Al la enhavo

Kia vi sentas dion? Kia vi imagas lin aŭ sentas lian ĉeeston?

de codesito, 2013-julio-09

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-julio-27 13:34:06

mihxil:
Stefano888:estis mortigitaj de la ateistoj.
Ne ekzistas 'la' ateistoj. Ateistoj ne estas organizitaj, kaj tute ne ekzistas iu grupo 'la ateistoj'. Paroli pri 'la' ateistoj estas kiel paroli pri la barbuloj aŭ la blankuloj. Estas pli ĝuste paroli ĉi-kaze pri la Stalinistoj aŭ simile, ĉar eble tio ja estas ideologio en kiu tiu murdado havus lokon, sed ekzistas neniu ĝenerala idearo de 'la' ateistoj. Esti ateisto signifas nur unu aferon, nome ke tiu persono ne kredas ke dio ekzistas, kiel barbulo nur signifas ke tiu persono havas barbon.
Mi ne volas argumenti kun vi plu, Miĥil. Vi povas daŭri kredi ke mia Dio ne ekzistas. Vi povas kredi ke iu ajn alia ne ekzistas ankaŭ. Kion vi kredas pri Dio estas ankoraŭ opinio, kiu ne povas esti pruvita aŭ malpruvita de scienco. Religio klarigas kial ni estas ĉi tie kaj kiel ni devus vivi. Scienco provas klarigi tion, kio io estas kaj kiel ĝi originiĝis. Se mi estas prava pri la ekzisto de Dio, mi pensas ke iutage vi konsentos kun mi, ĉar vi vidos ke mi pravis. Rilate al la teorio de evoluado, estas iuj Ortodoksaj kristanoj, kiuj kredas la teorion kaj estas aliuloj, kiuj ne kredas ĝin. La teorio de evoluado ne estas dogmo de nia religio. Tiu teorio estas scienca teorio, kiun multaj sciencistoj kredas. Estas sciencistoj, kiuj ne kredas tiun teorion. Mi renkontis kelkajn tiajn sciencistojn antaŭe. Mi ankoraŭ havas miajn dubojn pri la teorio. Do, mi ne plene akceptis ĝin. Mi pensas ke devas esti alia klarigo. Jes, mi kredas ke Dio kreis ĉion, sed mi ne scias kiel Li faris ĝin. Ne gravas kiel Li faris ĝin, miaopinie. Vi efektive ne interesiĝas je miaj religio kaj kredoj. Mi ne volas argumenti kun vi plu pri ili. Estas neniun bonan kialon fari tion.

mihxil (Montri la profilon) 2013-julio-27 13:42:27

Stefano888:
mihxil:
Stefano888:estis mortigitaj de la ateistoj.
Ne ekzistas 'la' ateistoj. Ateistoj ne estas organizitaj, kaj tute ne ekzistas iu grupo 'la ateistoj'. Paroli pri 'la' ateistoj estas kiel paroli pri la barbuloj aŭ la blankuloj. Estas pli ĝuste paroli ĉi-kaze pri la Stalinistoj aŭ simile, ĉar eble tio ja estas ideologio en kiu tiu murdado havus lokon, sed ekzistas neniu ĝenerala idearo de 'la' ateistoj. Esti ateisto signifas nur unu aferon, nome ke tiu persono ne kredas ke dio ekzistas, kiel barbulo nur signifas ke tiu persono havas barbon.
Mi ne volas argumenti kun vi plu, Miĥil.
Vi ne reagas al mia mesaĝo, do kial vi citis ĝin?

Stefano888:Estas sciencistoj, kiuj ne kredas tiun teorion. Mi renkontis kelkajn tiajn sciencistojn antaŭe.
Ekzemplojn mi petas. Certe ne temas pri biologiistoj, des malpli pri bonaj biologiistoj.

Stefano888: Mi ne volas argumenti kun vi plu pri ili. Estas neniun bonan kialon fari tion.
Kompreneble vi ne volas. Vi ne havas kazon.

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-julio-27 14:34:54

mihxil:
Stefano888: Mi ne volas argumenti kun vi plu pri ili. Estas neniun bonan kialon fari tion.
Kompreneble vi ne volas. Vi ne havas kazon.
Sankta Mateo 10:14,15. Tio estas mia kialo.

mihxil (Montri la profilon) 2013-julio-27 15:45:27

Stefano888:Sankta Mateo 10:14,15. Tio estas mia kialo.
Mateo 10:14,15:14 Kaj se iu ne akceptos vin,
nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ tiu
urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj. 15 Vere mi diras al vi:
Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago
de juĝado, ol por tiu urbo.
Kaj kio okazis al Sodom kaj Gomora? Ili estis komplete detruitaj, inkluzive de ĉiuj siaj enloĝantoj de via 'amanta' dio. Fakte la tuta rakonto pri Sodom kaj Gomora en la malnova testamento estas komplete terura. Lot ekzemple proponas siajn filinojn, kaj lia edzino estis terure de Dio murdita nur pro scivoleco.

