Skip to the content

Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?

by baibaibibi, August 5, 2013

Messages: 114

Language: Esperanto

Rejsi (User's profile) August 19, 2013, 3:29:41 AM

Stefano888:Vi miskomprenas la Biblion. Por kompreni la Biblion, vi bezonas legi ĝin kun la Skriboj de la Patroj de la Eklezio. Multaj personoj derivis falsekzegezojn de la Biblio per la uzado de la Biblio sola. La libroj, kiuj estas parto de la Biblio, estas en ĝi ĉar la Eklezio diris ke tiuj libroj instruas kion la Eklezio instruas. La Eklezio (la originala) interpretas la Biblion. Oni bezonas la Patroj de la Eklezio, la ekleziaj konsilantaroj, kaj la himnoj kaj preĝoj de la Eklezio por ĝuste kompreni la Biblion. Se vi vidas elĉerpajo en la Biblio, kiu ŝajnas instrui murdon, rigardu la Ekleziajn Konsilantar-regulojn. Tie vi vidos ke murdo malpermesatas. La elĉerpaĵo, tial, ne devus interpretiĝi kiel kuraĝigo por murdo. Kiam mi parolas pri la Eklezio, mi parolas pri la Ortodoksa Eklezio. Mi estas ortodoksa kristano. Tial, mi parolas pri mia Eklezio kaj miaj kredoj.
Sed kial la Patroj de la Ortodoksa Eklezio ĝustas kaj aliaj enterpreto de la Biblio ne ĝustas? Mi scias, ke la sektoj de kristanismo estas tre simila, sed diferencoj ekzistas. Kiel vi scias, ke unu interpreto estas pli ĝusta ol alia?

Paulinho:Mi donas mian opinion ĉi tie kaj antaŭi ke, ĝenerale, mi konsentas kun Stafano888. Unue: la Unua Testamento ne enhavas ridindajn regulojn, sed reguloj de kultura sperto de la pasinteco...
Mi samopinias. Sed, mi ankoraŭ scivolas kiel oni decidas kiujn regulojn por sekvi kaj kiujn regulojn por ne sekvi. Jes, la reguloj kreiĝis en tempo, kiu la reguloj estis pli relata...Tamen hodiaŭ, oni sevkas kelkajn regulojn kaj ignoras aliajn.

Mi scias, ke en via citaĵo, vi diras, ke estas grava por sekvi la interpretojn de la eklezio. Tamen, multaj interpretojn de la Biblio ekzistas, kaj neniu scias la veron. Ĉiuj simple pensas, ke oni scias la veron.

mihxil (User's profile) August 19, 2013, 10:48:04 PM

Denove mia mesaĝo estis sen ajna klarigo - kvankam mi klare petis pri tio, do ŝajne la mesaĝo eĉ ne estis antaŭe legita - forigita.

baibaibibi (User's profile) August 20, 2013, 5:23:41 PM

Mi petas la "pacon" en lernu, ĉiuj e-istoj estas valoraj. Eĉ se ni havas religiajn ideojn, tamen ni devus agi laike en la forumo aŭ en la socio.
mi petas al la lernu-ĉefoj ke ili agu pace kaj demokratie kaj ĉesu agi malhoneste kaj trompe por la bono de esperanto.

Jasminka (User's profile) August 21, 2013, 9:18:32 AM

Kopio de mia mesaĝo el alia fadeno:

Mi ege petas vin ĉiujn ĉesi diskuti pri tio, kion faras la teamo. Ni rajtas forigi la mesaĝojn, se ni pensas, ke ili estas maltaŭgaj. Ni ja ne forigis la fadenon kun la temo "Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?", kvankam ni certe rajtis fari tion. Neniu alia forumo toleras tiaĵojn. Ankaŭ, kiel jam skribite antaŭe, ni ne toleras ofendojn, ĉu religiajn aŭ ne, sendepende de tio, kion pensas ni mem aŭ kiom religiemaj ni estas. Ĉio havas siajn limojn. Tiaj diskutoj gvidas nur al malbona etoso. Se io ne plaĉas al vi, vi rajtas iri al iu alia forumo kaj krei aĉan etoson tie. Sed ni volas havi ordon ĉe lernu! kaj ni decidas, kia ordo estu.

Atentu, ke tio estas la lasta averto. Se aperos similaj mesaĝoj aŭ fadenoj, ni simple forigos la fadenojn, kaj ne apartajn mesaĝojn.

