Kia vi sentas dion? Kia vi imagas lin aŭ sentas lian ĉeeston?
de codesito, 2013-julio-09
Mesaĝoj: 71
Lingvo: Esperanto
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-07 01:58:10
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-07 03:53:13
Stefano888:Mi pensas ke kiam oni provas uzi sciencon forklarigi Lian ekziston, oni falas en seriozan eraron. Scienco povas nek pruvi nek malpruvi la ekziston de Dio. La esenco de Dio estas nekonebla kaj nesciebla. Do, neniu povas trovi Dion uzante scienco.Se scienco ne povas pruvi la ekziston de Dio, do li probable ne ekzistas. Ĉar scienco nur temas pri vero, kaj se simple neniu indiko pri la vero de io estas montrebla, ĝi simple tre verŝajne ne ekzistas. Tiel ni rezonas en ĉiuj aliaj kazoj, do kial ne en la kazo de dio.
Stefano888:Ni konas Dion pere de Liaj diaj energioj. Rilate al pruvo de la ekzisto de Dio, la profeta enhavo en la Biblio estas unu el la multaj pruvoj de Lia ekzisto, sed tia ĉi pruvo ne estas scienca. Ĝi estas malsama speco de pruvo.La biblio ne estas profeta. Ĝi profetis nenion mirindan. Mi defias vin prezenti ekzemplojn de tio. Kaj kompreneble 'profetaĵoj' el la malnova testamento pri la nova ne valoras, ĉar la skribintoj de la nova testamento ja konis la malnovan, kaj simple povis ŝanĝi la faktojn por pli bone konformi tiujn profetaĵojn. Pri la okazaĵoj en la nova testamento ja ekzistas neniu pruvo ekster nova testamento mem. La ekzisto de Jesuo mem estas ankoraŭ iom kredinda, ĉar tiaj tipoj tiuepoke ĉiuokaze svarmis, sed preskaŭ ĉio alia estas duba, kaj multo el ĝi certe ne vere okazis.
Ankaŭ ne ekzistas 'specoj' de pruvo. Scienco simple akceptus ĉion kio vere estas evidentaĵo. Se io ne vere estas tia, ne vere estas indiko (aŭ eĉ pruvo) pri la vero de io, tiam ĝi ne estas 'ne scienca', tiam ĝi simple ne estas pruvo entute.
Paulinho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 01:28:01
Miĥil diris: La biblio ne estas profeta. Ĝi profetis nenion mirindan. Mi defias vin prezenti ekzemplojn de tioLa biblio esta jes profeta en la vera senco de pro- feti. Prophetés en la malnova greka estas iu kiu parolis pro (en la nomo de)iu. La verbo "femi" estas paroli. En la plej vasta senco profeto estas iu kiu anoncas la veron. Ekzemple, kiam Miĥil diris: "Ni devas nin teni en la limoj de la vero" Miĥil estas profeto". Li parolas (fesi) en la nomo (pro) de la vero. La biblio diras "Dio ne privilegias personojn", kaj diras tion en nomo de la vero. Dio estas alia nomo de la vero. Li estas la vero kaj la vivo....
Benjamino (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 03:52:46
Tia Dio, kiel mi komprenas Dion, ne zorgus ĉu mi estas geja aŭ malgeja. Mi kredas ke "Dio ajn" eĉ kreis min samseksama *por ke* mi estu samseksama. Por mi, tia dio havas sencon pli ol malamanta dio havus.
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 05:27:09
Paulinho:La biblio esta jes profeta en la vera senco de pro- feti. Prophetés en la malnova greka estas iu kiu parolis pro (en la nomo de)iu. La verbo "femi" estas paroli. En la plej vasta senco profeto estas iu kiu anoncas la veron.La 'vera' senco de vorto ne troveblas en ĝia etimo. Tio koncernas nenion ajn.
Laŭ Revo 'profeti' almenaŭ signifas 'paroli laŭ dia inspiro'.
Kaj ĉar Stefano diris ke la profeta enhavo de la biblio estus ia pruvo de Dio, ŝajnis al mi evidente ke signifo kiu inkluzivas antaŭdiron estis celita. Ĉar ke 'paroli laŭ dia inspiro' estus pruvo por Dio, kompreneble ne multe senchavus.
Paulinho:Dio estas alia nomo de la vero. Li estas la vero kaj la vivo....Tio ne senchavas. Dio ne estas alia nomo de la vero. Se vi konsiderus la vorton 'dio' sinonimo de la vorto 'vero', tiam estus multege pli bona ideo se vi simple dirus 'vero', ĉar tiel ni pli bone interkompreniĝis.
Kaj ke li samtempe ankaŭ estus 'la vivo', tiam ni simple alvenas al absurdeco. 'La vero' kaj 'la vivo' ne estas konceptoj kies signifoj eĉ proksimiĝas unu al la alia. Diri ke io aŭ iu estas samtempe ambaŭ estas svaga parolo, kiu nur intencas soni saĝe, sed verdire ne estas pli ol galimatio.
Paulinho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 13:46:23
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 16:13:42
Paulinho:Sed Dio estas la vivo, la vero kaj la vojo.Tion mi atestas.Tion vi atestas, kaj mi do diras ke tio eĉ ne havas signifon.
pdenisowski (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 23:06:56
Paulinho:Sed Dio estas la vivo, la vero kaj la vojo.Tion mi atestas.Amen
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 03:40:38
pdenisowski:Do, anstataŭ iel kontribui al la diskuto, kaj ekzemple provi klarigi kial entute povas tia diro tamen senchavi, kio laŭ mi ne estas tiel, la sola afero kiun vi aldonas estas la lasta vorto de preĝo. Tio estas ankoraŭ pli sensignifa, nehelpa kaj aroganta ol la vortoj de Paulinho.Paulinho:Sed Dio estas la vivo, la vero kaj la vojo.Tion mi atestas.Amen
Benjamino (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 03:55:09