Kwa maudhui

Ĉu maĝita kaj maĝata signifas la saman aferon?

ya asdfghjk, 10 Agosti 2013

Ujumbe: 8

Lugha: Esperanto

asdfghjk (Wasifu wa mtumiaji) 10 Agosti 2013 5:06:45 alasiri

Se ne, kiel mi povas scii, kiam uzi unu kaj kiam la alian?

Dankon

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 10 Agosti 2013 5:42:08 alasiri

Ne estas vorto maĝi, do mi supozas ke vi volis skribi manĝi.

Manĝita signifas ke la manĝado estis antaŭtempe, kaj finiĝis. Manĝata signifas ke la manĝado okazas nuntempe, kaj ne jam finiĝis.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 10 Agosti 2013 5:42:45 alasiri

-----

efilzeo (Wasifu wa mtumiaji) 10 Agosti 2013 6:19:12 alasiri

RiotNrrd:Ne estas vorto maĝi, do mi supozas ke vi volis skribi manĝi.

Manĝita signifas ke la manĝado estis antaŭtempe, kaj finiĝis. Manĝata signifas ke la manĝado okazas nuntempe, kaj ne jam finiĝis.
Ĉu vi certas? Mi kredis ke manĝata signifis finita sed nun, kaj manĝita finita antaŭe.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 10 Agosti 2013 7:31:01 alasiri

efilzeo:
RiotNrrd:Ne estas vorto maĝi, do mi supozas ke vi volis skribi manĝi.

Manĝita signifas ke la manĝado estis antaŭtempe, kaj finiĝis. Manĝata signifas ke la manĝado okazas nuntempe, kaj ne jam finiĝis.
Ĉu vi certas? Mi kredis ke manĝata signifis finita sed nun, kaj manĝita finita antaŭe.
-ata por la ago, kiu daŭras en la momento, pri kiu oni parolas.
-ita por la ago, kiu finiĝis en antaŭa momento.

La libro estas legata. La legado de la libro daŭras nun. Ĉi tiu konkreta ekzemplo, estas en la PMEG.

La libro estis legata. La legado de la libro ne daŭras nun, tamen daŭris en tiu momento.

La libro estas legita. La legado de la libro finiĝis en tempo kiu daŭras (tago, semajno, jaro, nuna vivo).

La libro estis legita. La legado de la libro finiĝis en tempo, kiu jam pasis, (hieraŭ, pasinta samajno, pasintaj jaroj,...).

Pri la du unuaj ekzemploj kaj eksplikoj mi tute certas, pri la du lastaj, mi ne tute certas.

Ĝis, Novatago.

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 10 Agosti 2013 7:41:33 alasiri

Se mi skribas milpaĝan libron...

1. Antaŭ mia skribado, la libro estas skribota.
2. Dum mia skribado (eble tra multaj jaroj), la libro estas skribata.
3. Post mia skribado - ĝi estas finfine aĉetebla! - la libro estas skribita.

La -ota, -ata, -ita serio montras nur la plenecon de ago (sed ne ĝian tempon).

-ota: antaŭ komenco de ago
-ata: dum ago
-ita: post fino de ago

Ĉiuj el ĉi tiuj statoj povas okazi pasintece, nuntempe, aŭ estontece, tial ili ne montras tempon, sed agoplenecon sole. La verbo estas, kiu estas normale parto de ĉi tiu formo, montras, per ĝia tenso, la tempon de la esprimita stato de agopleneco.

asdfghjk (Wasifu wa mtumiaji) 11 Agosti 2013 2:24:48 asubuhi

Mi kredas ke ĝi estas malfacila, sed mi ankaŭ pensas, ke kelka tago ĝi estos komprenota (mi atendas, ke mi estu dirinta ĝin bone)

Dankegon

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 11 Agosti 2013 4:34:28 asubuhi

Plejparte, estas plejbone eviti ĉi tiujn malsimplajn formojn, kaj anstataŭe uzu simplajn. Iam ili bezoniĝas por precizeco, sed pliofte ili aldonas nenion, sed nur komplikas la komunikadon.

Kurudi juu