Kwa maudhui

Ĉu vi drinkas?

ya asdfghjk, 11 Agosti 2013

Ujumbe: 32

Lugha: Esperanto

asdfghjk (Wasifu wa mtumiaji) 11 Agosti 2013 5:32:52 alasiri

Kiam vi kutimas fari ĝin?

Mi ne drinkas ekde antaŭ unu jaro kaj sekure mi faros tion neniam

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 11 Agosti 2013 5:48:01 alasiri

Mi ne povas drinki. Bedaŭrinde, kiam mi trinkas alkoholaĵojn, mi tuj ricevas postebrion. Antaŭ mi eĉ finas la glason. Mi havos etan kapdoloron, mia nazo ŝtopiĝos, kaj mi sentos malsaneta.

Se mi trinkas nur unu glason da biero aŭ vino, ĝi ne estas tro malbona. Iam, se mi estas kun aliuloj ie, mi trinkas unu kun ili. Sed, du estas erarego. Do, mi drinkas tre malofte, kaj, fakte, tute ne ĝuas ĝin.

Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 11 Agosti 2013 9:13:10 alasiri

Nature mi drinkas. Oni ne povas vivi senakve.

asdfghjk (Wasifu wa mtumiaji) 11 Agosti 2013 9:22:14 alasiri

Paulinho:Nature mi drinkas. Oni ne povas vivi senakve.
Ĥaĥa, vi ne komprenis la demandon. Mi diris drinki, vorto, kiu signifas trinki alkoholon okulumo.gif

patrik (Wasifu wa mtumiaji) 12 Agosti 2013 3:05:18 asubuhi

asdfghjk:Kiam vi kutimas fari ĝin?

Mi ne drinkas ekde antaŭ unu jaro kaj sekure mi faros tion neniam
Mi ne drinkas, kaj mi laŭdas vin por ankaŭ ne drinki. Ŝpari monon por pli bonaj celoj certe pli bonas ol aĉeti alkoholaĵojn. lango.gif

Tempodivalse (Wasifu wa mtumiaji) 12 Agosti 2013 3:14:33 asubuhi

Mi konsideras alkoholon esence kiel narkotaĵon. Ne, mi ne drinkas, kvankam mi klopodas (ofte nesukcese) ne prijuĝi tiujn kiuj tion faras.

Ekzistas aro de farindaj aliaĵoj krom malrapide detrui onian hepaton kaj menson per ia nebongusta likvo.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 12 Agosti 2013 6:38:47 asubuhi

En scoiaj okazoj mi ja kutimas trinki iom da alkoholo, ekzemple ĉe manĝado, ĉar biero aŭ vino tiaokaze simple estas plej bongusta trinkaĵo.
Ankaŭ foje mi vere ebriiĝas en kafejo aŭ koncerto aŭ simile. Ankaŭ tio estas socia okazo, kaj estas vere ke alkoholo tiaokaze precipe estas drogo. Sed tio ne nepre malbonas, kaj iom da ebrio kaj iom da sentobtuzo estas foje agrable.

ghibulo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Agosti 2013 3:06:11 alasiri

Unu glaso da vino ĉiutage ne damaĝas en ĉiu ajn kvanto ridulo.gif

PosmoX (Wasifu wa mtumiaji) 12 Agosti 2013 9:51:49 alasiri

Jes, mi drinkas dum fine de semajno multe da vino, biero kaj brando. Inter lundo kaj vendredo-lunĉo mi ne drinkas preskaŭ neniam, en tioj tagoj mi trinkas trinkaĵojn sen alkoholo. Sed inter vendredo-vespermanĝo kaj dimanĉo-vespermanĝo mi drinkas.

Benjamino (Wasifu wa mtumiaji) 12 Agosti 2013 10:42:32 alasiri

Ne- mi ne plu drinkas, ĉar mi havas problemon pri manio*. Sed, ne ĉiuj havas alkoholismon, kiuj drinkas.

Ĉesi drinkadon/narkotiĝadon ne solvas ĉiujn problemojn pri la vivo... sed por mi, ĝi estis nepra paŝo por ebligi solvadon de la aliaj problemoj.

*manio: forta, nenormala, konstanta inklino al io, al iu ĉiamsama agado (ReVo, PIV). Tio ne estas la sama afero kiel la angla vorto "mania", malgraŭ la aktuala difino de la Lernu vortaro esperanto-angla. Ĝi pli proksime signifus "obsession/compulsion", "dependence" aŭ "addiction".

Kurudi juu