Zum Inhalt

Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?

von baibaibibi, 5. August 2013

Beiträge: 114

Sprache: Esperanto

RiotNrrd (Profil anzeigen) 21. August 2013 21:42:42

Jes, mi vidis. Bonvolu relegi. ridulo.gif Mi estas impulsa kaj senĉesa redaktisto.

Duko (Profil anzeigen) 21. August 2013 22:09:33

ridulo.gif Nu, la demando estis retorika demando.

mihxil (Profil anzeigen) 21. August 2013 22:19:10

RiotNrrd:Homoj kiujn ni ne devus insulti: Lernu anoj, la diversaj rasoj, religioj, politikaj partioj (denove, vi probable povas insulti naziojn tiom, kiom vi deziras, sed plejparte lasu aliojn solaj - denove, uzu vian kapon), ktp.
Religioj kaj partioj ne estas homoj, do ili tute ne estas insulteblaj. Ke estas homoj kiuj sentas sin insultitaj se oni diras ion malbonan pri ilia religio aŭ partio, ne estas io kio tre konsidereblas. Do, mi tute ne opinias ke indas insulti naziojn, ĉar eĉ nazioj estas homoj, sed mi ja pensas ke ni povas libere diri ke naziismo estas fia doktrino, kiu tute ne sekvindas.

RiotNrrd:Mihxil, mi ne legis ĉion, kion vi skribis. Sed, mi legis iom. Mi vidis la publika akuzo de iu (nomita) kun nenio pli ol suspekto.
Akuzo, akuzo, vi parolus kvazaŭ temas pri krimo. Sed ĉiu dume ŝajne opinias ke raporti mesaĝojn estas bonago. Do kiel estas? Mi finfine nur scivolas kiu estis kaj kio ekzakte al miaj mesaĝoj okazis. Mi ne bone komprenas kio malbonas en tio. Mi ja vidas ian malĝentilon en tute ne helpi min pri tiu scivolo, mi ja vidas ian malĝentilan en tia kaŝemado.

RiotNrrd:Mi vidis malbona nomigo de homoj kaj kredoj (mi memoras vortojn kiel "stulta" en uzo). Tiuj aĵoj estas malĝentilaj, laŭ iu ajn normo.
Mi ne certas. Se io estas vera, tiam ne vere estas malĝentile diri tion. Diri certajn kredojn 'stultaj' ne estas malakurata. Se mi nomis homojn stultaj, kio eblas ĉar mi povas foje perdi paciencon, tiam mi konfesas ke tio ne estis tre ĝentila kaj mi pardonpetu. Mi ne kredas ke tio okazis ofte.

RiotNrrd:La punkto de la Lernu forumaro estas por la ekzerco de Esperanto en loko kiu estas ĝentila kaj malminaca. Io ajn kiu minacas tion, evidente, estus malpermesita.
Se oni eniras en fadenon ĉu Dio ekzistas aŭ ne, tiam oni povas atendi ke iuj diras ke li ne ekzistas kaj fervore argumentas pri tio. Se oni sentus 'minacata' de io tia, tiam ne estas tre prudente partopreni en tia fadeno. Kelkaj temoj simple estas iom polemikaj, kaj mi konfesas ke min amuzas tiuj pli ol ĉu ni drinku aŭ ne. Ŝajne mi ne estas sola, ĉar tiaj fadenoj estas inter la plej viglaj.

Baze mi opinias ke oni ne tro kompromisu pri la vero por protekti ian svagan 'ĝentilon'. Se mi trovus ian kredon absurda aŭ stulta tiam estus hipokrite ne foje diri tiel, kaj agi hipokrite tio estas eble laŭaspekte pli ĝentila, sed verdire mi opinias tion pli ofenda.

