پستها: 32
زبان: Esperanto
asdfghjk (نمایش مشخصات) 11 اوت 2013، 17:32:52
Mi ne drinkas ekde antaŭ unu jaro kaj sekure mi faros tion neniam
RiotNrrd (نمایش مشخصات) 11 اوت 2013، 17:48:01
Se mi trinkas nur unu glason da biero aŭ vino, ĝi ne estas tro malbona. Iam, se mi estas kun aliuloj ie, mi trinkas unu kun ili. Sed, du estas erarego. Do, mi drinkas tre malofte, kaj, fakte, tute ne ĝuas ĝin.
Paulinho (نمایش مشخصات) 11 اوت 2013، 21:13:10
asdfghjk (نمایش مشخصات) 11 اوت 2013، 21:22:14
Paulinho:Nature mi drinkas. Oni ne povas vivi senakve.Ĥaĥa, vi ne komprenis la demandon. Mi diris drinki, vorto, kiu signifas trinki alkoholon

patrik (نمایش مشخصات) 12 اوت 2013، 3:05:18
asdfghjk:Kiam vi kutimas fari ĝin?Mi ne drinkas, kaj mi laŭdas vin por ankaŭ ne drinki. Ŝpari monon por pli bonaj celoj certe pli bonas ol aĉeti alkoholaĵojn.
Mi ne drinkas ekde antaŭ unu jaro kaj sekure mi faros tion neniam

Tempodivalse (نمایش مشخصات) 12 اوت 2013، 3:14:33
Ekzistas aro de farindaj aliaĵoj krom malrapide detrui onian hepaton kaj menson per ia nebongusta likvo.
mihxil (نمایش مشخصات) 12 اوت 2013، 6:38:47
Ankaŭ foje mi vere ebriiĝas en kafejo aŭ koncerto aŭ simile. Ankaŭ tio estas socia okazo, kaj estas vere ke alkoholo tiaokaze precipe estas drogo. Sed tio ne nepre malbonas, kaj iom da ebrio kaj iom da sentobtuzo estas foje agrable.
ghibulo (نمایش مشخصات) 12 اوت 2013، 15:06:11

PosmoX (نمایش مشخصات) 12 اوت 2013، 21:51:49
Benjamino (نمایش مشخصات) 12 اوت 2013، 22:42:32
Ĉesi drinkadon/narkotiĝadon ne solvas ĉiujn problemojn pri la vivo... sed por mi, ĝi estis nepra paŝo por ebligi solvadon de la aliaj problemoj.
*manio: forta, nenormala, konstanta inklino al io, al iu ĉiamsama agado (ReVo, PIV). Tio ne estas la sama afero kiel la angla vorto "mania", malgraŭ la aktuala difino de la Lernu vortaro esperanto-angla. Ĝi pli proksime signifus "obsession/compulsion", "dependence" aŭ "addiction".