Vai all’indice

Kia vi sentas dion? Kia vi imagas lin aŭ sentas lian ĉeeston?

di codesito, 09 luglio 2013

Messaggi: 71

Lingua: Esperanto

codesito (Mostra il profilo) 09 luglio 2013 18:55:05

Mi ŝatus scii pri via persona imago pri dio. Kia vi imagas lin aŭ sentas lian ĉeeston?

Oijos (Mostra il profilo) 09 luglio 2013 19:26:46

Same kiel la dentoelfinon; mi sentas nenion!

arturvaladares (Mostra il profilo) 09 luglio 2013 20:36:22

Mi faras el ĉi tiuj vortoj de Léon Denis la miajn:

Dio - Léon Denis (Pli malpli longa teksto)

Ekde tuj, bonvolu pardoni eblajn gramatikajn erarojn. ridulo.gif

Jen ankaŭ poemo pri tio:

MI VIDIS
  
Mi vidis birdojn en ĉielo blua, 
Mi vidis marojn kun supraĵ’ ondanta, 
Mi vidis homojn en vivado ĝua, 
Mi vidis mondon kun fiero vanta. 
 
Mi vidis semon, kiu estos arbo, 
Mi vidis vermon en malluma tero, 
Mi vidis fulgon el la nigra karbo, 
Mi vidis Spacon kun ĝia mistero. 
 
Mi vidis korojn kun tremanta bato, 
Mi vidis ridon kaj mi vidis larmon, 
Mi vidis ĝojon de amanta frato, 
Mi vidis pezan, plej kruelan karmon. 
 
Mi vidis kaj komprenis homan sorton, 
Mi vidis ĉion kaj pensis en mi: 
Mi vidis Vivon kaj mi vidis morton, 
Mi vidis fine, ĉie estas Di’! 
 
J. Cruz e Souza (Spirito)

Mediumo: Porto Carreiro Neto
Verko: Mediuma Poemaro

Oijos (Mostra il profilo) 09 luglio 2013 21:21:00

vidas vandenis:Verdire, nekredantoj ofte rememoras Dion en horo de morto.
Jes. Temas pri malespero. Ne logiko aŭ racio. Probable ankaŭ mi preĝas mortante, sed tio ne helpas. Vivo estas damno.

Oijos (Mostra il profilo) 09 luglio 2013 21:24:06

Se vi estas nobla, ne daŭrigu suferon; NE HAVU INFANOJN!

mihxil (Mostra il profilo) 10 luglio 2013 03:19:39

vidas vandenis:Vi demandas min, kia mi sentas Dion?! Stranga demando. Mi vivas, ĝojas, tristas, amas, eĉ iam koleras, k.t.p. Sed kial vi pensas, ke senti Dion oni bezonas specialan staton?
Laŭ mi vi miskomprenis la demandon. 'Kia' ĉi tie estis perverba priskribo de Dio, ne rekta priskribo de vi mem.
vida vandenis:Verdire, nekredantoj ofte rememoras Dion en horo de morto. Dankon al Sinjoro!
Tio estas probable multe malpli ofte vera ol la malhonestemaj kredantoj emas sugesti (ili ŝajne ial opinias ke tio iom pravigus ilin).

Ŝajnas cetere al mi ke ankaŭ la inverso okazas. La ekstrema maljusteco de ekzemple tro frua kancera morto povus vere dubigi homojn pri sia vivlonga kredo.

Miland (Mostra il profilo) 10 luglio 2013 07:23:57

codesito:.. Kia ..?
Ĉu vi volas sciiĝi efektive pri kiel, tio estas, kiamaniere, legantoj imagas aŭ spertas Dion?

novatago (Mostra il profilo) 10 luglio 2013 07:42:54

Miland:
codesito:.. Kia ..?
Ĉu vi volas sciiĝi efektive pri kiel, tio estas, kiamaniere, legantoj imagas aŭ spertas Dion?
Laŭ mi, li demandas "Kian vi sentas dion? Kian vi imagas lin...?"

Ĉi-kaze mi pensas ke uzi la vorton "kiel" povus esti konfuza ĉar Codesito petas priskribon de Dio laŭ nia sento kaj imago, sed ne priskribojn de la agoj imagi kaj senti rilate al dio.

Ĝis, Novatago.

Kirilo81 (Mostra il profilo) 10 luglio 2013 08:40:31

novatago:
Miland:
codesito:.. Kia ..?
Ĉu vi volas sciiĝi efektive pri kiel, tio estas, kiamaniere, legantoj imagas aŭ spertas Dion?
Laŭ mi, li demandas "Kian vi sentas dion? Kian vi imagas lin...?"Novatago.
La nominativa formo "kia" estas tute ĝusta, ĉar temas pri predikativo: "kia vi opinias/sentas/priskribas Dion?".

Rilate la demandon: Mi ne sentas ĉeeston de ia diaĵo, la plej altajn ĝojon kaj edifiĝon mi sentas surtere, kiam mi estas kun miaj edzino kaj infano.

codesito (Mostra il profilo) 10 luglio 2013 09:13:35

Miland:
codesito:.. Kia ..?
Ĉu vi volas sciiĝi efektive pri kiel, tio estas, kiamaniere, legantoj imagas aŭ spertas Dion?
Mia celata demando estis, "kia estas via imago de dio?" sed ankaŭ povas esti ulilaj: kiu estas via imago de dio? kio estas via imago de dio? aŭ kiel vi sentas dion? Mi pensas ke la intenco de la demando estas klara, sed kredantoj povas esprimi siajn sentojn tute libere, la demando estas malsimpla kaj ĉiuj respondoj estas valoraj.

Torna all’inizio