RiotNrrd (Profil anzeigen) 21. August 2013 22:31:24

Duko:ridulo.gif Nu, la demando estis retorika demando.
Jes, sed mia respondo estas ankoraŭ preciza. La Lernu forumo ne estas ĉi tie por provizi podion por religiistoj, kontraŭ-religiistoj, komunistoj, kontraŭ-komunistoj, blablablaoj, kontraŭ-blablablaoj, ktp. La forumoj ne estas stratanguloj. Ili estas parto de reta instruejo, kies funkcio estas instrui Esperanton, allogi novajn studentojn, kaj permesi aktualajn studentojn malminaca loko por Esperanta ekzerco. La punkto estas la ekzerco de Esperanto, ne la libera fluo de diversaj ideoj. Se vi deziras solvi la problemojn de la mondo, ĉi tie ne estas la loko. Ĉi tie estas la loko por lerni kaj ekzerci Esperanton, kaj eviti la insultadon de aliaj studentoj.

RiotNrrd (Profil anzeigen) 21. August 2013 23:04:09

mihxil:Religioj kaj partioj ne estas homoj, do ili tute ne estas insulteblaj.
Ne. Religioj kaj partioj ne estas homoj. Vi tute pravas.

Sed, dirante ke la kredo de iu estas "stulta" (aŭ simila) ofte faras homojn kiuj kredas tiujn "stultaĵojn" malfeliĉaj, aŭ eĉ koleraj. Ĝi estas provoka.

Kaj vi scias tion. Tio estas io kion ĉiuj plenkreskuloj scias. Tio estas io kiun vi povas tute regi.

Via argumento ŝajnas malsincera. Vi tute scias kiam kion vi skribis provokos malbonan reakcion. Vi ankoraŭ elektas fari tiel.

mihxil (Profil anzeigen) 21. August 2013 23:17:04

RiotNrrd:Sed, dirante ke la kredo de iu estas "stulta" (aŭ simila) ofte faras homojn kiuj kredas tiujn "stultaĵojn" malfeliĉaj, aŭ eĉ koleraj. Ĝi estas provokiga.
Mi ne neis ke estas iom provoka, mi neis ke estus insulta. Ne ŝanĝu tion kion mi efektive diris.

RiotNrrd:Via argumento ŝajnas malsincera. Vi tute scias kiam kion vi skribis provokos malbonan reakcion. Vi ankoraŭ elektas fari tiel.
Mi nur malofte faras tion, kaj kompreneble ne povas scii des malpli tute scii kia estus la reago. Ja mi pensas ke pli ofte homoj aŭdas 'stulta' kvankam mi tute ne uzis tiun vorton. Frojdaj mislegoj, eble...

RiotNrrd (Profil anzeigen) 22. August 2013 01:08:54

mihxil:Mi ne neis ke estas iom provoka, mi neis ke estus insulta.
Provoka. Insulta. Kia ajn. La efiko estas ke homoj iĝas malfeliĉaj aŭ koleraj pro via skribado ĉe Lernu, kaj vi scias ke tiu efiko okazos, povas regi ĝin, kaj ne faras. (Ne nur vi, mi scias. Aliuloj memkonu ankaŭ.)

Ne surpriziĝu trovi ke la Lernu teamaro ne volas havi siajn studentojn malfeliĉaj aŭ koleraj ĉi tie ĉe Lernu. Ĉu provokado aŭ insultado - homoj ne ŝatas ĝin. Se vi komprenas, bone. Se vi ne komprenas, tiam planu por la (probable silenta) forigado de pli da viaj mesaĝoj.

(Plenrivelo: mi ne estas Lernu teamano, ne mem povas forigi mesaĝojn, kaj neniam antaŭe raportis iun ajn al la teamestroj por ia ajn kialo. Kion mi skribis estas nur mia opinio kiel Lernuano.)

mihxil (Profil anzeigen) 22. August 2013 04:46:49

RiotNrrd:Provoka. Insulta. Kia ajn.
Ne 'kia ajn'. Vi ne povas kalumnii min kaj poste diri ke ne gravas pri kio precize temas. La regulo estas nur 'ĉiam esti tolerema kaj ĝentila'. Mi dirus ke insulto ne estas ĝentila, sed ke provoketo ne multe rilatas al tio.

