Kia vi sentas dion? Kia vi imagas lin aŭ sentas lian ĉeeston?
codesito, 2013 m. liepa 9 d.
Žinutės: 71
Kalba: Esperanto
Miland (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 10 d. 12:35:49
codesito:Mi ŝatus scii pri via persona imago pri dio.Mi mem ne pretendas, ke mi spertis Dion. Tamen mi esperas, ke la studado de la religiaj spertoj de bonaj homoj aŭ sanktuloj helpos vin.
codesito (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 10 d. 13:05:36
Miland:Do vi preĝas al nenio ¿?codesito:Mi ŝatus scii pri via persona imago pri dio.Mi mem ne pretendas, ke mi spertis Dion. Tamen mi esperas, ke la studado de la religiaj spertoj de bonaj homoj aŭ sanktuloj helpos vin.
codesito (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 10 d. 23:21:11
arturvaladares:Mi faras el ĉi tiuj vortoj de Léon Denis la miajn:Dankon. Sed, ĉu vi povus rigardi vian propran menson anstataŭ libron por respondi al la demando?
Dio - Léon Denis (Pli malpli longa teksto)
Ekde tuj, bonvolu pardoni eblajn gramatikajn erarojn.
Jen ankaŭ poemo pri tio:
MI VIDIS
Mi vidis birdojn en ĉielo blua,
Mi vidis marojn kun supraĵ’ ondanta,
Mi vidis homojn en vivado ĝua,
Mi vidis mondon kun fiero vanta.
Mi vidis semon, kiu estos arbo,
Mi vidis vermon en malluma tero,
Mi vidis fulgon el la nigra karbo,
Mi vidis Spacon kun ĝia mistero.
Mi vidis korojn kun tremanta bato,
Mi vidis ridon kaj mi vidis larmon,
Mi vidis ĝojon de amanta frato,
Mi vidis pezan, plej kruelan karmon.
Mi vidis kaj komprenis homan sorton,
Mi vidis ĉion kaj pensis en mi:
Mi vidis Vivon kaj mi vidis morton,
Mi vidis fine, ĉie estas Di’!
J. Cruz e Souza (Spirito)
Mediumo: Porto Carreiro Neto
Verko: Mediuma Poemaro
arturvaladares (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 11 d. 01:18:32
codesito:Dankon. Sed, ĉu vi povus rigardi vian propran menson anstataŭ libron por respondi al la demando?Kompreneble.
Mi rekonas kaj sentas Dion en la harmonio de la Kreado; en la perfekteco de Lia Leĝo; en la eterneco de la Vivo; en la justeco de la reenkarniĝo; en la grandeco de niaj destinoj; en la belegeco de la Naturo; en la pureco de la infano; en la saĝeco de la aĝa homo; en la amo de la patrino; en la forto de la patro; en la sinofero de la apostolo; en la kareco de la geedzoj; en la korinklino de la gefiloj; en la estimo de la gefratoj; en la justeco de la justo; en la kompatemo de la korfavora; en la fido de la pia; en la espero de la simpla; en la karitato de la bona; en la honesteco de la honesta; en la estro de la poeto; en la elokventeco de la oratoro; en la inspiro de la artisto; en la sankteco de la Majstro; en la saĝeco de la filozofo; en la inteligenteco de la genio; en la floroj de la kamparoj; en la razeno de la valoj; en la parfumo de la kampoj; en la brizo de la herbejoj; en la murmuroj de la fontoj; en la muziko de la boskoj; en la sereneco de la lagoj; en la grandeco de la montoj; en la vasteco de la oceanoj; en la majesteco de la horizontoj; en la lindaj anthelioj; en la multkoloraj ĉielarkoj; en la polusaj aŭroroj; en la arĝenta luno; en la orumita suno; en la brilo de la steloj; en la lumeco de la stelaroj; en la formado de la nebulozoj; en la origino de la mondoj; en la genezo de la sunoj; en la lulilo de la homaroj; en la mirinda, sublima kaj belega Senfino.
Mi sentas Dion en la amo de tiu, kiu ne estas Li, sed sendita de Li por montri nin, ke la Kreanto estas La Amema Patro de ni ĉiuj: Jesuo Kristo. "Neniam iu tiel granda fariĝis tiel malgranda por farigi grandaj la malgrandajn."
Al Li mi preĝas, al la Eternulo. Al la Sinjoro de la Universo. Al la Patro, kiu Jesuo nin lernigi ami.
Preĝu sincere kaj fervore, ne simple deklami dekoritajn vortojn, kaj vi Lin sentos.
Gloro al Dio en la altoj, paco sur la tero al homoj.
Elkore, Artur.
codesito (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 11 d. 03:39:52
arturvaladares:Se ĉio estas dio, do vi ankaŭ estas dio. Ĉu vi preĝas kaj petas al vi mem aŭ al la brilo de la luno?codesito:Dankon. Sed, ĉu vi povus rigardi vian propran menson anstataŭ libron por respondi al la demando?Kompreneble.
Mi rekonas kaj sentas Dion en la harmonio de la Kreado; en la perfekteco de Lia Leĝo; en la eterneco de la Vivo; en la justeco de la reenkarniĝo; en la grandeco de niaj destinoj; en la belegeco de la Naturo; en la pureco de la infano; en la saĝeco de la aĝa homo; en la amo de la patrino; en la forto de la patro; en la sinofero de la apostolo; en la kareco de la geedzoj; en la korinklino de la gefiloj; en la estimo de la gefratoj; en la justeco de la justo; en la kompatemo de la korfavora; en la fido de la pia; en la espero de la simpla; en la karitato de la bona; en la honesteco de la honesta; en la estro de la poeto; en la elokventeco de la oratoro; en la inspiro de la artisto; en la sankteco de la Majstro; en la saĝeco de la filozofo; en la inteligenteco de la genio; en la floroj de la kamparoj; en la razeno de la valoj; en la parfumo de la kampoj; en la brizo de la herbejoj; en la murmuroj de la fontoj; en la muziko de la boskoj; en la sereneco de la lagoj; en la grandeco de la montoj; en la vasteco de la oceanoj; en la majesteco de la horizontoj; en la lindaj anthelioj; en la multkoloraj ĉielarkoj; en la polusaj aŭroroj; en la arĝenta luno; en la orumita suno; en la brilo de la steloj; en la lumeco de la stelaroj; en la formado de la nebulozoj; en la origino de la mondoj; en la genezo de la sunoj; en la lulilo de la homaroj; en la mirinda, sublima kaj belega Senfino.