Amike,
Neringa

mihxil (User's profile) August 21, 2013, 6:00:07 PM

Jasminka:Mi ege petas vin ĉiujn ĉesi diskuti pri tio, kion faras la teamo. Ni rajtas forigi la mesaĝojn, se ni pensas, ke ili estas maltaŭgaj.
Vi 'rajtas' ĉion sed laŭ mi ne ekzistas reguloj pri kiaj temoj eblas. Se la teamo fariĝas kaprica kaj ekforigas mesaĝojn laŭ persona plaĉo ankaŭ tiam mi pensas ke la etoso vere suferas. Mi preferus etoson de malkaŝemo kaj sincereco, ne de sekretemo kaj emfazo je aŭtoriteco.

Jasminka (User's profile) August 21, 2013, 6:51:39 PM

mihxil:
Jasminka:Mi ege petas vin ĉiujn ĉesi diskuti pri tio, kion faras la teamo. Ni rajtas forigi la mesaĝojn, se ni pensas, ke ili estas maltaŭgaj.
Vi 'rajtas' ĉion sed laŭ mi ne ekzistas reguloj pri kiaj temoj eblas. Se la teamo fariĝas kaprica kaj ekforigas mesaĝojn laŭ persona plaĉo ankaŭ tiam mi pensas ke la etoso vere suferas. Mi preferus etoson de malkaŝemo kaj sincereco, ne de sekretemo kaj emfazo je aŭtoriteco.
Ni ne forigas mesaĝojn pro nia kaprico. Se iu persono aŭ grupo de personoj sentas sin ofenditaj, ni provas trakti tion. Ne gravas, ke ni eble eĉ subtenas la opinion de la ofendanto. Ni ĉiuj povas pensi kion ajn ni volas, sed tio ne signifas, ke ni afiŝu ĉion tion. Ne pro tio, ke ne ekzistas rajto de opinio. Sed nur por teni la forumon en laŭeble afabla etoso. Eble vi ŝatas konfliktojn, sed ni provas eviti ilin.

Poinforme: certe ne ĉiuj raportitaj mesaĝoj estas forigataj. Kaj ankaŭ ne ĉiuj forigataj mesaĝoj estas raportitaj.

Ni serĉas personon, kiu povus administri la forumojn de lernu!. Eble li/ŝi povos pli longe diskuti kun ĉiuj vi, doni klarigojn kaj kialojn pri forigo de mesaĝoj ktp. Ni bedaŭrinde ne povas fari tion, ĉar ni havas multegajn aliajn taskojn. Krome, antaŭe ne estis tiom da problemoj ĉe la forumoj, nur post apero de kelkaj personoj (mi ne kaŝu, temas ankaŭ pri vi) ĉio komplikiĝis. Kaj mi bedaŭras, sed ni ne pretas investi nian tempon en diskutoj (kiuj ĉiukaze ne helpos) kun tiaj personoj.

Mi vidas, ke mi tamen diskutis, sed mi nur volis iom klarigi la situacion.

RiotNrrd (User's profile) August 21, 2013, 8:25:08 PM

mihxil:... sed laŭ mi ne ekzistas reguloj pri kiaj temoj eblas.
Mi kredas ke ne estas pri temoj, sed la konversacia maniero.

Reguloj estas bonaj, kompreneble, sed la plej grava estas eble "Uzu vian kapon". Ni ĉiuj estas plenkreskuloj kiuj supozeble jam scias kiel agi publike kaj ĝentile, kaj ne bezonus iun diri al ni ne insulti aliajn Lernuanojn aŭ iliajn kredojn.

Jes, ni povas insulti iujn homojn, ĉi tie ĉe Lernu, libere kaj sen timo de mesaĝa forigo. Ekzemple: Hitler, naziistoj kaj naziismo, Pol Pot, Charles Manson, Jeffrey Dahmer, Osama Bin Laden, ktp. Mi kredas ke ni povas diri teruraĵojn pri tiaj homoj, kaj neniu serioze plendos.

Homoj kiujn ni ne devus insulti: Lernu anoj, la diversaj rasoj, religioj, politikaj partioj (denove, vi probable povas insulti naziojn tiom, kiom vi deziras, sed plejparte lasu aliojn solaj - denove, uzu vian kapon), ktp.

Nun, ĉu ni vere bezonas regulojn kiuj diras tion al ni? Ĉu ni ne povas distingi intere? Kompreneble ni povas. Se ni uzas niajn kapojn kaj celas esti interĝentilaj.