RiotNrrd:La efiko estas ke homoj iĝas malfeliĉaj aŭ koleraj pro via skribado ĉe Lernu, kaj vi scias ke tiu efiko okazos, povas regi ĝin, kaj ne faras. (Ne nur vi, mi scias. Aliuloj memkonus ankaŭ.)
Ĉu vi konsideris ke ankaŭ mi estas homo, kiu ankaŭ iĝas malfeliĉa aŭ kolera pro malracia klaĉado de kelkaj? Mi ne petas ke tio haltu, ke tiuj homoj reĝu sin pro mia bonfarto. Mi ne prezentas min kiel viktimon kaj kuras al la teamano por protekto kaj forigado de ĉio kio malplaĉas min. Mi ne petas ke ĉesu ĉiu ajn mencio de la frenezaj aferoj kiuj perdigas al mi la esperon pri homaro, sed laŭ via argumentado mi devus fari tion. Laŭ tiu argumentado preskaŭ neniu ajn iom interesa temo ankoraŭ estas ebla, ĉar ĉiam ja troveblas homoj kiuj iĝas malfeliĉaj aŭ koleraj proe.

Krome mi ne samopinias ke 'lernu' estas nur loko por studentoj. Multaj anoj tute ne estas studentoj, kaj la forumo de lernu estas fakte la plej vigla kaj bone funkcianta forumo en esperantujo. Ŝajnas al mi klare ke lernu fariĝis pli ol nur studloko. Mi konfesas ke estas iom tragike ke estas tiel, sed mi kredas ke ja estas fakto.

codesito (Profil anzeigen) 22. August 2013 05:25:16

Se ia religio aŭ ismo estas vera, atakoj al tiu religio estas ŝanco por propagando kaj disvastiĝo, religiuloj devus danki la atakojn. sed ŝajnas ke ili, konscie aŭ ne, scias ke ilia religio estas granda falsaĵo, estas tial ke ili timegas atakojn kaj plendas pro ĉio ajn.
Mi pensis laŭ la rakontoj de la biblio ke la granda digneco de la religiuloj estis ilia granda kapablo rezisti atakojn, persekutojn kaj martirigo, sed nun simpla argumentado pri ilia religio por ili estas ne tolerebla.
Laŭ la religiestroj la religio estas multe pli grava ol la homo, kies funkcio estas simpla adorado kaj preĝado. Mi diras ke la homo estas multe pli grava ol la religio, oni devas zorgi pri homoj, ne pri religioj aŭ organizoj, kaj ne estas krimo diri nian opinion pri iu ismo.

pdenisowski (Profil anzeigen) 22. August 2013 11:19:06

codesito:Ŝajnas ke ili, konscie aŭ ne, scias ke ilia religio estas granda falsaĵo, estas tial ke ili timegas atakojn kaj plendas pro ĉio ajn.
Vi tute ne komprenas kial mi kaj aliaj kredantoj kontraŭstaras tiujn atakojn (via vorto).

La "granda falsaĵo" estas la (intenca aŭ neintenca) misprezento de ies kredo, kaj nur tiun misprezenton mi kontraŭstaras. Bedaŭrinde, multaj nekredantoj havas misan koncepton de religioj. Ofte nekredantoj uzas pajlohoma argumentado, anstataŭ simple demandi al kredantoj (estas ja multe da ĉe Lernu): Kion vi kredas? Inter kredantoj ĝenerale kaj eĉ ene unu kredo estas ja diversaj opinioj kaj interpretoj rilate al sia kredo.

Ekzemple, vi diris

codesito:Laŭ la religiestroj la religio estas multe pli grava ol la homo, kies funkcio estas simpla adorado kaj preĝado. Mi diras ke la homo estas multe pli grava ol la religio, oni devas zorgi pri homoj, ne pri religioj aŭ organizoj
Laŭ mia kredo ni faras la volon de Dio kiam ni amas kaj helpas niajn kunhomojn.

Matteo 25:34-40
iam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi


Kaj unu lasta citaĵo pri atakoj al kredantoj kaj sia kredo:

Agoj 5:38-39 : Detenu vin de ĉi tiuj homoj, kaj lasu ilin; ĉar, se ĉi tiu intenco aŭ ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos; sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio.

Amike,

Paul

Zurück nach oben