Sed se vi kontentas pri tio ke al mi atendos teruraj torturoj, tiam tio estas via elekto. Mi pensas ke vi do mem iom respondecas pri tiu torturado, ĉar vi vole preterlasas agojn por eviti tion.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 19:15:46

Mi mirigegas la persiston de Mixhil. Se li havas tempon kiun mi evidente ne havas.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 20:03:56

Paulinho:Mi mirigegas la persiston de Mixhil. Se li havas tempon kiun mi evidente ne havas.
Verdire, mi bedaŭras Mixhil. Ne tial, ke li estas nekredanto -- li ja rajtas kredi aŭ nekredi, laŭ lia bontrovo -- sed tial ke lia vivcelo ŝajne estas atakado kaj insultado de kredantoj.

Se li ne kredas je Dio aŭ vivo post la morto, kial li forĵetas sian unuan, mallongan vivon vane atakante la kredon de siaj kunhomoj?

Amike,
Paul

Duko (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-05 09:45:54

Mi bedaŭras ke vi troigas kaj atakas persone alian homon, nur ĉar li klarigis sian penson pri via kredo. Mi vidas ke Mihxil parolis pri senpruvan kredon, ne pri vi.
Jes, vi rajtas havi vian kredon, sed aliaj ankaŭ rajtas klarigi unue ke ili ne kredas senpruve, kaj due kial ili pensas ke senpruva kredo malbonas. Tio ne estas atako kontraŭ vi, ne estas insulto. Se vi malgraŭ insultiĝas, tio estas problemo pri vi.
Sed vi nun komencis paroli pri Mihxil persone, taksi sian vivcelon, kaj subtile ataki lin persone. Tion mi bedaŭras. Mi ne povas, ne devas, kaj ne volas jugi vin per ĉi tiu ago. Sed la ago mem ne plaĉas al mi.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-05 12:51:31

Duko:Mi bedaŭras ke vi troigas kaj atakas persone alian homon, nur ĉar li klarigis sian penson pri via kredo. Mi vidas ke Mihxil parolis pri senpruvan kredon, ne pri vi.
Jes, vi rajtas havi vian kredon, sed aliaj ankaŭ rajtas klarigi unue ke ili ne kredas senpruve, kaj due kial ili pensas ke senpruva kredo malbonas. Tio ne estas atako kontraŭ vi, ne estas insulto. Se vi malgraŭ insultiĝas, tio estas problemo pri vi.
Sed vi nun komencis paroli pri Mihxil persone, taksi sian vivcelon, kaj subtile ataki lin persone. Tion mi bedaŭras. Mi ne povas, ne devas, kaj ne volas jugi vin per ĉi tiu ago. Sed la ago mem ne plaĉas al mi.
mihxil 2013-05-24 18:16:12:Mi Michiel Meeuwissen, loĝante je Hilversum en Nederlando, je Hoogstraat 24, diras ke la Korano estas stulta freneza fabelaro, kaj Mahometo estis mensogulo kaj krome fia murdisto.
Forigita fare de la lernu-administrantoj, sed kaŝmemorigita ĉi tie.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-05 16:11:55

pdenisowski:
mihxil 2013-05-24 18:16:12:Mi Michiel Meeuwissen, loĝante je Hilversum en Nederlando, je Hoogstraat 24, diras ke la Korano estas stulta freneza fabelaro, kaj Mahometo estis mensogulo kaj krome fia murdisto.
Forigita fare de la lernu-administrantoj, sed kaŝmemorigita ĉi tie.
Kaj kion vi volas diri pri tio? Rimarku ke mi neniun instultas pri tio. Fakte estas skandalo ke la lernu-administrantoj forigis ankaŭ tion. Dankon ke vi atentigas min pri tio.

Mahometo ne plu vivas - se li entute ekzistis - kaj do ne plu povas esti insultita. Des malpli li legas ĉi tiun forumon. Aldone tiuj diroj estis provokitaj, fare de vi, ĉar vi sugestis ke estus danĝere diri ion tian. Se tio efektive estus danĝere, tiam tio estus ekstreme granda skandalo, kaj jam pro tio ni ĉiuj agu kiel mi, kaj diru tiujn cetere tute verajn asertojn.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-07 00:48:50

Stefano8888 skribis:Rilate al la teorio de evoluado, estas iuj Ortodoksaj kristanoj, kiuj kredas la teorion kaj estas aliuloj, kiuj ne kredas ĝin
Mi scias ke multaj kristanoj ankoraŭ havas malfacilaĵon kun la teorio de evoluado.Laŭ mi la afero estas simpla: la Biblio neniam intencis fari ĵurnale laŭvortan rakonton de la kreadon. La rakonto de Genezo estas poemo, kiu esprimas la fidon de la popolo, ke eĉ premegata de la Babilonanoj, proklamis ke "ĉio estis bona", ĉar ĉio estas de la dia mano. La greka pensmaniero, scienctrejnada, estis kiu provis legi la Biblion kiel libro de rakonto pri kosmoscienca fakto. Kiam alvenis la moderna scienco, multaj kristanoj estis tute senkomprene. Mi konfesas, ke en la juneco mi estis ankaŭ senkomprene dum kelkaj momentoj. Tiam mi diris:Bone, tiam, anstataŭ ses tagoj prenis Dio milionojn da jaroj por fari la mondon? Kaj la meĥanismo estas la evoluado kosmologia? Bonege! Tio montras kiel Dio estas zorgema. Li faras ĉion kun amo, malrapide, por la plej granda bono: ke la homo vivu kaj vivu en pleneco.

Reen al la supro