Mergi la conținut

Uzo de "a", "an", kaj "the"

de Demian, 13 august 2013

Contribuții/Mesaje: 5

Limbă: Esperanto

Demian (Arată profil) 13 august 2013, 09:20:31

Tiu ĉi vikipedia artikulo sin nomas "Languages with official status in India." Mi pensas ke oni devas diri "Languages with an official status in India."

Kion vi pensas? Kio estas diferenco?

Dankon!

Fenris_kcf (Arată profil) 13 august 2013, 14:22:47

Ankaŭ eblas forlasi la artikolon por esprimi pli abstraktan aferon. En tio kazo ĝi ne necesas. Alia exemplo: "She fears blood.". "a blood" tute ne eblas kaj "the blood" esprimus pli konkretan aferon.

pdenisowski (Arată profil) 14 august 2013, 02:20:55

Demian:Tiu ĉi vikipedia artikulo sin nomas "Languages with official status in India." Mi pensas ke oni devas diri "Languages with an official status in India."

Kion vi pensas? Kio estas diferenco?
Kiel denaska Usonano mi preferas la unuan (sen 'an' ).

Laŭ mi, se oni diras "with an official status" tio signifas ke eble ekzistas multaj oficialaj statoj, kaj ĉiu lingvo havas unu el tiuj oficialaj statoj. Se oni diras "with official status" tio signifas ke estas nur unu (tipo de) oficiala stato.

Amike,

Paul

pdenisowski (Arată profil) 14 august 2013, 02:26:43

Fenris_kcf:Ankaŭ eblas forlasi la artikolon por esprimi pli abstraktan aferon. En tio kazo ĝi ne necesas. Alia exemplo: "She fears blood.". "a blood" tute ne eblas kaj "the blood" esprimus pli konkretan aferon.
"She fears the blood." ankaŭ malkorektas*. For esprimi abstraktan aferon angle, oni normale forlasas la artikolon, ekz.

Give me liberty or give me death
We have nothing to fear but fear itself
Love conquers all

Eblas diri "the love of a father for his children" aŭ "a love unlike any other", sed tiuj estas konkretaj, ne abstraktaj, konceptoj.

Amike,
Paul

*"She fears the blood of the wounded soldier" eblas, sed tio ankaŭ estas konkreta koncepto -- kaj necesas precizigi pri kiu sango oni parolas.

jchthys (Arată profil) 16 august 2013, 15:12:07

Fakte mi skribis lingvistikan artikolon pri la uzo de "the" en la angla. Ĝi ne komplete traktas la uzo de ĉiuj artikoloj, sed mi kredas, ke la ideoj estas fortikaj.

Mi povas resumi la ĉefajn punktojn ĉi tie, aŭ (se vi ŝatas legi detalajn kaj eble malinteresajn artikolojn en la angla) mi povas sendi ĝin al vi. Eble mi eĉ tradukus ĝin ridulo.gif

Înapoi mai sus