 г., 20:51:13

En la hungara lingvo la vortordo estas libera, sed ĝenerale la sama frazo kun alia vortordo havas alian signifon (alia parto de la frazo iĝas akcenta).
En la hungara traduko Joda uzas normalan, ĉiutagan hungaran lingvon.

Olsho (Показать профиль) 11 июля 2013 г., 11:10:51

Saluton!
En la germana traduko, majstro Joda ankaŭ uzas nekutiman vortordon; mi kredas ke jam troviĝas en la usona originalo.
Momente, mi ne havas ekzemplon, sed mi povas doni al vi poste.
Ĝis

Kirilo81 (Показать профиль) 11 июля 2013 г., 12:30:41

Jes, en la germana Joda uzas la vortordon Objekto - Subjekto - Verbo, kiu estas kontraŭnorma (laŭrnormaj estas SVO en nedemandaj, VSO en "ĉu"-demandaj ĉefpropozicioj kaj SOV en subpropozicioj, krome eblas emfaza OVS en nedemandaj ĉefpropozicioj).

yyaann (Показать профиль) 16 июля 2013 г., 0:33:01

Jen kelkaj ekzemploj en la franca:

Joda:Fortika mi estas dank'al la forto... sed ne tiom!
-> Norma franca vortordo: "mi estas fortika..."

Joda:Meritanta mi ĝin estas.
-> Norma franca vortordo: "mi ĝin estas meritanta."

Joda:Instruadon vi ne plu bezonas.
-> Norma franca vortordo: "Vi ne plu bezonas instruadon."

Joda:Poste nur, Ĝedaj vi estos.
-> Poste nur, vi estos Ĝedaj.

Joda:Lin alfronti vi devas.
-> Vi devas lin alfronti.

Joda:Via patro li estas.
-> Li estas via patro.

Joda:Tro peza por vi estis ĉi tiu ŝarĝo.
-> Ĉi tiu ŝarĝo estis tro peza por vi.

troyshadow (Показать профиль) 19 июля 2013 г., 14:39:15

yyaann:Jen kelkaj ekzemploj en la franca:

Joda:Fortika mi estas dank'al la forto... sed ne tiom!
-> Norma franca vortordo: "mi estas fortika..."

Joda:Meritanta mi ĝin estas.
-> Norma franca vortordo: "mi ĝin estas meritanta."

Joda:Instruadon vi ne plu bezonas.
-> Norma franca vortordo: "Vi ne plu bezonas instruadon."

Joda:Poste nur, Ĝedaj vi estos.
-> Poste nur, vi estos Ĝedaj.

Joda:Lin alfronti vi devas.
-> Vi devas lin alfronti.

Joda:Via patro li estas.
-> Li estas via patro.

Joda:Tro peza por vi estis ĉi tiu ŝarĝo.
-> Ĉi tiu ŝarĝo estis tro peza por vi.
Tamen,gramatike,cxu franca parolo de Joda estas vera?cxu lia vortordo ne misigas la sencon?en la franca ja la vortordo estas tre grava,cxu ne?

Наверх