前往目錄

Ĉu komuna lingvo por la mondo estus utila aĵo?

貼文者: LLZamenhofo, 2013年7月27日

訊息: 32

語言: Esperanto

BartexXx310 (顯示個人資料) 2013年8月9日下午1:52:30

Benjamino:Eble, tamen same utilaj estas ne komunaj lingvoj.
Okej mi konsentas kun, sed nur tiam, se tiu monda komuna lingvo estus la lingvo sanskrito aŭ urdu, ĉu vi konsentas kun mi ??? lango.gif

vincas (顯示個人資料) 2013年8月9日下午2:12:33

BartexXx310:Okej mi konsentas kun, sed nur tiam, se tiu monda komuna lingvo estus la lingvo sanskrito aŭ urdu, ĉu vi konsentas kun mi ??? lango.gif
Eble ne gravas kiu lingvo estus tutmonda. Gravas, ke vere ĉiuj homoj parolus en ĝi.

vincas (顯示個人資料) 2013年8月9日下午2:14:38

Drafter:
Benjamino:Eble, tamen same utilaj estas ne komunaj lingvoj.
Vi parolas tiel, ĉar vi ne devas lerni la anglan ekde nulo ridulo.gif.
Nu, mi pensas, ke beboj en Usono komencas lerni anglan lingvon ekde nulo.

Drafter (顯示個人資料) 2013年8月9日下午3:57:22

vincas:Nu, mi pensas, ke beboj en Usono komencas lerni anglan lingvon ekde nulo.
Mi ne pensas, ke la beboj speciale lernas lingvon, ili (se diri pli ĝuste) enkreskas en ĝin, kiel arboj en grundon. Por la beboj fari tion estas pli facile ol por aliaj, pli maturaj homoj, kiuj estas devigitaj lerni fremdan lingvon tra la enradikiĝintaj skemoj de ilia nacia lingvo.

raffadalbo (顯示個人資料) 2013年8月14日上午7:09:26

Mi respondis NE.

Verdire, mi ne certas pri la senco de la demando. Ĉu "komuna lingvo" estus "denaska komuna lingvo" (ĉiuj homoj parolu la saman denaskan lingvon) aŭ "dua komuna lingvo" (ĉiuj homoj lernu la saman lingvon kiel dua lingvo).

Sed lingvomalsameco estas samtempe malfacilo kaj riĉo. Kiam oni devas paroli kun fremduloj, komuna lingvo helpas. Sed lingvoj estas kiel arboj en la arbaro aŭ floroj en la herbejo: ĉu vere estus la mondo pli bela se ĉiuj arboj estus egalaj? se ĉiuj floroj estus samkoloraj kaj samformaj?

Stefano888 (顯示個人資料) 2013年8月16日上午2:19:40

Ŝajnas ke en la sciencfikciaj filmoj ĉiuj en la universo parolas la anglan. En la Star Trek filmoj, la Klingonoj kaj la Vulkanoj lernas paroli la anglan, sed ili ne postulas ke homoj lernu iliajn lingvojn. En la Star Gate SG-1 filmoj, la Jaffa, la Tokra, la pratempuloj, kaj la Goauld parolas la anglan.

Tamen, se iu iras de Usono, Kanado, aŭ Aŭstralio al Eŭropo, Afriko, Azio, aŭ Sudameriko, oni baldaŭ eltrovas ke la tuta mondo ne parolas la anglan.

maratonisto (顯示個人資料) 2013年8月16日上午7:08:34

vincas:Eble ne gravas kiu lingvo estus tutmonda. Gravas, ke vere ĉiuj homoj parolus en ĝi.
Ja gravas, kiu lingvo. Esperanto estas nekompareblde pli facila kaj malmultekosta ol naciaj lingvoj.
EU elspezas 350 miliardojn (!) da eŭroj ĉiujare por instruado de fremdlingvoj kaj tradukado. Kun Esperanto eblus elspezi nur unu trionon.
Se sumigi la horojn por fremdlingvoj en lernejo, la lernado de fremdlingvoj kostas por ĉiu lernanto proksime unu lernejan jaron. Esperanto kostus unu triono, maksimume duono de jaro. Ĉu Vi ne volus ŝpari duonjaron de Via vivo, kiu nun trairas kun parkeraĉo de neregulaj verboj kaj stulta ortografio?

sudanglo (顯示個人資料) 2013年8月18日上午10:40:46

Evidente, komuna lingvo ne estas la sola solvo por internacia komunikado.

La portebla maŝin-tradukilo sufiĉas por la plejparto de la komunikado inter la ŝipanaro de Enterprise kaj la eksterteruloj, kaj do sufiĉus ankaŭ por komunikado inter la nacioj sur la tero.

bobowo (顯示個人資料) 2013年8月29日下午7:20:34

Kompreneble NE NUR unu komuna lingvo, sed UNU komuna kaj multaj diversaj, tio ja estus ideale, tamen verŝajne ne atingebla en plej proksima estonteco... sed eble kiam la homaro pretas por tio... tiam eble "lingvo" estas io alia ol nun.

pdenisowski (顯示個人資料) 2013年8月30日上午12:38:47

cellus:Pensu pri tio: Se ĉiu civitano en via lando kaj en aliaj lando scius esperanton, tio signifas ke ĉiu civitano povus veturi al ĉiu alia lando kaj sen problemoj labori tie.
En Usono ni havas (laŭlitere) milionojn da laborantoj kiuj ne povas paroli angle. Estas milionoj da homoj kiuj povas paroli angle sed ne rajtas / havas permeson labori en Usono.

cellus:Unu el la iloj kiuj tenas nin al nia kulturo kaj nia lando estas la lingvo. Se ni scias plurajn lingvojn ni estas iomete pli liberaj, kaj se ĉiuj scius la saman lingvon, ĉiuj estus tre liberaj. Ĉu niaj registaroj vere volus tion?
Dependas de la registaro. Dum la Malvarma Milito mi kelkfoje vojaĝis de Okcidenta Germanujo al Orienta Germanujo kaj estis multe pli facila eniri kiel usonano ol germano. Onidire la komunista registaro supozis (mise, miakaze...) ke usonanoj ne parolis germane kaj tial ne estis tiel "danĝera" kiel okcident-germanoj. ridulo.gif

Sed mi tute konsentas ke ju pli lingvojn oni povas, des pli facile / libere oni vojaĝas.

Amike,

Paul

回到上端