Kia vi sentas dion? Kia vi imagas lin aŭ sentas lian ĉeeston?
de codesito, 2013-julio-09
Mesaĝoj: 71
Lingvo: Esperanto
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-13 19:28:40
Paulinho:Sed Dio estas la vivo, la vero kaj la vojo.Tion mi atestas.Mi konsentas. Kristo diris tion pri Li mem. (Sankta Johano 14:6) Kiam ajn ni legas en la Biblio ke "Dio estas lumo," "Dio estas amo," "Dio estas vero," ktp., ni legas pri Liaj diaj energioj. Vero, saĝo, amo, afableco, boneco, ktp. estas la diaj energioj. Ni konas Dion pere de Liaj diaj energioj. Ni povas nek koni nek priscii Lian esencon. En la Biblio, ĝi diras, "Neniu vidis Dion ĉe iu ajn tempo." (Sankta Johano 1:18) Tio priparolis Lian dian esencon. Jesuo diris, "Li, kiu vidis Min, vidis la Patron." Jesuo priparolis la diajn energiojn de Dio, kiam Li diris tion.
Montri malamon al aliaj homoj kaj provi esti disputema kun aliuloj ne estas kion Dio volas ke ni faru. Mi supozas ke tiuj homoj, kiuj ne havas dion, ne havas iun diri al ili kion nia Dio diris al ni. Do, ili volas argumenti kaj esprimi malamon kaj nomi aliulojn stultaj kaj arogante blasfemi nian Dion.
Jen ekzemploj de tiu taŭga instruaĵo, kiun nia Dio donis al ni:
(Sankta Mateo 5:9; 5:44; Romanoj 12:18; Hebreoj 12:14; II Timoteo 2:23)
Mi ĝojas ke mi havas Dion, kiu donas tian taŭgan instruaĵon al mi fari. Oni ne povas ekkoni Dion pere de racio, filozofio, aŭ scienco. Oni devas ekkoni Lin persone pere de ĉiutaga preĝo. Iu, kiu neniam preĝas, kompreneble ne kredas je la ekzisto de Dio. Dio ne estas parto de ties vivo. Do, al tia homo, Dio ne ekzistas.