Mi sentas Dion en la amo de tiu, kiu ne estas Li, sed sendita de Li por montri nin, ke la Kreanto estas La Amema Patro de ni ĉiuj: Jesuo Kristo. "Neniam iu tiel granda fariĝis tiel malgranda por farigi grandaj la malgrandajn."
Al Li mi preĝas, al la Eternulo. Al la Sinjoro de la Universo. Al la Patro, kiu Jesuo nin lernigi ami.
Preĝu sincere kaj fervore, ne simple deklami dekoritajn vortojn, kaj vi Lin sentos.
Gloro al Dio en la altoj, paco sur la tero al homoj.
Elkore, Artur.
Miland (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 11 d. 07:09:53
codesito:Do vi preĝas al nenio?Mi kredas ke Dio ekzistas, sed me ne pretendas havi sperton de Li. Pro tio, mi ne emas parole multe pri la fadentemo.
codesito (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 11 d. 12:19:28
vidas vandenis:Vi demandas min, kia mi sentas Dion?! Stranga demando. Mi vivas, ĝojas, tristas, amas, eĉ iam koleras, k.t.p. Sed kial vi pensas, ke senti Dion oni bezonas specialan staton? Verdire, nekredantoj ofte rememoras Dion en horo de morto. Dankon al Sinjoro!Mi ne komprenas kial kelkaj kredantoj koleras pro bazaj demandoj pri religio, mia demando ne estis ofenda kaj mi tute ne atakis la religion, nur mi volis koni vian opinion pri la afero. Mia celo estas esplori tion ĉar estas religia temo kiu interesas al mi, miaj opinioj kelkfoje estas krudaj sed kun la intenco trovi la veron kaj ne vundi la kredantojn.
arturvaladares (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 16 d. 15:41:53
codesito:Se ĉio estas dio, do vi ankaŭ estas dio. Ĉu vi preĝas kaj petas al vi mem aŭ al la brilo de la luno?Mi ne diris, ke tio estas Dio. Mi diris, ke mi rekonas kaj sentas Dion en tiuj aferoj.
Mi ne estas panteisto. Tamen, ni ne perdiĝu en senfina kaj senrezulta parolado pri la esenco de Dio.
Ni, teraj homoj, en nia evolua stadio, ankoraŭ ne povas kompreni tiun esencon. Ankoraŭ mankas al ni konforma senso por tio. Tio estus same kiel komprenigi al denaska blindulo kion estas la lumo.
Nur Spiritoj, kiuj jam atingis multe superan evoluan stadion povas ja Lin kompreni, ĉar ili jam akiris tiun konforman senson, kiun ni ankoraŭ ne havas.
Paco al vi.
Elkore, Artur.
mihxil (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 17 d. 04:20:43
arturvaladares:Ni, teraj homoj, en nia evolua stadio, ankoraŭ ne povas kompreni tiun esencon. Ankoraŭ mankas al ni konforma senso por tio. Tio estus same kiel komprenigi al denaska blindulo kion estas la lumo.Estas tute eble al blindulo klarigi kio estas lumo. Lumo ja estas io tute fizika, kaj oni povas montri la ekvaciojn, oni povas paroli pri fotonoj, pri ondoj ktp. Ankaŭ eblas kompari ĝin ekzemple al sono, kiu estas diversmaniere analoga.
Diri ke ni simple ne povas kompreni Dion, kaj do eĉ ne indas provi, estas frenezaĵo, des pli se vi povus paroli kun viaj spiritoj, kiuj ja havus la bezonatan komprenon. Ili do povus tion komuniki, simile al tiel kiel oni povus komuniki lumon al blindulo.
Sed kompreneble spiritoj nur vivas en la kapoj de homoj, do oni ĉiuokaze ne povas vere ion lerni tiel.
arturvaladares (Rodyti profilį) 2013 m. liepa 17 d. 12:00:54
mihxil:Estas tute eble al blindulo klarigi kio estas lumo. Lumo ja estas io tute fizika, kaj oni povas montri la ekvaciojn, oni povas paroli pri fotonoj, pri ondoj ktp. Ankaŭ eblas kompari ĝin ekzemple al sono, kiu estas diversmaniere analoga.Pardonu min, kara kunulo, sed mi ne konsentas kun vi. Efektive, vi povus ekspliki la kompletan teorion pri la lumo al denaska blindulo, sed eĉ tiel, li ankoraŭ povus nur imagi tion, kio estas la lumo. Li ne havas la senson por ĝin kompreni. Kiom ajn oni provas nei, tio estas ja tute malsimila. Kio gravas al li la scio pri ekvacioj, fotonoj, ondoj aŭ io ajn, por kompreni, ekzemple, tion, kio estas koloro aŭ la brilo de la suno? Se vi diri al li, ke la ruĝa koloro estas tiu, kiu havas la ondan longecon proksimume inter 630 kaj 740 nanometrojn, ĉu do li komprenos tion, kio estas bela ruĝa rozo?
Paco al vi.
Elkore, Artur.