Mihxil, mi ne legis ĉion, kion vi skribis. Sed, mi legis iom. Mi vidis la publika akuzo de iu (nomita) kun nenio pli ol suspekto. Mi vidis malbona nomigo de homoj kaj kredoj (mi memoras vortojn kiel "stulta" en uzo). Tiuj aĵoj estas malĝentilaj, laŭ iu ajn normo. Vi scias tion. Vi/ni ne bezonas regulojn por scii tion.

Nenio el ĉi tiu estas mistero.

La punkto de la Lernu forumaro estas por la ekzerco de Esperanto en loko kiu estas ĝentila kaj malminaca. Io ajn kiu minacas tion, evidente, estus malpermesita.

Duko (User's profile) August 21, 2013, 9:04:50 PM

RiotNrrd:
mihxil:... sed laŭ mi ne ekzistas reguloj pri kiaj temoj eblas.
Mi kredas ke ne estas pri temoj, sed la konversacia maniero.

Reguloj estas bonaj, kompreneble, sed la plej grava estas eble "Uzu vian kapon". Ni ĉiuj estas plenkreskuloj kiuj supozeble jam scias kiel agi publike kaj ĝentile, kaj ne bezonus iun diri al ni ne insulti aliajn Lernuanojn aŭ iliajn kredojn.

Jes, ni povas insulti iujn homojn, ĉi tie ĉe Lernu, libere kaj sen timo de mesaĝa forigo. Ekzemple: Hitler, naziistoj kaj naziismo, Pol Pot, Charles Manson, Jeffrey Dahmer, Osama Bin Laden, ktp. Mi kredas ke ni povas diri teruraĵojn pri tiaj homoj, kaj neniu serioze plendos.

Homoj kiujn ni ne devus insulti: Lernu anoj, la diversaj rasoj, religioj, politikaj partioj (denove, vi probable povas insulti naziojn tiom, kiom vi deziras, sed plejparte lasu aliojn solaj - denove, uzu vian kapon), ktp.

Nun, ĉu ni vere bezonas regulojn kiuj diras tion al ni? Ĉu ni ne povas distingi intere? Kompreneble ni povas. Se ni uzas niajn kapojn kaj celas esti interĝentilaj.

Mihxil, mi ne legis ĉion, kion vi skribis. Sed, mi legis iom. Mi vidis la publika akuzado de iu (nomita) kun nenio pli ol suspekto. Mi vidis malbona nomado de homoj kaj kredoj (mi memoras vortojn kiel "stulta" en uzo). Tiuj aĵoj estas malĝentilaj, laŭ iu ajn normo. Vi scias tion. Vi/ni ne bezonas regulojn por scii tion.

Nenio el ĉi tiu estas mistero.

La punkto de la Lernu forumaro estas por la ekzercado de Esperanto en loko kiu estas ĝentila kaj malminaca. Io ajn kiu minacas tion, evidente, estus malpermesita.
Mi volas unue diri ke mi ne pensas ke la lernu! skipanoj estas fundamentistoj. Se ili estus, ni jam rimarkis alimaniere ol forigitaj mesaĝoj. Sed due, pri via mesaĝo, mi konsentas ke oni ne devas insulti forumanoj, sed neniam insulti iliajn kredojn? Ĉu ĉiu kredo estas netuŝebla? Religuloj estas ja homaj, sed la religio ne estas, eĉ se ĝi tre gravas por iu. Kial alia dogmo kiel egzemple politika dogmo taŭgas por kritiko, sed religia dogmo ne? Kial religio estu pli rajtplena? Mi ja komprenas ke religulo volas ke la sia religio estas netuŝebla, sed mi ne konsentas.

RiotNrrd (User's profile) August 21, 2013, 9:09:44 PM

Duko:Ĉu ĉiu kredo estas netuŝebla?
Nur la kredo kies kritiko minacas la ĝentilan kaj malminacan econ de Lernu.

Nur tiu kredo netuŝeblas.

Duko (User's profile) August 21, 2013, 9:32:22 PM

RiotNrrd:
Duko:Ĉu ĉiu kredo estas netuŝebla?
La kredo kies kritiko minacas la ĝentilan kaj malminacan econ de Lernu.

Tiu kredo.
ridulo.gif Nu, la demando komencis kun "ĉu".

Back to the top